Contenido

Solvo de enigmoj

de Altebrilas, 7 de enero de 2013

Aportes: 18

Idioma: Esperanto

Altebrilas (Mostrar perfil) 7 de enero de 2013 16:31:05

Mi estas pli bona ol Dio,
Mi estas pli malbona ol la Diablo,
La malriĉuloj havas min,
La riĉuloj malhavas min,
Se oni manĝas min, oni mortiĝas.
Kiu mi estas?

NENIO!
ĉar

NENIO estas pli bona ol Dio,
NENIO estas pli malbona ol la Diablo,
La malriĉuloj havas NENION,
La riĉuloj malhavas NENION,
Se oni manĝas NENION, oni mortiĝas.

ratkaptisto (Mostrar perfil) 7 de enero de 2013 17:44:26

Altebrilas:Mi estas pli bona ol Dio,
Mi estas pli malbona ol la Diablo,
La malriĉuloj havas min,
La riĉuloj malhavas min,
Se oni manĝas min, oni mortiĝas.
Kiu mi estas?

NENIO!
ĉar

NENIO estas pli bona ol Dio,
NENIO estas pli malbona ol la Diablo,
La malriĉuloj havas NENION,
La riĉuloj malhavas NENION,
Se oni manĝas NENION, oni mortiĝas.
Bona enigmo, Altebrilas - D a n k o n

Tjeri (Mostrar perfil) 9 de enero de 2013 12:16:51

Ne malpli ol 0000
Ne pli ol 2359
Mi detruas la sonĝojn
Vekhorloĝo

Altebrilas (Mostrar perfil) 9 de enero de 2013 17:32:10

Bonege!

Enigmo#2 : Vekhorloĝo iras de 00:00 al 23:59 kaj veke, sonĝi ne plu eblas...

myris (Mostrar perfil) 10 de enero de 2013 12:18:42

Enigmo#3
Altebrilas skribis:

Alumetoj estas disponitaj sur tablo tiumaniere:

IX = X + I

Kiu verigi tiun egalecon movigante la minimuman nombron de alumetoj?

Simple rigardu en spegulo: I+X = XI

Breto (Mostrar perfil) 11 de enero de 2013 00:41:33

Metu la plej maldekstran alumeton trans la egalsignon.

"IX = X + I"

iĝos

"X = IX + I".

Altebrilas (Mostrar perfil) 11 de enero de 2013 21:47:23

Enigmo #3

Alumetoj estas disponitaj sur tablo tiumaniere:
IX = X + I
Kiu verigi tiun egalecon movigante la minimuman nombron de alumetoj?

Bone Myris, sed estas pli simpla solvo, ĉar la enigmo ne precizigis, ke oni disponas pri spegulo.

Sufiĉas iri ĉe la alian flankon de la tablo, kaj oni vidas:

I+X = XI

efilzeo (Mostrar perfil) 18 de enero de 2013 20:24:10

Alia pri alumetoj (kial "alumetoj" kaj ne "fajretiloj"?):

Vi havas 6 alumetojn, kaj vi disponas ilin kiel farante ŝovelilon kun ene balaaĵo, ĉi tiel:

externalImage.png

Vi devu fari aliajn saman ŝovelilon sen la balaaĵo ene, vi povas movi nur 2 alumetojn.

Altebrilas (Mostrar perfil) 19 de enero de 2013 00:37:51

Alia enigmo: kie estas la 6a alumeto?

Prefere oni metu enigmojn en la fadeno "enigmo", por ke la solvo ne aperu en la sama fadeno.

Mi kredas, ke mi konas la solvon..

efilzeo (Mostrar perfil) 27 de enero de 2013 17:56:58

Altebrilas:Alia enigmo: kie estas la 6a alumeto?

Prefere oni metu enigmojn en la fadeno "enigmo", por ke la solvo ne aperu en la sama fadeno.

Mi kredas, ke mi konas la solvon..
la sesa alumeto estis en mia menso lango.gif

kie estas la enigmo fadeno?

Volver arriba