Към съдържанието

Kiu impostas konvinkojn ?

от AlexN, 14 януари 2013

Съобщения: 68

Език: Esperanto

sinjoro (Покажи профила) 21 януари 2013, 16:26:06

Inter "ne trovi la vorton simpatia" kaj "bojkoti la aranĝon" staras profundegaĵo.

Chainy (Покажи профила) 21 януари 2013, 16:50:32

Vilius:
sinjoro:Neniu viandomanĝanto povas kontraŭargumenti tion, ke produktado de viando estas tre multekosta.
Ne pri tio ni diskutas. La vera problemo estas jena:
mihxil:Jes, nomi grandan parton de oniaj partoprenuntoj 'kruelaj', ne ŝajnas al mi bona ideo, kaj vere ne aspektas simpatie.
Jes, ekzakte. Kaj la respondoj de la SES-organizantoj en la artikolo kaj komentoj ĉe Libera Folio montras, ke ili tion tute ne komprenas. Iuj el la SES-organizantoj ŝajnas nur tre arogantaj.

Bone, oni kompreneble pravas, ke viando kostas multe, kaj do tio povas esti bona kialo por pli alta manĝokotizo. Tamen, la SES-organizantoj decidis ignori tiun evidentan kaj tute akcepteblan kialon, kaj anstataŭe ili elpensis ian stultegan 'kruel-imposton' kaj skribis tutan alineon pri tio, ke la aldona kotizkosto fakte ne estas por pagi por la viando, sed por donaci al diversaj vegetaranaj organizoj!!

Ofte estas tiel, ke fanatikuloj ĉesas pensi klare kaj do emas fuŝagi. Tiu ĉi afero estas eble malgranda, sed tamen bona ekzemplo.

Tjeri (Покажи профила) 21 януари 2013, 17:34:45

Kial ne veni al SES por unusemajna ripozo de bifstekoj kaj kolbasoj?
Ĉu tio estas la problemo, ĉi tie diskutata?

Ĉu vi vere opinias, ke pagigi imposton al iu por propagandi kontraŭ tiun mem estas bona ideo? Ĉu vi vere opinias, ke li havas neniun kialon por bojkoti tion?
Ĉu vi partoprenus eventon en kiu oni pagigus imposton al esperantistoj, por eldoni libron kontraŭ esperanton?

fstphane (Покажи профила) 21 януари 2013, 18:44:27

Ĉu vi sciis tion?
A.Hitlero mem estis vegeterano.
Ĉu tia homo estis pli bona ol aliaj?
En kelkaj Azianlandoj certaj homoj manĝas hundoviandon, en Eŭropo oni ne faras tion pro kulturaj kaŭzoj.
Ĉu Eŭropanoj estas pli bonaj ol Azianoj?
Do mi tendencemus diri al Ses-organizantoj ke ili ne fariĝos pli bonaj ol iu ajn pro tio, ke ili ne manĝas viandon.
Cetere, laŭ mi, nek vegetarismo, homaranismo, umo-ismo nek novaj ismoj ne helpos Esperanton kaj sian celon, êc.
Ĉar tiuj ĉi estas tute personaj ideoj.

Kristjan82 (Покажи профила) 21 януари 2013, 19:22:08

@fstphane: vi skribis ke vegetarismo ne helpos al Esperanto. tio ja ne estas la demando. manĝo de bestaĵo ne estas "persona ideo" ĉar ĝi kaŭzas suferon je medio, bestoj kaj homoj. do manĝo de bestaĵoj estas de diversaj vidpunktoj ne plu akceptebla.

Fakte ne gravas, sed: Hitlero ne estis vegeterano, tio estas mito ridulo.gif

Vilius (Покажи профила) 21 януари 2013, 19:56:46

Kristjan82:do manĝo de bestaĵoj estas de diversaj vidpunktoj ne plu akceptebla.
Lastatempe, kiam mi estis en restoracio kun tre proza nomo "Steak House" mi certe ne ordonis nur salaton. Do mi miras, en kiu planedo viandmanĝado ne plu estas akceptebla? Certe ne en mia.

mihxil (Покажи профила) 21 януари 2013, 20:12:27

Kristjan82: ĉar ĝi kaŭzas suferon je medio, bestoj kaj homoj. do manĝo de bestaĵoj estas de diversaj vidpunktoj ne plu akceptebla.
Preskaŭ ĉiu homa ago kaŭzas suferon de medio. Mi ne vidas kiel manĝo de viando kaŭzas suferon de homoj. Kaj mi dubas ĉu ĝi kaŭzas suferon de bestoj. Eble tio ne tute eviteblas. Aliflanke manĝota koko simple tute ne ekzistus sen tiuj kokaĵomanĝantoj...

