Pesan: 68
Bahasa: Esperanto
baibaibibi (Tunjukkan profil) 21 Januari 2013 21.52.05
Ĉi tie mi vidas batalon pro manĝmanieroj, viandemuloj malŝatas vegetaranojn kaj inverse. Neniu el ili havas pacon, neniu pravas. Ambaŭ flankoj estas eraraj.
novatago (Tunjukkan profil) 21 Januari 2013 22.58.51
Peter Baláž: — Ĉu tiun ĉi demandon vi starigas serioze? Ĉar ĝi sonas por mi eĉ apenaŭ kredebla. Ĉu laŭ vi ne estas kruele kaŭzi (sen reala serioza kialo) morton de iu (ajn)? Do ne estas starpunkto de SES-teamo ke viandmanĝantoj agas kruele - tio estas simple vero! Kial kelkaj homoj ne volas akcepti sekvojn, konsekvencojn de siaj decidoj?Mi ne havas konton en Libera Folio. Do, mi respondos ĉi tie: Peter ankoraŭ ne komprenas ke la afero ne estas tiu. La afero estas senti sin kun rajto por puni ion, kio tute ne rilatas al esperanto. Krom tio, ankaŭ povus demandi pri kie haltas la kruelo de homoj kontraŭ bestoj.
Mi ne malsimpatias la vegataranaj ideoj, sed SES temas pri esperanto, ne male. Se ĝi estus male, la aferu ŝanĝus.
Mi konsentas ke estas kruela la nuna industria viandkomerco, sed mi ne konsentas ke estu kruela mortigi beston por manĝi ĝian viandon. Aferoj estas malsamaj. Tial, mi redemandas: Kion, el tio farata de nunaj homoj ne estas kruelo kontraŭ bestoj? Simple pro vivi, jam oni estas kruela ĉar la spaco bezonata de homo por loĝi ie, estas spaco perdata de pluraj bestoj. Ĉu ni memmortigu (ĉefe vegetaranoj kaj veganoj, sed homoj ĝenerale) nin mem por esti koheraj kaj ne kruelaj al bestoj, same kiel oni haltas manĝi viandon?
Ankaŭ mi ne komprenas, kial se manĝi vegetarane estas pli malmultekosta, vegetaranoj devas pagi pli. Tia estas la absurdaĵo. Simple postulu la kostojn, ne agu absurde. SES informu esperante pri vegetaranismo, ne punu ĉar vegetaranigi homojn ne estas, kaj devas ne esti la celon de SES.
Unu el la kialoj, pro kiuj mi ne malsimpatias vegetarismo, estas ĉar ĝis nun, la afero estis persona decido, ne trudo. Estas tre indigniga ke iu senti sin kun rajto por puni pro ĉi tiu afero. Kaj ne, ne estas etike puni pro tio, nek tiu puno temas pri etiko, sed pri ideologia trudo.
En venontaj vegetaranaj aranĝoj, oni sugestu al aranĝantoj puni por ne esti esperantoparolanto ĉar, ŝajne, ambaŭ aferoj tute samas. ¬¬
Ĝis, Novatago.
sinjoro (Tunjukkan profil) 21 Januari 2013 23.08.40
Tjeri:Ĉu vi partoprenus eventon en kiu oni pagigus imposton al esperantistoj, por eldoni libron kontraŭ esperanton?Ĉu do manĝado de viando estas doktrino kiun vi defendas, kaj vegetarana kuirlibro egalas al kontraŭo de via ideologio?
novatago (Tunjukkan profil) 21 Januari 2013 23.21.04
sinjoro:Ne flankigu la diskunton. Sinjoro, vi konsentas la imposton; bone. Sed mi petas ne belpentru ĝin. Via ekspliko ne fokusas en la afero, nur klopodas ŝajnigi ĝin ion, kio ĝi ne estas.Tjeri:Ĉu vi partoprenus eventon en kiu oni pagigus imposton al esperantistoj, por eldoni libron kontraŭ esperanton?Ĉu do manĝado de viando estas doktrino kiun vi defendas, kaj vegetarana kuirlibro egalas al kontraŭo de via ideologio?
Aliflanke, mi persone, bojkotas nenion. Mi ne diris iun "ne iru". Mi nur decidis por mi kaj gratulis/as/os tiun, kiu ne partoprenos pro la afero.
Tamen, mi ja konsilas ion al tiuj, kiuj ĉiel volas partopreni, ĉefe al viandomaĝantoj: ne manĝu la maĝaĵojn de SES, aĉetu ekstere viajn manĝaĵojn.
Ĝis, Novatago.
mihxil (Tunjukkan profil) 22 Januari 2013 05.54.22
baibaibibi:Vegetarismo aŭ ia manĝmaniero estas privata afero, veraj naturmanĝantoj ne faras bruon, ankaŭ vera religiemulo ne parolas pri religio.Kiaj sensencaĵoj. Kiu decidas kio estus 'vera' religumo aŭ 'vera' 'naturmanĝanto' (pri kio mi fakte neniam jam aŭdis, sed vi ŝajne uzas ĝin kiel sinonimon de vegetarismano)? Ĉu vi?
baibaibibi:Ĉi tie mi vidas batalon pro manĝmanieroj, viandemuloj malŝatas vegetaranojn kaj inverse. Neniu el ili havas pacon, neniu pravas. Ambaŭ flankoj estas eraraj.La temo estas la provoka aliĝilo de SES. Kial vi ne diras ion pri tio anstataŭ nur elkraĉi tute sendirajn svagaĵojn, sugestante ke nur vi mem havas la pravon, dume tute forlasante tiun vian opinion mem?
