ورود به محتوا

Kiel vi komprenus

از sudanglo, 10 ژانویهٔ 2013

پست‌ها: 12

زبان: Esperanto

sudanglo (نمایش مشخصات) 10 ژانویهٔ 2013،‏ 12:20:48

Kiel vi komprenus la jenan frazon?

Bedaŭrinde, hieraŭ ni devis peti la veterinaron dormigi nian katon.

Se vi havas similan uzon en via denaska lingvo, bv. indiki la respondan frazon.

Sahaquiel (نمایش مشخصات) 10 ژانویهٔ 2013،‏ 12:26:06

sudanglo:Kiel vi komprenus la jenan frazon?

Bedaŭrinde, hieraŭ ni devis peti la veterinaron dormigi nian katon.

Se vi havas similan uzon en via denaska lingvo, bv. indiki la respondan frazon.
Mi komprenas, dormigi hejmbestojn estas mortigi ilin per injekcilo aŭ io simila por ke ili jam ne plu suferu.

antoniomoya (نمایش مشخصات) 10 ژانویهٔ 2013،‏ 13:07:38

Sahaquiel:
sudanglo:Kiel vi komprenus la jenan frazon?

Bedaŭrinde, hieraŭ ni devis peti la veterinaron dormigi nian katon.

Se vi havas similan uzon en via denaska lingvo, bv. indiki la respondan frazon.
Mi komprenas, dormigi hejmbestojn estas mortigi ilin per injekcilo aŭ io simila por ke ili jam ne plu suferu.
Mi tute konsentas kun Sahaquiel. Legante la frazon, mi interpretas ekzakte tion.

Amike.

Ondo (نمایش مشخصات) 10 ژانویهٔ 2013،‏ 14:35:30

sudanglo:Kiel vi komprenus la jenan frazon?

Bedaŭrinde, hieraŭ ni devis peti la veterinaron dormigi nian katon.

Se vi havas similan uzon en via denaska lingvo, bv. indiki la respondan frazon.
Mi komprenus la frazon kiel la antaŭaj respondinton (dormigi = mortigi), sed nur pro la ĉeesto de la vortoj "bedaŭrinde" kaj "devis". Mi supozus, ke la dirinto eble esprimas sin tiel, ĉar li volas eviti la vorton "mortigi", kiun li sentas tro kruda, aŭ ĉar li nature dirus simile (dorm+igi) en iu alia lingvo.

Mia propra lingvo ne uzas en tia situacio verbon, kiu signifas "dormigi", krom eble kun aldonaj vortoj "en eternan pacon", "poreterne" aŭ simile. La Finna verbo "nukuttaa" (laŭlitere dorm+igi), en medicina kunteksto, povas signifi nur "senkonsciigi, plene anestezi, narkoti", ekz. antaŭ operacio.

Se oni volas nepre eviti la radikon "mort", eble estus pli bone diri ekz. "forpasigi", ĉar la vorto "forpasi" estas sufiĉe ofta mildiga evitvorto por "morti". Se oni diras "dormigi", oni ankaŭ zorgu, ke la kunteksto certe komprenigas pri kia dormo temas.

scorpjke (نمایش مشخصات) 10 ژانویهٔ 2013،‏ 15:12:47

Mi komrenus ĝin kiel:
"Unfortunately, yesterday we had to ask our group of female weathers (veter-in-aro) to make our cat sleep".

Sed se temas pri kompreni la vorton "dormigi", tiu esprimo supoze estas sufiĉe komprenebla al ĉiuj.

antoniomoya (نمایش مشخصات) 10 ژانویهٔ 2013،‏ 17:18:24

Leginte la opinion de Ondo, mi ankaŭ pensas (kiel li) ke estus eble pli taŭga vorto diri "forpasigi":

"Bedaŭrinde, hieraŭ ni devis peti la bestokuraciston forpasigi nian katon".

Tiel, la duobla senco de "dormigi" estus evitita.

Amike.

Ondo (نمایش مشخصات) 10 ژانویهٔ 2013،‏ 17:51:18

Komparu, ekzemple:

"Pro ŝia jam plurnokta maldormado, ni fine petis kuraciston dormigi nian avinon. Poste, dorminte preskaŭ 20 horojn, ŝi jam sentis sin sufiĉe bonfarta."

Tempodivalse (نمایش مشخصات) 10 ژانویهٔ 2013،‏ 19:07:24

Leginte la opinion de Ondo, mi ankaŭ pensas (kiel li) ke estus eble pli taŭga vorto diri "forpasigi"
Kiel mi indikis en la alia fadeno, mi ankoraŭ proponas "malvivigi". La problemo kun "dormigi" estas simple ke en multaj okazoj ĝi povas esti komprenata en laŭlitera senco (kiel oni jam montris ĉi-supre). Ĉe "malvivigi" aŭ "forpasigi", ĉi tiu dusenco ne ekzistas. Ĉar Esperanto plejokaze celas transdoni sencon rekte, la malantaŭaj variantoj estas, laŭ mia opinio, pli uzindaj.

sudanglo (نمایش مشخصات) 11 ژانویهٔ 2013،‏ 12:32:06

La senco de verbo (al kia ago ĝi respondas en la reala mondo) povas varii depende de la objekto.

Restarigi demandon ne estas la sama afero kiel restarigi falintan seĝon.

Tiel dormigi infanon ne estas la sama afero kiel dormigi katon. (Bebicido ne estas ofta)

黄鸡蛋 (نمایش مشخصات) 12 ژانویهٔ 2013،‏ 3:13:19

Mi unuavide komprenis ke la frazo sencas ke la veterinaro simple igis la katon dormi, ĉar ĝi ne kapablis dormi.

En mia lingvo oni ja uzas vorton similan al "dormigi" por esprimi "mortigi", sed ne simplan vorton kiel "dormigi", anstataŭe pli grandan vorton, kiu, verdire, havas nur la sencon "mortigi", kvankam laŭvorte signifas "dormigi". Kaj iam "igi dormi eterne" estas uzata.

بازگشت به بالا