Ĉu tiu malbona?
af Dominiczka, 13. jan. 2013
Meddelelser: 18
Sprog: Esperanto
Dominiczka (Vise profilen) 13. jan. 2013 15.14.40
lobo_xx (Vise profilen) 13. jan. 2013 16.30.46
bedaŭrinde tiu imago de pollando vere ekzistis kaj eble ankoraŭ ekzistas en Aŭstrujo. Eble tial ke ofte ni legis en niaj gazetoj pri Polandanoj, kiuj estis implikitaj en kirminaĵojn en nia lando - precipe dum la periodo post la fino de la komunismo. Cetere la imago de ĉiuj tiamaj komunistaj landoj dum la jardeklonga malvarma milito ne estis tro bona, ĉar la orienta eŭropo fakte estis iel malamiko de la okcidentaj ŝtatoj. Kaj ankaŭ mia aŭto estis forŝtelita kiam mi vizitis bonan amikon en Budapeŝto/Hungarujo - do alia ekskomunista lando. Kaj malgraŭ mi konsciis, ke certe ne ĉiuj tieaj homoj ŝtelas, kaj la imago ne entute ĝustas, tiaj spertoj kaj niaj medioj sukzesis krei tiajn bildojn ankaŭ en mia kapo!
Sed kiam mi dum kelkaj jaroj laboris por pollanda kompanio en Wroclaw, mi fakte spertis, ke la Polandanoj estas ege agrablaj, laboremaj, diligentaj kaj humoraj homoj - kaj tio certe ne malpli ol la Aŭstroj, eble eĉ pli. Kaj ju pli longe mi tie laboris, des malpli mi eltenis la antaŭjuĝojn de miaj samlandanoj kaj la germananoj.
Sed nun, la pollando feliĉe ja estas parto de l'EU kaj espereble tia imago baldaŭ malaperos!
Salutante el Aŭstrujo
lobo
Hispanio (Vise profilen) 13. jan. 2013 17.41.54
Antaŭjuĝoj ekzistas ĉie kaj damaĝas ĉiujn. Hispanoj ankaŭ suferas pro tio, kaj ankaŭ inter hispanoj mem. Malbona afero, vere.
Dominiczka (Vise profilen) 13. jan. 2013 17.58.21
Dominiczka (Vise profilen) 13. jan. 2013 18.01.01
Dominiczka (Vise profilen) 13. jan. 2013 18.06.47
Hispanio:Ĉi tie preskaŭ neniu scias ion pri Pollando. Eĉ mi ne multe scias, nur tion, ke tie naskiĝis Zamenhof kaj Esperanto. Sed mi scias nenion pri siaj loĝantoj, sia vivmaniero...Poloj scias multe pri Hispanio, ĉar oni lernas pri ĝi en lernejo (tiel same kiel pri aliaj eŭropaj landoj). Ĉu en viaj landoj oni ankaŭ lernas en lernejoj pri aliaj landoj?
Antaŭjuĝoj ekzistas ĉie kaj damaĝas ĉiujn. Hispanoj ankaŭ suferas pro tio, kaj ankaŭ inter hispanoj mem. Malbona afero, vere.
Rugxdoma (Vise profilen) 13. jan. 2013 18.38.12
Dominiczka:Kiam mi estis en Esperantaj-festoj, preskaŭ ĉiuj homoj pensis pri Pollando, ke Pollando estas lando de ŝtelistoj kaj drinkuloj. Tio tute ne estas vero, sed kio Vi pensas? Ĉu ĉiuj alilanduloj pensas, ke estas tiel?Mi neniam aŭdis tion opinion pri pollandanoj, nek en Svedujo nek en Finnlando. Specife en Svedujo loĝis multaj pollandanoj ekde longan tempon, sed la generala opinio pri pollandanoj estas ege neŭtrala.
fstphane (Vise profilen) 13. jan. 2013 18.51.08
RiotNrrd (Vise profilen) 13. jan. 2013 20.23.39
Verdire, la tipa usonano ne scias multe pri Pollando, krom kion ni spektas en filmoj. Kaj, plejparte, poloj (tiam, kiam ni vidas ilin) ne aspektas malbonaj en niaj filmoj. Ni vidas ke ili batalas kontraŭ nazioj kaj komunistoj, kaj ni ŝatas tion.
Paulinho (Vise profilen) 13. jan. 2013 20.24.07