У садржају

Kiu impostas konvinkojn ?

од AlexN, 14. јануар 2013.

Поруке: 68

Језик: Esperanto

mihxil (Погледати профил) 23. јануар 2013. 05.59.39

baibaibibi:tamen ekzistas veraj majstroj, kiel ekz. Masanobu fukuoka, kiuj parolis, kaj kiam majstro parolas estas kiel la pluvo en varma somero!
Sed ili ja estus falsuloj, se ili tiom ŝatas paroli?

baibaibibi:
http://eo.wikipedia.org/wiki/Fukuoka_Masanobu

Serĉu liajn librojn en via lingvo.
Evidente temas pri strangulo probable iom freneza. Jam la fakto ke li estas menciata en kunligo kun Rudolf Steiner, kies ideoj estas sufiĉe idiotaj, perdigas al mi ĉiun intereson. Mi ne emus malŝpari mian tempon pri tio.

Kaj cetere tute ne koncernas la temon. Ĉi fadeno temas pri skandaleto ke Esperanto-kongreso 'impostas' viandomanĝadon uzante insultajn vortojn kaj uzonte tiun enspezon je ideologia celo. Kial vi ne dirus ion pri tio, anstataŭ antaŭigi ian vian ĉevaleton, kiu nur tre flanke rilatas?

AlexN (Погледати профил) 23. јануар 2013. 09.38.11

sinjoro:Mi ne povas kredi, ke kelkaj homoj decidis bojkoti SES pro tio.
Tio estas miskompreno. Bedaŭrinde. Permesu min klarigi.
Mi partoprenis en du SES-j. Kion mi ŝatis tie? Tri aferojn: unueco, tolereco kaj egaleco. La libera socio de diversaj homoj kun diversaj kulturoj, unuiĝinta per la komuna celo. Tio estas magio.
Pro tio mi volas veturi kaj eĉ lerni Esperanton. Kutime la homaj socioj ne havas unuecon, ne havas celon kaj homoj ne estas toleremaj. Se vegetaranoj ne volas toleri viand-manĝulojn, kial, ekzemple, nefumuloj devas toleri fumulojn ? Kaj kial kristanoj devas toleri islamanojn ? Ni ĉiuj estas nur homoj. Mi ne bezonas veturi al Slovakio por vidi batalojn inter vegetaranoj kaj nevegetaranoj. Mi povas vidi tion ĉi tie, sen problemoj. La magio ĉesis. Estas nur lernejo.
Ne mi komencis tion.

