Al la enhavo

Ĉu tiu malbona?

de Dominiczka, 2013-januaro-13

Mesaĝoj: 18

Lingvo: Esperanto

Dominiczka (Montri la profilon) 2013-januaro-13 15:14:40

Kiam mi estis en Esperantaj-festoj, preskaŭ ĉiuj homoj pensis pri Pollando, ke Pollando estas lando de ŝtelistoj kaj drinkuloj. Tio tute ne estas vero, sed kio Vi pensas? Ĉu ĉiuj alilanduloj pensas, ke estas tiel?

lobo_xx (Montri la profilon) 2013-januaro-13 16:30:46

Saluton Dominiczka,

bedaŭrinde tiu imago de pollando vere ekzistis kaj eble ankoraŭ ekzistas en Aŭstrujo. Eble tial ke ofte ni legis en niaj gazetoj pri Polandanoj, kiuj estis implikitaj en kirminaĵojn en nia lando - precipe dum la periodo post la fino de la komunismo. Cetere la imago de ĉiuj tiamaj komunistaj landoj dum la jardeklonga malvarma milito ne estis tro bona, ĉar la orienta eŭropo fakte estis iel malamiko de la okcidentaj ŝtatoj. Kaj ankaŭ mia aŭto estis forŝtelita kiam mi vizitis bonan amikon en Budapeŝto/Hungarujo - do alia ekskomunista lando. Kaj malgraŭ mi konsciis, ke certe ne ĉiuj tieaj homoj ŝtelas, kaj la imago ne entute ĝustas, tiaj spertoj kaj niaj medioj sukzesis krei tiajn bildojn ankaŭ en mia kapo!

Sed kiam mi dum kelkaj jaroj laboris por pollanda kompanio en Wroclaw, mi fakte spertis, ke la Polandanoj estas ege agrablaj, laboremaj, diligentaj kaj humoraj homoj - kaj tio certe ne malpli ol la Aŭstroj, eble eĉ pli. Kaj ju pli longe mi tie laboris, des malpli mi eltenis la antaŭjuĝojn de miaj samlandanoj kaj la germananoj.

Sed nun, la pollando feliĉe ja estas parto de l'EU kaj espereble tia imago baldaŭ malaperos!

Salutante el Aŭstrujo

lobo

Hispanio (Montri la profilon) 2013-januaro-13 17:41:54

Ĉi tie preskaŭ neniu scias ion pri Pollando. Eĉ mi ne multe scias, nur tion, ke tie naskiĝis Zamenhof kaj Esperanto. Sed mi scias nenion pri siaj loĝantoj, sia vivmaniero...

Antaŭjuĝoj ekzistas ĉie kaj damaĝas ĉiujn. Hispanoj ankaŭ suferas pro tio, kaj ankaŭ inter hispanoj mem. Malbona afero, vere.

Dominiczka (Montri la profilon) 2013-januaro-13 17:58:21

Certe, en Pollando estas ŝtelistoj kaj drinkuloj, sed ne plimulte ol en aliaj landoj. Tio, ke unu homo faras ion ne signifas, ke tuta lando estas tia.

Dominiczka (Montri la profilon) 2013-januaro-13 18:01:01

Certe, en Pollando estas ŝtelistoj kaj drinkuloj, sed ne plimulte ol en aliaj landoj. Tio, ke unu homo faras ion ne signifas, ke tuta lando estas tia.

Dominiczka (Montri la profilon) 2013-januaro-13 18:06:47

Hispanio:Ĉi tie preskaŭ neniu scias ion pri Pollando. Eĉ mi ne multe scias, nur tion, ke tie naskiĝis Zamenhof kaj Esperanto. Sed mi scias nenion pri siaj loĝantoj, sia vivmaniero...

Antaŭjuĝoj ekzistas ĉie kaj damaĝas ĉiujn. Hispanoj ankaŭ suferas pro tio, kaj ankaŭ inter hispanoj mem. Malbona afero, vere.
Poloj scias multe pri Hispanio, ĉar oni lernas pri ĝi en lernejo (tiel same kiel pri aliaj eŭropaj landoj). Ĉu en viaj landoj oni ankaŭ lernas en lernejoj pri aliaj landoj?

Rugxdoma (Montri la profilon) 2013-januaro-13 18:38:12

Dominiczka:Kiam mi estis en Esperantaj-festoj, preskaŭ ĉiuj homoj pensis pri Pollando, ke Pollando estas lando de ŝtelistoj kaj drinkuloj. Tio tute ne estas vero, sed kio Vi pensas? Ĉu ĉiuj alilanduloj pensas, ke estas tiel?
Mi neniam aŭdis tion opinion pri pollandanoj, nek en Svedujo nek en Finnlando. Specife en Svedujo loĝis multaj pollandanoj ekde longan tempon, sed la generala opinio pri pollandanoj estas ege neŭtrala.

fstphane (Montri la profilon) 2013-januaro-13 18:51:08

Ja, bedaŭrinde oni povas aŭdi tie ĉi en Francujo la jena esprimo, nome: "Drinki kiel polo" (drinki multe tro). Eble kiam iu estas for de ĉe li, li havas neniom alian por fari. Multe da poloj antaŭe venis labori en Francujo, la esprimo restis.

RiotNrrd (Montri la profilon) 2013-januaro-13 20:23:39

Pro la pola rezistado dum la Dua Mondmilito, kaj, poste, la "Solidarity" movado kontraŭ komunismo, mi kredas ke la ordinara usonano havas ĝenerale pozitivajn sentojn pri Pollando. La ideo de la poloj kiel drinkuloj aŭ ŝtelistoj ne estas kutima en Usono.

Verdire, la tipa usonano ne scias multe pri Pollando, krom kion ni spektas en filmoj. Kaj, plejparte, poloj (tiam, kiam ni vidas ilin) ne aspektas malbonaj en niaj filmoj. Ni vidas ke ili batalas kontraŭ nazioj kaj komunistoj, kaj ni ŝatas tion.

Paulinho (Montri la profilon) 2013-januaro-13 20:24:07

Mi jam estis en Polando. Bedaŭrinde mi ne povis vidi multajn turismajn atrakciojn. Kiel ĉiam la tempo estis mallonga. Mi estas katolika. Mi partoprenis en dimanĉa festo en Krakovio. Malgraŭ ke mi ne komprenis la parolojn, mi sentis veran fidan komunion. La gento estis gastiga gaja, kaj serioza...

Reen al la supro