Ni povas facile samopinii ke viandomanĝado estas luksaĵo sed ne ke ĉiu luksaĵo nepre malakceptindas. Ni ankaŭ povas facile akcepti ke en esperanto-kongreso oni pagigus pli por viandomanĝado ĉar ĝi estas luksaĵo, aŭ ke oni ekzemple ne vendas viandon entute. Finfine ĝi estas nur neesenca ingrediento, kaj prepari manĝaĵon por ĉiu akceptebla evidente pli facilas.

Sed ne estas absoluta fakto ke viandomanĝado ne estas 'plu akceptebla'. Kaj eĉ se oni pensas ke ĝi estus, ankaŭ tiam oni simple povas elekti ne doni viandon, anstataŭ preni tian ĉi superecan starpukton, insulti multajn, kaj senpete fordoni monon al ĉiaj vegetaraj 'bonceloj'.

Vilius (Покажи профила) 21 януари 2013, 20:14:27

fstphane:A.Hitlero mem estis vegeterano.
Eĉ se estis... Li ankaŭ verŝajne drinkis teon aŭ kafon, surhavis ŝuojn, promenadis kun sia hundo kaj faris multe da aliaj normalaj ĉiutagaj aferoj. Ĉu ili ĉiuj iĝis "malbonaj" nur pro tiu fakto, ke Hitler ankaŭ tion faris? Mi ne vidas rilaton. Ĉu vi asertas, ke li faris kion li faris ĉar li (supozeble) ne manĝis viandon? Kial do aliaj vegetaranoj estas pli-mal-pli normalaj homoj (certe ne ĉiuj ridulo.gif)?

fstphane (Покажи профила) 21 януари 2013, 20:36:29

Kristjan82:@fstphane: vi skribis ke vegetarismo ne helpos al Esperanto. tio ja ne estas la demando. manĝo de bestaĵo ne estas "persona ideo" ĉar ĝi kaŭzas suferon je medio, bestoj kaj homoj. do manĝo de bestaĵoj estas de diversaj vidpunktoj ne plu akceptebla.

Fakte ne gravas, sed: Hitlero ne estis vegeterano, tio estas mito ridulo.gif
Bone,konsentite Hitlero ne estis vegeterano.Oni diras egale ke Buda manĝis viandon.Ĉu estas ankaŭ mito?
Aliflanke ĉu vi estas tiom certa tiam, kiam vi tranĉas floroj aŭ elradikigas legumoj ĝi ne suferas?
Ĉu vi maltrankviligas kiam birdo manĝas insektojn, aŭ kato manĝas musojn?
La problemo estas ke homo sin kredas supera al la tuta kreaĵo.En la naturo bestoj mortigas nur por manĝi aŭ sin defendi,
sed homo mortigas pro ideologio kaj gajno.

fstphane (Покажи профила) 21 януари 2013, 21:00:49

Vilius:
fstphane:A.Hitlero mem estis vegeterano.
Eĉ se estis... Li ankaŭ verŝajne drinkis teon aŭ kafon, surhavis ŝuojn, promenadis kun sia hundo kaj faris multe da aliaj normalaj ĉiutagaj aferoj. Ĉu ili ĉiuj iĝis "malbonaj" nur pro tiu fakto, ke Hitler ankaŭ tion faris? Mi ne vidas rilaton. Ĉu vi asertas, ke li faris kion li faris ĉar li (supozeble) ne manĝis viandon? Kial do aliaj vegetaranoj estas pli-mal-pli normalaj homoj (certe ne ĉiuj ridulo.gif)?
Ne tute Vilius, mi diris simple ke la vegeratismo ne igas pli bona iun.

Обратно нагоре