petro666 (Погледати профил) 27. јануар 2013. 17.26.05

AlexN:
sinjoro:Mi ne povas kredi, ke kelkaj homoj decidis bojkoti SES pro tio.
Tio estas miskompreno. Bedaŭrinde. Permesu min klarigi.
Mi partoprenis en du SES-j. Kion mi ŝatis tie? Tri aferojn: unueco, tolereco kaj egaleco. La libera socio de diversaj homoj kun diversaj kulturoj, unuiĝinta per la komuna celo. Tio estas magio.
Pro tio mi volas veturi kaj eĉ lerni Esperanton. Kutime la homaj socioj ne havas unuecon, ne havas celon kaj homoj ne estas toleremaj. Se vegetaranoj ne volas toleri viand-manĝulojn, kial, ekzemple, nefumuloj devas toleri fumulojn ? Kaj kial kristanoj devas toleri islamanojn ? Ni ĉiuj estas nur homoj. Mi ne bezonas veturi al Slovakio por vidi batalojn inter vegetaranoj kaj nevegetaranoj. Mi povas vidi tion ĉi tie, sen problemoj. La magio ĉesis. Estas nur lernejo.
Ne mi komencis tion.
Estimata AlexN,
persone mi tre bedaŭrus, se vi decidus ne veni al SES nur pro tiu ĉi nia ago - ni ja iom konas jam unu la alian. Sciu do ke la tri aferoj, pri kiuj vi mencias: "unueco, tolereco kaj egaleco" ni jes ja strebas ĉiujare aranĝadi (eble ankaŭ tial homoj ŝatas veni al SES). Kaj ni ne celas ajnajn "batalojn" inter iu ajn, nek dissemi maltoleremon. Ankaŭ tial ni decidis ŝanĝi la nomon kaj sistemon, kaj proponi "verdan rabaton" - vidu mian klarigon en nia blogo pri la temo.
Sed toleremon (kaj egalecon, unuecon) eblas tamen percepti diversmaniere (kaj tio ŝajne estas unu el la problemoj de homaro). Vi mencias fumantojn - sed jes, ni ilin diskriminacias! Ĉar en tuta areo de SES-oj estas ĉiam malpermesata fumado. Ili ja rajtas fumi ekster SES-ejo, sed ne ene. Ĉu laŭ vi ni do devas nun permesi, ke oni fumu ankaŭ dum lecionoj, en manĝejo ktp.? Libereco kaj toleremo ankaŭ havas siajn limojn. Pri viandmanĝado - neniu ĝis nun plendis, ke veganoj estas diskriminaciataj dum E-aranĝoj (dum vere malmultaj eblas elekti tiaspecan manĝon). Ĉu por ili ne validas toleremo? Ni ekproponis veganan manĝon ekde dua SES, kaj daŭre strebas ĝin plibonigi (ankaŭ ne ĉiam facilas klarigi al kuiristoj, kion ili pretigu kaj kiel). Dum viando-manĝanto ne havas kutime problemon manĝi ie ajn (ion ajn), senvianduloj ofte restas senelektaj. Aldone - ĝuste provo eviti superfluan kaŭzadon de suferado de vivantaj estaĵoj estas plej ofta kialo iĝi vegetarano/vegano. Kaj tiuj homoj ĝuste same argumentas per toleremo - al ĉio vivanta. Mi konscias ke nocioj "vegetarano/vegano" en diversaj mondopartoj estas daŭre ne tro konataj. Sed mi povas vin certigi, ke ĝuste toleremo estas unu el prioritatoj de SES-teamo. Vi povas mem konvinkiĝi pri tio ankaŭ ĉi-jare, se vi tamen decidos veni ridulo.gif. PS: en la jaro 2014 ni pripensas okazigi SES-on ankaŭ en Rusio. Detaloj venos post kiam ni scios pli.

amike
Petro
SES-kunorganizanto

petro666 (Погледати профил) 27. јануар 2013. 17.30.31

Verda rabato anstataŭ kruel-imposto dum SES
Jen citaĵo de nia klarigo pri la ŝanĝo de la pago. Tuta teksto legeblas en nia blogo:
Teamo de SES decidis ŝanĝi la nomon kaj sistemon de la t.n. „kruel-imposto“ dum SES, kiu kaŭzis tiom da polemikoj kaj akraj diskutoj en la Libera Folio kaj en lernu-forumo. Anstataŭe ni proponas la nomon „verda rabato“ por ĉiuj, kiuj decidos manĝi senviande dum la aranĝo (vegetare aŭ vegane). Ni pardonpetas al ĉiuj, kiuj ofendiĝis pro la nomo kaj nia decido enkonduki tiun krompagon. Ni konsciis pri kontroverseco de tiu esprimo, sed evidente subtaksis sentemon de pluraj personoj. Parte nia celo estis konsciigi homojn pri la temo kaj veki diskuton pri ĝi, sed evidente la maniero kaj loko por tio ne estis la plej taŭgaj.
Ni ankaŭ subtaksis la fakton, ke en pluraj landoj daŭre la esprimoj kiel „vegetarano“ aŭ „vegano“ estas apenaŭ konataj nocioj kaj la vivestima filozofio malantaŭ ili same.
Tial do ni decidis pri t.n. „pozitiva diskriminado“ = per rabato allogi pli da homoj kaj ebligi al ili konatiĝi kun senvianda, alternativa manĝkulturo.
Nuna teksto en la retejo do sonas jene: “Ĉi-jare ni enkondukas t.n. „verdan rabaton“. Se vi elektos dum SES manĝi senviande (do aŭ vegetare aŭ vegane), vi pagos malpli je 1 EUR tage, do 8 EUR por la tuta aranĝo. Koran dankon pro via komprenemo! Certe ni ĝojos, se vi elektos la malpli kostan varianton, sen superflua kaŭzado de besto-mortigado kaj aldone ŝparos monon. Kaj eble vi eĉ ekŝatos tian manĝkutimon kaj emos en ĝi daŭrigi ankaŭ hejme post la aranĝo ridulo.gif.”