Fakte mi ne estas pli 'viandemulo' ol 'terpomemulo', 'karotemulo' aŭ 'ovemulo', nek ĝenerale malŝatas vegetaranojn. Mi ja manĝas foje viandon, kaj ankaŭ foje forlasas ĝin. Viando estas ingrediento uzebla en la preparo de sia manĝaĵo, simile al terpomoj, karotoj kaj ovoj.
Kutime mi ja sentas simpation al vegetaranoj pro ilia preteco forlasi tiun ingredientaron pro konvinko plibonigi la mondon. Mi ne pensas ke tiu konvinko estas plene racia, sed la preteco agi laŭ siaj konvinkoj almenaŭ estas bona.
Mi tamen ja iomete incitiĝas kiam tiuj vegetaranoj ekstremiĝas kaj kritikas sen ia ajn dubo pri propra konvinko la reston de la mondo 'kruela'. Mi ankaŭ foje spertis ke vegetaranoj insistis nomi ĉiujn aliajn 'kanibaloj', kio konfesinde estis eĉ pli stulta, sed tio almenaŭ ne estis en 'oficiala' aliĝilo.
Tjeri (Tunjukkan profil) 22 Januari 2013 06.11.04
Ĉu do manĝado de viando estas doktrino kiun vi defendas, kaj vegetarana kuirlibro egalas al kontraŭo de via ideologio?Eble jes, vi ne scias, kaj tio ne estas la debato. Sed mi mem respektas aliulojn kaj ne provas trudi miajn konvinkojn al ili, des malpli pagigi ilin kontraŭ siajn proprajn konvinkojn. Tio estas la kerno de la problemo pri la t.n. kruelimposto.
Sxak (Tunjukkan profil) 22 Januari 2013 10.44.49
Kristjan82:Ĉu vi povas pruvi tion?
Fakte ne gravas, sed: Hitlero ne estis vegeterano, tio estas mito
Sed bv ne pruvi per la atestoj de la 20aj jaroj. Li vere ne ĉiam estis vegetarano, nur ekde la morto de sia nevino en la komenco de la 30aj.
PS Mi rememoris ŝian nomon Geli Raubal (eble per la latinaj literoj ĝi estas skribata iel alie) kaj ŝi mortis inter 1931 kaj 1934
baibaibibi (Tunjukkan profil) 22 Januari 2013 14.05.32
mihxil:Naturmanĝado, amoro, religiemo estas similaj privataj aferoj, Mi pensas ke la falsuloj multe parolas pri ili eĉ ne konante ilin, dum la praktikantoj ne ŝatas paroli pri ili.baibaibibi:Vegetarismo aŭ ia manĝmaniero estas privata afero, veraj naturmanĝantoj ne faras bruon, ankaŭ vera religiemulo ne parolas pri religio.Kiaj sensencaĵoj. Kiu decidas kio estus 'vera' religumo aŭ 'vera' 'naturmanĝanto' (pri kio mi fakte neniam jam aŭdis, sed vi ŝajne uzas ĝin kiel sinonimon de vegetarismano)? Ĉu vi?
baibaibibi:Ĉi tie mi vidas batalon pro manĝmanieroj, viandemuloj malŝatas vegetaranojn kaj inverse. Neniu el ili havas pacon, neniu pravas. Ambaŭ flankoj estas eraraj.La temo estas la provoka aliĝilo de SES. Kial vi ne diras ion pri tio anstataŭ nur elkraĉi tute sendirajn svagaĵojn, sugestante ke nur vi mem havas la pravon, dume tute forlasante tiun vian opinion mem?
Fakte mi ne estas pli 'viandemulo' ol 'terpomemulo', 'karotemulo' aŭ 'ovemulo', nek ĝenerale malŝatas vegetaranojn. Mi ja manĝas foje viandon, kaj ankaŭ foje forlasas ĝin. Viando estas ingrediento uzebla en la preparo de sia manĝaĵo, simile al terpomoj, karotoj kaj ovoj.
Kutime mi ja sentas simpation al vegetaranoj pro ilia preteco forlasi tiun ingredientaron pro konvinko plibonigi la mondon. Mi ne pensas ke tiu konvinko estas plene racia, sed la preteco agi laŭ siaj konvinkoj almenaŭ estas bona.
Mi tamen ja iomete incitiĝas kiam tiuj vegetaranoj ekstremiĝas kaj kritikas sen ia ajn dubo pri propra konvinko la reston de la mondo 'kruela'. Mi ankaŭ foje spertis ke vegetaranoj insistis nomi ĉiujn aliajn 'kanibaloj', kio konfesinde estis eĉ pli stulta, sed tio almenaŭ ne estis en 'oficiala' aliĝilo.
mihxil (Tunjukkan profil) 22 Januari 2013 18.34.30
baibaibibi:Naturmanĝado, amoro, religiemo estas similaj privataj aferoj, Mi pensas ke la falsuloj multe parolas pri ili eĉ ne konante ilin, dum la praktikantoj ne ŝatas paroli pri ili.Probable ili nur de el supero asertadas ke ili ne ŝatas paroli pri ili, ĉu ne?
baibaibibi (Tunjukkan profil) 22 Januari 2013 20.45.40
mihxil:Eble mi jes, mi ja estas malperfekta, tamen ekzistas veraj majstroj, kiel ekz. Masanobu fukuoka, kiuj parolis, kaj kiam majstro parolas estas kiel la pluvo en varma somero!baibaibibi:Naturmanĝado, amoro, religiemo estas similaj privataj aferoj, Mi pensas ke la falsuloj multe parolas pri ili eĉ ne konante ilin, dum la praktikantoj ne ŝatas paroli pri ili.Probable ili nur de el supero asertadas ke ili ne ŝatas paroli pri ili, ĉu ne?
http://eo.wikipedia.org/wiki/Fukuoka_Masanobu
Serĉu liajn librojn en via lingvo.