前往目錄

Kiu impostas konvinkojn ?

貼文者: AlexN, 2013年1月14日

訊息: 68

語言: Esperanto

kallekn (顯示個人資料) 2013年1月20日下午12:27:54

Nun legeblas ankaŭ pli ampleksaj komentoj de la ĉeforganizanto de SES en la artikolo de Libera Folio:

Libera Folio: Ĉu do estas la ofiala starpunkto de la SES-teamo, ke viandomanĝantoj agas kruele?

— Ĉu tiun ĉi demandon vi starigas serioze? Ĉar ĝi sonas por mi eĉ apenaŭ kredebla. Ĉu laŭ vi ne estas kruele kaŭzi (sen reala serioza kialo) morton de iu (ajn)? Do ne estas starpunkto de SES-teamo ke viandmanĝantoj agas kruele - tio estas simple vero! Kial kelkaj homoj ne volas akcepti sekvojn, konsekvencojn de siaj decidoj?

Legu la tuton: Kruelaj viandomanĝantoj pagos pli

Tjeri (顯示個人資料) 2013年1月20日下午2:28:44

Pri mia demando:
Ili estas profunde stultaj aŭ trovis ruzan rimedon
mi nun konas la respondon...

Vilius (顯示個人資料) 2013年1月20日下午3:54:59

Mi ĝojas pri ĉiu skandaleto en Esperantujo ridulo.gif Pro ili nia komunumo sentas pli viva. Do... Oni certe batalu kontraŭ tiu stultega imposto!
Tamen ĝi vere ŝajnas al mi se ne ofenda, tiam almenaŭ aroganta ago.

dobri (顯示個人資料) 2013年1月20日下午4:30:27

Vilius:Mi ĝojas pri ĉiu skandaleto en Esperantujo ridulo.gif Pro ili nia komunumo sentas pli viva. Do... Oni certe batalu kontraŭ tiu stultega imposto!
Tamen ĝi vere ŝajnas al mi se ne ofenda, tiam almenaŭ aroganta ago.
Mi konsentas. Tamen por mi ĝi ŝajnas pli ŝerca afero.

Sxak (顯示個人資料) 2013年1月21日上午8:21:34

codesito:Ankaŭ ni povas aliĝi al la sekreta asocio de ne-vegetaranaj esperantistoj
Kial ĝi estas sekreta? Organizu ĝin malkaŝe
Se ĝi estos senkotiza, ankaŭ mi eble aliĝos al ĝi, kvankam mi estas preskaŭ vegetarano pro karnofobio
Sed la ago de tiuj idiotoj el SES estas fanatika kaj kaj naŭza. Ili ne plu limiĝas pri sia vegeteraneco kaj, kiel la aliaj fanatikuloj, ili ĉiam trovas objekton por malamo.

AlexN (顯示個人資料) 2013年1月21日上午11:00:12

Peter diris:
"estas neetike kaj kruele mortigadi (aŭ kaŭzi mortigadon) nur por plenigi sian stomakon".

Tio estas la plej granda problemo de ĉiuj vegetaranoj. Ili ne povas ne mensogi. Ne distordi realaĵon. Se homo manĝas viandon, li (aŭ ŝi) ne kaŭzas morton. La besto estas jam morta kiam ĝi estas manĝata.
Tio ne estas diskutado pri etiko. Tio estas diskutado pri kiu havas pli rajtojn.
"ĈIUJ ESPERANTISTOJ ESTAS EGALAJ, SED KELKAJ ESPERANTISTOJ ESTAS PLI EGALAJ OL LA ALIAJ"

Vilius (顯示個人資料) 2013年1月21日上午11:40:43

AlexN:Se homo manĝas viandon, li (aŭ ŝi) ne kaŭzas morton. La besto estas jam morta kiam ĝi estas manĝata.
Nu tiu aserto ŝajnas al mi iom dubinda. La besto ja mortas ne dum akcidento kaj ne pro naturaj kialoj (oni eĉ malpermesas vendi tian viandon!). Oni mortigas beston por ke ĝi estu manĝota. Do manĝanto ne povas entute nei partoprenon en la afero. Kaj bone! Oni certe sciu, de kie venas viando (kaj fakte aliaj specoj de manĝaĵo ankaŭ), oni pensu pri nutraj, politikaj, etikaj kaj aliaj aspektoj de la proceso, kaj mem decidu - ĉu manĝi, aŭ ne. Tamen oni ne trudu sian vidpunkton al mi, precipe kiam la argumentoj estas tre dubindaj, kaj plejparte eĉ emociaj.

AlexN (顯示個人資料) 2013年1月21日上午11:58:09

Vilius:Nu tiu aserto ŝajnas al mi iom dubinda.
Jes, jes. Vi diris la plej korektan vorton: dubinda. Indas dubi. Do aserto ke tio estas vera sendube, estas mensogo.

Vilius:
Tamen oni ne trudu sian vidpunkton al mi, precipe kiam la argumentoj estas tre dubindaj, kaj plejparte eĉ emociaj.
Jes. Laŭ mi: vegetaranismo estas kiel religio. Oni rajtas propagandi ĝin, reklami ĝin. Oni neniam rajtas disdividi homojn. Konsideri iujn homojn kiel unua klaso kaj aliajn homojn kiel dua klaso.
Ankaŭ mi havas reigion. Ĉu mia religio estas pli malgrava ol via? Karaj organizantoj diras "jes, vere".

sinjoro (顯示個人資料) 2013年1月21日下午3:37:08

Mi ne povas kredi, ke kelkaj homoj decidis bojkoti SES pro tio.

Neniu viandomanĝanto povas kontraŭargumenti tion, ke produktado de viando estas tre multekosta. Konsumanto de viando ne estas senpera mortiganto de la manĝota besto, kompreneble, sed ja kiel kliento de la viandokomerco sen ajna dubo respondecas pri ĝi kaj pri ĉiuj ĝiaj misoj. Mi, viandomanĝanto kaj viandoŝatanto, deklaras, ke la organizantoj de SES pravas - la viandokomerco estas ĝis ia grado kruela, kaj se mi deziras manĝi tiun luksan nutraĵon, mi krompagu.

Cetere - homoj, senstreĉiĝu iomete. Kial ne veni al SES por unusemajna ripozo de bifstekoj kaj kolbasoj? Ĉu tio damaĝus vian sanon? Mi pasintjare elektis viandajn manĝojn en SES, kaj kvankam ili estis tre bongustaj mi trovis ke estis tro multe da viandaĵoj ĉie, ĉiam kotletoj kaj ŝinkoj, kaj mi avide rigardis la multkolorajn telerojn de vegetaranoj. Ĉi-jare mi elektis vegetarajn manĝojn tute ne sciante pri iu ajn imposto, simple rememorante la surtelerajn belaĵojn. Mi daŭre ŝatas diversajn viandaĵojn, sed ja ne devas ilin vori ĉiuhore.

Vilius (顯示個人資料) 2013年1月21日下午4:06:11

sinjoro:Neniu viandomanĝanto povas kontraŭargumenti tion, ke produktado de viando estas tre multekosta.
Ne pri tio ni diskutas. La vera problemo estas jena:
mihxil:Jes, nomi grandan parton de oniaj partoprenuntoj 'kruelaj', ne ŝajnas al mi bona ideo, kaj vere ne aspektas simpatie.

回到上端