შეტყობინებები: 48
ენა: Esperanto
lobo_xx (მომხმარებლის პროფილი) 17 იანვარი, 2013 09:10:44
Mi miras, kiu operaciumo aŭ mastrumsistemo estas plej uzata de vi. Estus interese scii, ĉu la lernu!-uzantoj (E'istoj) tiurilate decidas alimaniere ol la aliaj uloj. Tial bonvolu indiki vian privatan uzadon. Vi povas alklaki pli ol nur unu respondon.
Eble la administrantoj de lernu! povas ion diri pri tiu el la stistiko?
Dankon por sciigi kaj eble eĉ komenti!
lobo
Fenris_kcf (მომხმარებლის პროფილი) 17 იანვარი, 2013 12:25:02
lobo_xx (მომხმარებლის პროფილი) 17 იანვარი, 2013 21:29:18
Fenris_kcf:Mi pensas ke la parto da GNU/Linux-uzantoj pli grandas en Esperantujo, ĉar la ideoj de la du aferoj similas....ĉu vi pensas pri libereco, malfermeco, kaj ke neniu, sed samtempe eksakte pro tio, ĉiuj posedas ilin?
Amike
lobo
Jotor (მომხმარებლის პროფილი) 17 იანვარი, 2013 21:49:47
Demian (მომხმარებლის პროფილი) 17 იანვარი, 2013 22:34:54
Tempodivalse (მომხმარებლის პროფილი) 17 იანვარი, 2013 22:38:59
Hispanio (მომხმარებლის პროფილი) 17 იანვარი, 2013 23:07:06
Nun mi havas Arch Linu'x en mia komputilo. Laŭ mia opinio, ĝi estas la plej bona.
Altebrilas (მომხმარებლის პროფილი) 18 იანვარი, 2013 11:00:17
Mi aĉetis komputileton (netbook) kun Linux po 200 eŭroj. La vendisto ne estis ege entuziasma, sed ĝi estas sufiĉa por plenkreskulaj taskoj...
Vilius (მომხმარებლის პროფილი) 18 იანვარი, 2013 12:24:42
Demian:Mi planas uzi la distribuon Arch estonte kiam mi scios pli bone pri Linux.Fakte, jam dum instalado vi lernos multe! Tamen havu multe da tempo (kaj la duan komputilon - vi devos legi multe dum tuta proceso), ĉar tiu certe ne estos "sekve, sekve, sekve" instalado. Tamen en la fino vi estos fiera pri vi mem.
Chainy (მომხმარებლის პროფილი) 18 იანვარი, 2013 12:32:37
Altebrilas:Mi uzas Linux kaj ne bedaŭras, ĉar antaŭ nelonge mi ĉeestis konferencon, kaj dum la prezentado, la komputilo subite ordonis al la preleganto tuj ĝisdatigi sian programaron. Tio estis jam sufiĉe ĝena, kaj tio perturbis la preleganton kiu verŝajne misklakis sur maltaŭgan butonon, kaj la komputilo tuj restartis, interrompante la prelegon dum kelkaj minutoj. Kompreneble, la komputilo ne uzis Linux...Se misklaki butonon, eblas fuŝi ajnan operaciumon. Mi mem uzas Mac OS X Tiger (malnova PPC-versio de la jaro 2005) kaj Debian Wheezy (PPC) sur tiu sama komputilo.
De tempo al tempo mi uzas la novan komputilon de mia koramikino, kiu havas la operaciumon Windows 8. Laŭ mi ĝi estas bona, eĉ se ni ofte ignoras la plenekranajn versiojn de la 'apps', uzante ĝin kvazaŭ ĝi estus Windows 7, preskaŭ ĉio pere de la labortabla 'app'!
Mi tre dubas, ke mi iam ajn aĉetus denove Mac-komputilon - ili estas tro multekostaj. Ni aĉetis tre belaspektan Vaio por nur EUR500, kaj ĉio funkcias tre bone. Kial pagi pli ol duoblan koston por Mac?!