Späť na obsah

Kiu impostas konvinkojn ?

od AlexN, 14. januára 2013

Príspevky: 68

Jazyk: Esperanto

AlexN (Zobraziť profil) 14. januára 2013 12:37:13

> Difinu "islamanoj"-n en via aserto.

Bonvolu legi ĉi tiun artikolon
Vere, estas multe da islamanoj en Barato, sed Barata leĝo ne estas Ŝario.

Altebrilas (Zobraziť profil) 14. januára 2013 13:44:02

Tio ŝajnas mallerta. Ekzistas tn "eko-impostoj" kiuj devigas la poluantojn pagi por la damaĝoj, kiuj li kaŭzas al la ĉirkaŭaĵo. Aŭ impostoj pri cigaredoj por helpi kuracadon pri kancero. La ŝtatoj havas legitiman rajton fari tion, ĉar ili pagas por purigi la naturon, por konstrui hospitalojn aŭ por doni pensiojn.

Asocio rajtas nur peti krompagon por pagi viandon, sed ne por abonigi anojn al ne neŭtrala revuo - krom se la aliĝo estus eksplicite dediĉita al tio.

ateneo (Zobraziť profil) 14. januára 2013 16:06:02

Ĉiuj homoj povas manĝi vegane sed SES eraras pri la afero, kvankam ili publike anoncas la kondiĉojn do homoj povas aliĝi aŭ ne

mihxil (Zobraziť profil) 14. januára 2013 18:25:05

AlexN:Ni enkondukas t.n. „kruel-imposton“ - por manĝi viandon dum SES.

Bone farita. Mi ne partoprenos.
Jes, nomi grandan parton de oniaj partoprenuntoj 'kruelaj', ne ŝajnas al mi bona ideo, kaj vere ne aspektas simpatie.

Chainy (Zobraziť profil) 14. januára 2013 20:24:41

AlexN:
novatago:
Do, la problemo, ne estas la prezo de la viando.
Jes, ĝuste. Se la prezo de viando estos pli granda ol la vegetarana manĝaĵo, mi pagus. La problemo estas ke ili decidas al kiu organizo mia mono devas iri.
Jes, certe estas stultega decido de la fanatike vegetaranaj organizantoj de SES!

"Kruelimposto"!!? ridulo.gif

pimskrabo (Zobraziť profil) 14. januára 2013 23:09:52

Chainy:
AlexN:
novatago:
Do, la problemo, ne estas la prezo de la viando.
Jes, ĝuste. Se la prezo de viando estos pli granda ol la vegetarana manĝaĵo, mi pagus. La problemo estas ke ili decidas al kiu organizo mia mono devas iri.
Jes, certe estas stultega decido de la fanatike vegetaranaj organizantoj de SES!

"Kruelimposto"!!? ridulo.gif
Efektive. Kiel mem vegetarano (vegetaĵano eĉ), mi malaprobas tiun strangan trudon kiu ŝajnas celi punadon de viandomanĝantoj, kiujn oni etikedas krueluloj k al kiuj oni pagigas monon por vegetarisma propagando. Tio ŝajnas al mi aparte tordita funkciado k tre malpedagogia k misefika sinteno, kiel pruvas la prave indignaj reagoj ĉi forume.
Pli kohere ŝajnus al mi proponi (se la organizantoj estas aktivaj vegetaranoj) unusolan menuon, kiu ne enhavas viandon, k viandemuloj sin provizu per karnaĵoj memstare sed libere, se ili tion volas.
Mi profitas la okazon varbeti pri la Vegetara Sekcio de SAT, kiu bonvenigas ankaŭ nevegetaranojn, sur bazo nedogma k malferme al konstrua debatado respekta al ĉies opinioj:
http://www.satesperanto.org/-SAT-Vegetara-Sekcio-....
Plej amike, Vito

Tjeri (Zobraziť profil) 19. januára 2013 18:01:20

Opinio de organizanto de SES en Libera Folio

Matthieu (Zobraziť profil) 19. januára 2013 18:20:43

Mi komprenas vegetaranojn kaj fakte plejparte konsentas kun ili, kvankam mi ne estas, sed tiu ideo ŝajnas bona maniero forpeli homojn de vegetarismo (kaj ĉi-kaze eble ankaŭ de Esperanto).

Kristjan82 (Zobraziť profil) 20. januára 2013 0:48:44

laŭ mi la SES-organizantoj alvenis al la nuna tempo kiam manĝo de bestoj estas kutimo de pratempo. mi partoprenos ridulo.gif

www.earthlings.com

cellus (Zobraziť profil) 20. januára 2013 8:34:05

Mi komprenas la uzon de la vorto "islamanoj" en tiu kazo signifanta la ŝtatoj kiuj havis islaman konstitucion kiel la Otomana imperio kaj kion oni legas en siaj libroj pri historio ke la islamanoj en la teritorioj kiujn ili konkeris enkondukis specialajn impostojn por ne-islamanoj. Kiel mi komprenas tio ne povis esti en Barato, kiu principe havas sekularan konstitucion, kaj la samon ŝajne validas por Indonezio. Pri Malajzio mi ne havas teoriojn.

Nahor