Al la enhavo

Sintenoj al ĉefurba lingvo

de cellus, 2013-januaro-06

Mesaĝoj: 16

Lingvo: Esperanto

cellus (Montri la profilon) 2013-januaro-09 12:36:46

troyshadow:en Rusio la moskva dialekto estas fundamento por oficiala,"literatura" rusa lingvo,kvankam gxi estas la plej malproksima de ortografio(la dialekto estas 'a-umanta' sed la ortografa tradicio estas "o-umanta" kiel ankaux multaj aliaj rusaj dialektoj).do la moskvan dialekton perceptas kiel neuxtralan kaj en la regionoj,kie oni uzas cxi-lokajn dialektojn aux lingvojn,oni gxin perceptas iome fremdan.
Laŭdire ekzistas oumantaj dialektoj kiujn homoj ankorabu parolas. ĉu vi scias kie oni oumas? Mi nur aŭdis unu personon kiu parolis tiel, sed mi ne estas certa ĉu ŝi ne parolis tiel por ke estu pli facile por mi kompreni.

troyshadow (Montri la profilon) 2013-januaro-10 05:28:05

estas kelkaj o-umantaj regionoj,p.e. Vologda,mi havis amfredino el tie,kaj kiam mi auxskultadis sxiajn familianojn,mi apenaux komprenis ilin.

cellus (Montri la profilon) 2013-januaro-11 15:16:16

La kialo de la demando estis programo en la sveda radio pri la sintenoj al la ĉefurba varianto de la sveda lingvo. Por multaj svedoj la stokholma varianto sonas malestima al aliaj, nestokholmanoj. En aliaj partoj de la lando oni ofte egaligas la norman svedan lingvon kun tiu de la ĉefurbo, sed tio estas iom erara, kaj la ĉefurba parolmaniero ne estas ĉiam egala al la norma sveda lingvo. Krome la demando estas ĉu tio ne respegulas antaŭan tempon, ĉar nuntempe nur tre maljunaj homoj parolas la "stokholman" lingvon. La telefona kodo por Stokholmo kun ĉirkaŭaĵoj estas 08, kaj tiel oni ankaŭ nomas la homojn de tiu areo. Ĝi ne estas ĉiam flata ridulo.gif

Kjell R

marcuscf (Montri la profilon) 2013-majo-25 13:28:13

@robbkvasnak:

Mi opinias ke la minejra akĉento estas bona por lerni, kaj sufiĉe neŭtrala. Sed kompreneble mi plej ŝatas mian propran (sudecan) akĉenton, hahaha (kaj ĝenerale mi ne ŝatas la akĉentojn kie oni prononcas ŝ anstataŭ s...)

Vilinilo (Montri la profilon) 2013-majo-26 12:34:29

robbkvasnak:marcuscf - diru al ni kia dialekto de la brazila portugala estas la plej admirata - mi studas la portugalan por iam loĝi en Brazilo (mi adoras Brazilon!) - mi uzas la dialekton de mia edzo kiu venas el Minas sed mi ne certas kiun dialekton mi devus priatenti pli. Memkompreneble, mia edzo opinias ke la minejra dialekto estas la plej bela sed mi konscias ke tio estas lia ideo.
marcuscf:@robbkvasnak:

Mi opinias ke la minejra akĉento estas bona por lerni, kaj sufiĉe neŭtrala. Sed kompreneble mi plej ŝatas mian propran (sudecan) akĉenton, hahaha (kaj ĝenerale mi ne ŝatas la akĉentojn kie oni prononcas ŝ anstataŭ s...)
Mi ankaŭ ŝatas la sudanajn akĉentojn, sed en Brazilo kutime oni diras (ĝuste aŭ ne) ke la akcentoj de nordanaj ŝtatoj de Maranjao kaj Parao estas la pli korektaj formoj de parolata portugallingvo en Brazilo, same ol la famo de Ohio en Usono, laŭ Robb. Tamen, la portugala parolata de la amaskomunikiloj estas mikso de la akcentoj de San-Paŭlo-urbo kaj Rio-de-Ĵanejro-urbo.

La pura akcento de Rio-de-Ĵanejro-urbo kaj iuj akcentoj de San-Paŭlo-ŝtato ekster SP-urbo, tamen, estas juĝataj kiel malbelaj laŭ multaj brazilanoj -- la riana akcento estas unu el kiuj prononcas ŝ anstataŭ s, kiuj Marcus mem diris ne ŝati -- kaj iuj san-paŭlo-ŝtatanaj akcentoj, same ol iuj minejraj (la "sotaque caipira"=kajpira akcento), estas rigardata kiel parolado de malkleruloj.

La kajpiroj estas la brazilaj "rednecks" kaj "hillbillies", kiam usonaj filmoj aŭ TV-serioj estas dublataj brazilportugale, ilia akcento ĝenerale estas anstataŭigata de kajpira akcento.

raffadalbo (Montri la profilon) 2013-majo-26 17:49:40

cellus:La kialo de la demando estis programo en la sveda radio pri la sintenoj al la ĉefurba varianto de la sveda lingvo. Por multaj svedoj la stokholma varianto sonas malestima al aliaj, nestokholmanoj. En aliaj partoj de la lando oni ofte egaligas la norman svedan lingvon kun tiu de la ĉefurbo, sed tio estas iom erara...
En Italujo dum la Okcent oni decidis ke la plej pura parolado de la itala estus la parolado de Florenco (precize de la kulturuloj de Florenco). En tiu epoko Italujo estis dividata en multajn statojn kaj ne ekzistis unu ĉefurbo.

Hodiaŭ oni daŭre tenas la saman opinion. La varianto de la ĉefurbo (Romo) estas taksata kiel dialekta akcento. Estas klara malsameco inter dialekto (oni parolas multajn dialektojn sed nur hejme aŭ kun kunuloj) kaj dialekta akcento (kutime la homoj parolas la italan kun ia dialekta akcento kaj ĝi estas akceptata sen malestimo kiam ĝi estas malgranda).

Reen al la supro