Al la enhavo

Ĉu vindozo, OS-X'o aŭ linukso - aŭ eble eĉ io alia?

de lobo_xx, 2013-januaro-17

Mesaĝoj: 48

Lingvo: Esperanto

scorpjke (Montri la profilon) 2013-januaro-18 14:22:15

Mi uzas on Ubuntu, specio de Linux, ĉar mi opinias ĝin pli bona ol Vindozo (pli rapida, pli bela, senpaga, havas pli bonan kaj kutiman terminalon). Sed ankaŭ Vindozon 7 mi havas instalitan ĉe mia komputilo, sed uzas mi ĝin nur por fari ludon, kiu bedaŭrinde estas nur por Vindozo...

Demian (Montri la profilon) 2013-januaro-18 15:03:13

Vilius:Fakte, jam dum instalado vi lernos multe! Tamen havu multe da tempo (kaj la duan komputilon - vi devos legi multe dum tuta proceso), ĉar tiu certe ne estos "sekve, sekve, sekve" instalado. Tamen en la fino vi estos fiera pri vi mem.
Dankon! Mi atendas la tagon, kiam mi havos tekokomputilon. Tiam mi povos eksperimenti per tiu ĉi komputilo.

Chainy:Mi tre dubas, ke mi iam ajn aĉetus denove Mac-komputilon - ili estas tro multekostaj.
Ĉu komputiloj kaj tekokomputiloj de Apple estas pli rapidaj, pli sekuraj kaj ĉiel pli bonaj ol Windows- aŭ Linux-komputiloj? Aŭ ĉu ili pli taŭgas kiel simbolo de socia rango de uzanto?

hebda999 (Montri la profilon) 2013-januaro-18 15:57:03

Mi malamegas ĉiujn komputilojn. Tio ĉi estas diabla elpensaĵo por kateni la homaron.

Chainy (Montri la profilon) 2013-januaro-18 15:59:13

Demian:
Chainy:Mi tre dubas, ke mi iam ajn aĉetus denove Mac-komputilon - ili estas tro multekostaj.
Ĉu komputiloj kaj tekokomputiloj de Apple estas pli rapidaj, pli sekuraj kaj ĉiel pli bonaj ol Windows- aŭ Linux-komputiloj? Aŭ ĉu ili pli taŭgas kiel simbolo de socia rango de uzanto?
Mac-komputiloj certe estas bonaj, sed dum la pasintaj kelkaj jaroj, ili fariĝis ankoraŭ pli kostaj. Mi aĉetis iBook en 2005, sed nuntempe ne ekzistas ekvivalento al tiu portebla komputilo. Nun oni povas aĉeti aŭ MacBook Air kun tre malgranda ekrano (EUR 1049) aŭ MacBook Pro (EUR 1249!), kiu ankaŭ havas pli malgrandan ekranon ol mia Sony Vaio (15 coloj).

Mi ĉefe uzas la porteblan komputilon hejme, kaj tial mi preferas iom pli grandan ekranon ol tiuj ĉe Mac-komputiloj. Kaj la diferenco en la kosto estas grandega! Kiel mi diris, bona VAIO kostas nur EUR 500! Kaj por ĉiutaga uzado, la rendimento de tia 500-eŭra komputilo estas tute sufiĉa.

Mi longe uzas la operaciumon Mac Tiger, kaj la operaciumoj de Mac-komputiloj certe estas bonaj, sed mi nun dubas, ĉu vere indas pagi tiomoble pli por Mac, kiam Vindoza komputilo ankaŭ funkcias tre bone. Kaj se ne plaĉas al iu Vindozo, tiam oni povas facile instali Linukson.

Rilate sekurecon, oni povas facile solvi tiun problemon en Vindozo. Oni povas tre malkare aĉeti kontraŭ-virusan programon ĉe, ekzemple, la retejo downloadcrew. Mi trovis Bitdefender 2013 por nur EUR4. Kune kun tio mi uzas la vindozan fajroŝirmilon kaj Winpatrol. Eble mi faros de tempo al tempo kontrolon ankaŭ per Malwarebytes. Por normala uzado tio certe estas sufiĉa, kaj tiaj sekurecaj rimedoj tute ne malfaciligas ĉiutagan uzadon - ĉio estas aŭtomata.

efilzeo (Montri la profilon) 2013-januaro-18 18:03:16

Mi lasis vindozon el 6 jaroj, mi provis linukson, la distribuo Ubuntuo; ĝi plaĉis al mi sed kiam mi havis problemon estis malfacila solvigi ĝin, mi devis legi multajn paĝojn interrete por solvigi ĝin kaj alia afero kiu ne plaĉis al mi estis ke mi ne ŝatis tiutempajn ne-makintoŝojn tekokomputilojn ĉar ili estis grandaj. Poste mi uzis kaj ankoraŭ uzas makintoŝon, mi ŝatas ĝin sed mi preferus uzi linukson pro ĝia kosto. Eble nun ke ĉeestas la "ultrakomputiloj" (ultrabook) mi faros tion. Por mi la makintoŝo estas la plej bona, sed monoj estas pli bonaj.

lobo_xx (Montri la profilon) 2013-januaro-18 22:17:11

scorpjke:Mi uzas on Ubuntu, specio de Linux, ĉar mi opinias ĝin pli bona ol Vindozo (pli rapida, pli bela, senpaga, havas pli bonan kaj kutiman terminalon). Sed ankaŭ Vindozon 7 mi havas instalitan ĉe mia komputilo, sed uzas mi ĝin nur por fari ludon, kiu bedaŭrinde estas nur por Vindozo...
Steam kaj Unity (la lud-far-biblioteko, ne la same nomata Ubuntu-lanĉilo) kaj aliaj ludproduktistoj ja eksubtenas Ubuntu... Kaj ankaǔ Ouya uzos Linukson (Android). Eble tiu situacio baldaǔ sanĝiĝas...