pimskrabo (Погледати профил) 27. јануар 2013. 22.46.01

petro666:Verda rabato anstataŭ kruel-imposto dum SES
Tuta teksto legeblas en nia blogo:
Teamo de SES decidis ŝanĝi la nomon kaj sistemon de la t.n. „kruel-imposto“ dum SES, kiu kaŭzis tiom da polemikoj kaj akraj diskutoj en la Libera Folio kaj en lernu-forumo. Anstataŭe ni proponas la nomon „verda rabato“ por ĉiuj, kiuj decidos manĝi senviande dum la aranĝo (vegetare aŭ vegane).
Tiu ŝanĝo estas miaopinie saĝa k salutinda, k la klarigo en la blogo kleriga. Mi retradukis la francan tekston de la aliĝilo konforme al la nova versio.
Mi min tamen daŭre demandas, kial vi insistas proponi viandajn manĝojn, se eblas proponi nur vegetaĵajn menuojn? Eble por venonta jaro! okulumo.gif
Plej amike, Vito

novatago (Погледати профил) 27. јануар 2013. 23.14.45

Mi ne celas daŭrigi la polemikon, sed mi volas esprimi miajn pensojn pri tio dirita de Peter Baláž en la blogo de SES.

-Estas tre bone ke fine aranĝantoj de SES ŝanĝis la nomon de la afero. Tamen, por mi la ĉefa problemo ne estis tiu, sed la sinteno. Imagu ke iu, en ĉia aranĝo, diras vin "vi ne opinias kiel mi; do, vi pagu miajn kampanjojn" anstataŭ peti ĝentile donacojn.
-Se parto de la kerno de SES estas progresigi vegetaranismon kaj veganismon, menciu tion en la nomo de SES, aŭ diru ĝin klare kaj videble en la informo de la aranĝo KAJ en la reklamoj de la aranĝo. Tio ne devus esti problemon (ja por mi ne estus) kaj evitos eblajn miskomprenojn.
-Pri la argumento:
Peter Baláž:...mi rekomendas foje viziti buĉejon. Aŭ – pli komforta eblo – mi rekomendas spekti la filmon „Teranoj“ (angle „Eartlings“)...
Mi pensas ke Peter fidas tro multe je tiu argumento. Ja veras, ke multaj personoj, kiuj vizitis buĉejon decidis ne plu manĝi viandon, sed ankaŭ veras, ke multaj aliaj ne ŝanĝis sian sintenon.

Mi estis en instruejo, kies estraro decidis ke estis bona ideo ke lernantoj vizitu buĉejo; ne pro esti kontraŭ tiaj lokoj sed por instrui nin pri kiel oni laboras tie. Ni verŝajne estis pli ol 20 lernantoj, kies aĝo ĉirkaŭis 18. Nur unu virino decidis ne manĝi plu viandon post la vizito. Menciindas ke tiu virino estis tre, tre perfortema, absurde kritikema (ĉefe al urbanoj kiel mi ĉar ŝi estas kamparanino), kaj tre, tre malafabla persono. Ankaŭ surprizis min ke kamparanino ne estus imaginta pri kio okazis en buĉejo; speciale ĉar en la hispana, ne eblas miskompreni la nomon por buĉejo: "matadero" = mortigejo.

Mi ne scias ĉu nuntempe lernejoj vizitigas buĉejojn al siaj lernantoj, sed mi ja certas ke en la pasinto, ne estis afero tre malofta kaj la plejmulto plu manĝadis viandon senprobleme.

-Alia problemo, kiun mi ja vidis de kiam komencis la polemikon estas kiel nomi al personoj, kiuj ne havas problemon por manĝi viandon. Tia persono ja ne estas viandomanĝanto. Almenaŭ mi/ni ne difinas min/nin tiel (eĉ se mi mem uzis tiun vorton en antaŭaj mesaĝoj), kaj ĝi nek estas ĝusta, nek estas justa nomo. Ĉiamanĝa manĝanto estas multe pli ĝusta nomo. Mi ne konas homojn, kiuj nur manĝas viandon aŭ elbestajn manĝaĵojn.

