去目錄頁

Solvo de enigmoj

Altebrilas, 2013年1月7日

讯息: 18

语言: Esperanto

Altebrilas (显示个人资料) 2013年1月7日下午4:31:05

Mi estas pli bona ol Dio,
Mi estas pli malbona ol la Diablo,
La malriĉuloj havas min,
La riĉuloj malhavas min,
Se oni manĝas min, oni mortiĝas.
Kiu mi estas?

NENIO!
ĉar

NENIO estas pli bona ol Dio,
NENIO estas pli malbona ol la Diablo,
La malriĉuloj havas NENION,
La riĉuloj malhavas NENION,
Se oni manĝas NENION, oni mortiĝas.

ratkaptisto (显示个人资料) 2013年1月7日下午5:44:26

Altebrilas:Mi estas pli bona ol Dio,
Mi estas pli malbona ol la Diablo,
La malriĉuloj havas min,
La riĉuloj malhavas min,
Se oni manĝas min, oni mortiĝas.
Kiu mi estas?

NENIO!
ĉar

NENIO estas pli bona ol Dio,
NENIO estas pli malbona ol la Diablo,
La malriĉuloj havas NENION,
La riĉuloj malhavas NENION,
Se oni manĝas NENION, oni mortiĝas.
Bona enigmo, Altebrilas - D a n k o n

Tjeri (显示个人资料) 2013年1月9日下午12:16:51

Ne malpli ol 0000
Ne pli ol 2359
Mi detruas la sonĝojn
Vekhorloĝo

Altebrilas (显示个人资料) 2013年1月9日下午5:32:10

Bonege!

Enigmo#2 : Vekhorloĝo iras de 00:00 al 23:59 kaj veke, sonĝi ne plu eblas...

myris (显示个人资料) 2013年1月10日下午12:18:42

Enigmo#3
Altebrilas skribis:

Alumetoj estas disponitaj sur tablo tiumaniere:

IX = X + I

Kiu verigi tiun egalecon movigante la minimuman nombron de alumetoj?

Simple rigardu en spegulo: I+X = XI

Breto (显示个人资料) 2013年1月11日上午12:41:33

Metu la plej maldekstran alumeton trans la egalsignon.

"IX = X + I"

iĝos

"X = IX + I".

Altebrilas (显示个人资料) 2013年1月11日下午9:47:23

Enigmo #3

Alumetoj estas disponitaj sur tablo tiumaniere:
IX = X + I
Kiu verigi tiun egalecon movigante la minimuman nombron de alumetoj?

Bone Myris, sed estas pli simpla solvo, ĉar la enigmo ne precizigis, ke oni disponas pri spegulo.

Sufiĉas iri ĉe la alian flankon de la tablo, kaj oni vidas:

I+X = XI

efilzeo (显示个人资料) 2013年1月18日下午8:24:10

Alia pri alumetoj (kial "alumetoj" kaj ne "fajretiloj"?):

Vi havas 6 alumetojn, kaj vi disponas ilin kiel farante ŝovelilon kun ene balaaĵo, ĉi tiel:

externalImage.png

Vi devu fari aliajn saman ŝovelilon sen la balaaĵo ene, vi povas movi nur 2 alumetojn.

Altebrilas (显示个人资料) 2013年1月19日上午12:37:51

Alia enigmo: kie estas la 6a alumeto?

Prefere oni metu enigmojn en la fadeno "enigmo", por ke la solvo ne aperu en la sama fadeno.

Mi kredas, ke mi konas la solvon..

efilzeo (显示个人资料) 2013年1月27日下午5:56:58

Altebrilas:Alia enigmo: kie estas la 6a alumeto?

Prefere oni metu enigmojn en la fadeno "enigmo", por ke la solvo ne aperu en la sama fadeno.

Mi kredas, ke mi konas la solvon..
la sesa alumeto estis en mia menso lango.gif

kie estas la enigmo fadeno?

回到上端