Kvankam mi neniam ludas tiaj ludoj per miaj komputiloj, mi tre ŝatas tiun disvolvadon, ĉar ĝi fortigas Linukson.

lobo

lobo_xx (Montri la profilon) 2013-januaro-18 22:40:14

efilzeo:Por mi la makintoŝo estas la plej bona, sed monoj estas pli bonaj.
Mi entute konsentas - malgraǔ mi estas Linuksuzanto ekde 2006 (Redhat, Suse kaj Ubuntu). Makintoŝoj havas la plej belan - kaj ankaǔ la plej uzeblan mastrumsistemon. Bona amiko de mi havas ĝin, kaj mi ĉiam amas iom da tajpumado kaj alkalumado... Kaj precipe gravas, ke eksistas bonega subteno de Apple, se kalkaj problmoj aperas!

Ubuntu, do, progresis eksterordinare - Mi havis ĝin instalita en 11 komputiloj, kaj ĉiuj (!) komponantoj estis korekte ekkonitaj dum la instalado, eĉ tiaj specialecoj kiel ekz. puŝmonitoro, tri monitoroj ĉe unu komputilo, ktp...

Mia tuta familio uzas Ubuntu kaj ili ĝojas la simplecon, firmecon, rapidecon kaj belecon. Alie kiel ankoraǔ antaǔ kelkaj jaroj, Ubuntu pli kaj pli proksimiĝas al Makintoŝo...

Amike

lobo

lobo_xx (Montri la profilon) 2013-januaro-18 22:47:36

hebda999:Mi malamegas ĉiujn komputilojn. Tio ĉi estas diabla elpensaĵo por kateni la homaron.
Ehhm, vi - do - komunikas kun ni... tiel malbone - tiu afero? Aliflanke kelkfoje se mi malsukcese celas fari ion, kaj tiu damnita com&%$$"§$&/::*aĉo refuzas ĉiujn ordonojn, mi tiam emas ekkredi je granda komploto kontraǔ mi! okulumo.gif

lobo

mihxil (Montri la profilon) 2013-januaro-19 10:40:01

Mi uzis Linukson (kutime debianon) ekde la 90-aj jaroj, sed finfine oni ne plu volas investi horojn kaj horojn por prizorgi sian damnan komputilon. En mia lasta linuksa sinkomputilo mi ekzemple neniam sukcesis funkciigi duan ekranon. Aŭ eble mi foje sukcesis, sed tio rompiĝis post ia ĝisdatigo kaj mi ne plu emis tion ripari denove.

Do, mi aĉetis pom-komputilon. Almenaŭ la banalaj ĉiutagaj aferoj tuj funkcias (konekti ekranojn, wifi-konektoj, surpaperigi, endormigo ktp), kaj la unikseco kaŭzis ke la transiro estis sufiĉe sendolora. Kvankam mi diru ke la nova 'plenekrana' funkcio estas plene absurda en duekrana aranĝo. Kaj similajn tiajn plendojn mi havas.

Linukson mi tamen ja ankoraŭ multe uzas en senekranaj sistemoj, profesie, sed ankaŭ en mia 'hejmservileto'. La debiana 'apt' estas tre helpa kaj komforta, kaj mi ne volus anstataŭigi ĝin per io alia. Mi fakte antaŭ kelkaj semajnoj aĉetis komputilon kun Ubuntu por antaŭigi tiun hejmservileton (ĉar ĝi mortis). Iom neantaŭvidite mi konstatis ke estis nur ubuntu 9. Mi do ĝisdatigis al ubuntu 12, kaj mi devis sperti ke ankoraŭ la linuksa mondo ne estas tiom glata...

Pri vindozo mi jam ne plu scias. Mi devis foje uzi ĝin en laborejo, kaj mi foje helpas familianojn, kio ne estas ĝuo. Mi supozeble ne plu povas objektive vidi ĝin, ĉar mi do nur spertas ĝiajn problemojn (kaj ne ekparolu pri la krozilo de la sama firmao!), kaj mi do asocias ĝin nur kun mizero.

lagtendisto (Montri la profilon) 2013-januaro-19 11:56:27

mihxil:Linukson mi tamen ja ankoraŭ multe uzas en senekranaj sistemoj, profesie, sed ankaŭ en mia 'hejmservileto'. La debiana 'apt' estas tre helpa kaj komforta, kaj mi ne volus anstataŭigi ĝin per io alia. Mi fakte antaŭ kelkaj semajnoj aĉetis komputilon kun Ubuntu por antaŭigi tiun hejmservileton (ĉar ĝi mortis). Iom neantaŭvidite mi konstatis ke estis nur ubuntu 9. Mi do ĝisdatigis al ubuntu 12, kaj mi devis sperti ke ankoraŭ la linuksa mondo ne estas tiom glata...
Se oni volas uzi Ubuntu 'LTS'-versio. Ekzemple 12.04 LTS. Nur ĝisdatigo(Upgrade) inter Ubuntu 'LTS' versioj funkcias. Ubuntu 9 ne estas LTS-versio. UgradeNotes

Reen al la supro