Al la enhavo

Ĉu vindozo, OS-X'o aŭ linukso - aŭ eble eĉ io alia?

de lobo_xx, 2013-januaro-17

Mesaĝoj: 48

Lingvo: Esperanto

lobo_xx (Montri la profilon) 2013-januaro-17 09:10:44

Saluton al ĉiuj uzantoj!

Mi miras, kiu operaciumo aŭ mastrumsistemo estas plej uzata de vi. Estus interese scii, ĉu la lernu!-uzantoj (E'istoj) tiurilate decidas alimaniere ol la aliaj uloj. Tial bonvolu indiki vian privatan uzadon. Vi povas alklaki pli ol nur unu respondon.

Eble la administrantoj de lernu! povas ion diri pri tiu el la stistiko?

Dankon por sciigi kaj eble eĉ komenti!

lobo

Fenris_kcf (Montri la profilon) 2013-januaro-17 12:25:02

Mi pensas ke la parto da GNU/Linux-uzantoj pli grandas en Esperantujo, ĉar la ideoj de la du aferoj similas.

lobo_xx (Montri la profilon) 2013-januaro-17 21:29:18

Fenris_kcf:Mi pensas ke la parto da GNU/Linux-uzantoj pli grandas en Esperantujo, ĉar la ideoj de la du aferoj similas.
...ĉu vi pensas pri libereco, malfermeco, kaj ke neniu, sed samtempe eksakte pro tio, ĉiuj posedas ilin?

Amike

lobo

Jotor (Montri la profilon) 2013-januaro-17 21:49:47

Mi uzas la distron "Linux Mint" kaj mi pensas, ke ĝi estas vera delico. Ĝi vere funkcias milde kaj flue. Kaj tute senpage!

Demian (Montri la profilon) 2013-januaro-17 22:34:54

Mia distribuaĵo sin nomas Fedora kaj la nomo de la labortabla ĉirkaŭaĵo estas Xfce. Mi planas uzi la distribuon Arch estonte kiam mi scios pli bone pri Linux.

Tempodivalse (Montri la profilon) 2013-januaro-17 22:38:59

Plejparte mi preferas Linukson, tamen ankoraŭ ekzistas kelkaj programoj kiuj obstine rifuzas funkcii ĉe ĝi. Do Vindozo "Vista" estas je mia komputilo -- kvankam mi klopodas kiel plej eble ĝin eviti. Vindozo estas malefika kaj malrapida sistemo pezigita de nenecesaj kodaj aldonoj.

Hispanio (Montri la profilon) 2013-januaro-17 23:07:06

Mi uzadas Linu'x de la fino de la jaro 2010, forpelante Windows por ĉiam, kaj mi tute ne pentas tion.

Nun mi havas Arch Linu'x en mia komputilo. Laŭ mia opinio, ĝi estas la plej bona.

Altebrilas (Montri la profilon) 2013-januaro-18 11:00:17

Mi uzas Linux kaj ne bedaŭras, ĉar antaŭ nelonge mi ĉeestis konferencon, kaj dum la prezentado, la komputilo subite ordonis al la preleganto tuj ĝisdatigi sian programaron. Tio estis jam sufiĉe ĝena, kaj tio perturbis la preleganton kiu verŝajne misklakis sur maltaŭgan butonon, kaj la komputilo tuj restartis, interrompante la prelegon dum kelkaj minutoj. Kompreneble, la komputilo ne uzis Linux...

Mi aĉetis komputileton (netbook) kun Linux po 200 eŭroj. La vendisto ne estis ege entuziasma, sed ĝi estas sufiĉa por plenkreskulaj taskoj...

Vilius (Montri la profilon) 2013-januaro-18 12:24:42

Demian:Mi planas uzi la distribuon Arch estonte kiam mi scios pli bone pri Linux.
Fakte, jam dum instalado vi lernos multe! Tamen havu multe da tempo (kaj la duan komputilon - vi devos legi multe dum tuta proceso), ĉar tiu certe ne estos "sekve, sekve, sekve" instalado. Tamen en la fino vi estos fiera pri vi mem.

Chainy (Montri la profilon) 2013-januaro-18 12:32:37

Altebrilas:Mi uzas Linux kaj ne bedaŭras, ĉar antaŭ nelonge mi ĉeestis konferencon, kaj dum la prezentado, la komputilo subite ordonis al la preleganto tuj ĝisdatigi sian programaron. Tio estis jam sufiĉe ĝena, kaj tio perturbis la preleganton kiu verŝajne misklakis sur maltaŭgan butonon, kaj la komputilo tuj restartis, interrompante la prelegon dum kelkaj minutoj. Kompreneble, la komputilo ne uzis Linux...
Se misklaki butonon, eblas fuŝi ajnan operaciumon. Mi mem uzas Mac OS X Tiger (malnova PPC-versio de la jaro 2005) kaj Debian Wheezy (PPC) sur tiu sama komputilo.

De tempo al tempo mi uzas la novan komputilon de mia koramikino, kiu havas la operaciumon Windows 8. Laŭ mi ĝi estas bona, eĉ se ni ofte ignoras la plenekranajn versiojn de la 'apps', uzante ĝin kvazaŭ ĝi estus Windows 7, preskaŭ ĉio pere de la labortabla 'app'! ridulo.gif

Mi tre dubas, ke mi iam ajn aĉetus denove Mac-komputilon - ili estas tro multekostaj. Ni aĉetis tre belaspektan Vaio por nur EUR500, kaj ĉio funkcias tre bone. Kial pagi pli ol duoblan koston por Mac?!

Reen al la supro