Se Peter Baláž dubas ĝin, mi ne pensas ke bestoj estu je mia dispono por nutri min (aŭ io ajn). Mi perfekte komprenas ke bestoj kapablas ĝoji kaj suferi. Mi eĉ ne forĵetas ke ankaŭ plantoj kapablu. Mi malŝatas sportan ĉasadon kaj sovaĝan industribredadon.

Respekti vivon kaj naturan medion ne nepre rilatas al ne manĝi ian manĝaĵon.

Ĝis, Novatago.

Sxak (Погледати профил) 28. јануар 2013. 02.34.23

petro666:
Sciu do ke la tri aferoj, pri kiuj vi mencias: "unueco, tolereco kaj egaleco"
Jes ja. Tolereco. Sed tiu tolereco ne estas aplikata al viandmanĝantoj. Via tolereco estas aplikata nur al tiuj homoj, kiuj ĉiudetale sekvas vian vidpunkton. Ŝanĝu do tiun vorton al fanatikeco por esti sincera!

Tempodivalse (Погледати профил) 28. јануар 2013. 04.54.08

novatago:Ja veras, ke multaj personoj, kiuj vizitis buĉejon decidis ne plu manĝi viandon, sed ankaŭ veras, ke multaj aliaj ne ŝanĝis sian sintenon.
Mi ne scias ĉu nuntempe lernejoj vizitigas buĉejojn al siaj lernantoj, sed mi ja certas ke en la pasinto, ne estis afero tre malofta kaj la plejmulto plu manĝadis viandon senprobleme.
Via rakonto min interesas; dankon ke vi ĝin dividis kun la forumo! Al mi ŝajnas strangete ke tiel malmultaj lernejanoj estis iom ajn ŝokataj. Por mi, viziti buĉejon eĉ ne estis necese. Rigardinte dokumentfilmon pri la preparado de viando, mi decidis ke manĝi la finaĵon de tiu neestetika procezo estus, se ne kontraŭ miaj denaksaj malinklinoj al sangoverŝo, do almenaŭ iom zorgiga. Tamen oni nemalofte pripensas min malkutimulo, kaj mi ne surpriziĝus ke la plejparto de aliuloj pensas alimaniere. Mi penadas ne prijuĝi homojn ŝatantajn multe manĝi viandon.

victornino (Погледати профил) 29. јануар 2013. 15.57.54

Gratulon al la SES organizantoj pro via kuraĝa kaj kreiva aranĝo. Mankas al esperantujo pli da tia kuraĝeco, tauĝe de nia nuna mondo (ne neutrala)

bobowo (Погледати профил) 31. јануар 2013. 14.08.08

mihxil:
baibaibibi:tamen ekzistas veraj majstroj, kiel ekz. Masanobu fukuoka, kiuj parolis, kaj kiam majstro parolas estas kiel la pluvo en varma somero!
Sed ili ja estus falsuloj, se ili tiom ŝatas paroli?

baibaibibi:
http://eo.wikipedia.org/wiki/Fukuoka_Masanobu

Serĉu liajn librojn en via lingvo.
Evidente temas pri strangulo probable iom freneza. Jam la fakto ke li estas menciata en kunligo kun Rudolf Steiner, kies ideoj estas sufiĉe idiotaj, perdigas al mi ĉiun intereson. Mi ne emus malŝpari mian tempon pri tio.

Kaj cetere tute ne koncernas la temon. Ĉi fadeno temas pri skandaleto ke Esperanto-kongreso 'impostas' viandomanĝadon uzante insultajn vortojn kaj uzonte tiun enspezon je ideologia celo. Kial vi ne dirus ion pri tio, anstataŭ antaŭigi ian vian ĉevaleton, kiu nur tre flanke rilatas?
Vi kompreneble rajtas havi kian ajn opinion pri la ideoj de Rudolf Steiner. Mi trovas liajn ideojn tre kreaj, en multaj diversaj terenoj de la vivo oni ĉie en la mondo trovas ŝpurojn de lia pensoj: Waldorf-lernejoj kaj infanvartejoj, ekologiaj farmoj kaj ĝardenoj, arto, filozofio k.a. Bedaŭrinde en la Esperanto movado ne multaj tiaj kreaj personoj post Thomas Pusch estas. http://eo.wikipedia.org/wiki/Thomas_Pusch

Вратите се горе