У садржају

Antaŭ ol + substantivo

од HaleBopp, 17. јануар 2013.

Поруке: 14

Језик: Esperanto

HaleBopp (Погледати профил) 17. јануар 2013. 10.59.40

Saluton!

Mi nuntempe legas "Murdo en la Orienta Ekspreso" de Agatha Christie. http://www.bretaro.net/verkoj/245-murdo-en-la-orie...

Tiu traduko estas tre agrabla kaj la historio atentokapta. Mi instigas vin al ĝia legado.

Mia hodiaŭa demando : ĉe la paĝo 17, oni povas legi :
"Kiam oni portis al li la kafon, S-ro Bouc ekstaris. Komencinte antaŭ ol Poirot, li estis fininta antaŭ iom da tempo."

Mi opinias tiun konstruaĵon malĝusta. Mi dirus "antaŭ Poirot" aŭ "antaŭ ol Poirot komencis", sed ne tion ĉi.
Cetere, en la franca, "avant que toi" estas tute malĝuste, sed pri esperanto?

Kion vi pensas pri tiu konstruaĵo?

Dankon ridulo.gif

tommjames (Погледати профил) 17. јануар 2013. 11.20.02

Laŭ mi eblas uzi 'ol' en tia frazo kiam la verbo (ĉi-kaze 'komencis' ) estas subkomprenata. PMEG havas la ekzemplon:

Mi finos antaŭ ol vi. = Mi finos antaŭ ol vi finos.

HaleBopp (Погледати профил) 17. јануар 2013. 12.28.09

Dankon!

Do tiu dirmaniero eblas, kaj la subfrazo estas subkomprenata. Mi ne sukcesis eltrovi ekzemplon.

Tjeri (Погледати профил) 17. јануар 2013. 12.32.23

Tia uzo estas tute ĝusta, kaj troviĝas en PIV.
komparu: mi marŝos antaŭ vi, mi marŝos antaŭ ol vi... malsamaj signifoj
Tion dirite, mi mem kutime preferas uzi: ...iam antaŭ vi anstataŭ ... antaŭ ol vi

Belmiro (Погледати профил) 17. јануар 2013. 12.46.57

Multajn ekzemplojn vi trovos en www.tekstaro.com
Belmiro

Tempodivalse (Погледати профил) 17. јануар 2013. 16.07.51

Jes, "antaŭ ol" estas entute akceptebla kaj ja ofte uzata.

Tamen vi interesan demandon estigis. "Antaŭ ol" sonas normale, sed oni preskaŭ neniam diras "post ol": sed anstataŭe "post kiam" aŭ simple "post". Do, kial tiu ĉi malreguleco?

Se mi ne eraras, ĝi estas eta strangaĵo ial transportita de Zamenhof el la rusa lingvo: en la rusa, oni ofte uzas la frazeron "preĵde ĉem" kiu laŭlitere tradukatas kiel "antaŭ + ol". Interesas ke en l'angla kaj lingvoj romancaj, ĉi tiu konstruaĵo ŝajne tute mankas, do ne trozorgu, ke vi ĝin ne konsideris ĝusta.

tommjames (Погледати профил) 17. јануар 2013. 16.47.50

Tempodivalse:Jes, "antaŭ ol" estas entute akceptebla kaj ja ofte uzata.
La demando tamen ne temis pri ĝusteco de la esprimo "antaŭ ol", sed ĝia ĝusteco kiam ĝi ne staras antaŭ verbo/frazo.

HaleBopp (Погледати профил) 17. јануар 2013. 18.02.49

Dankon pro viaj respondoj. Mi legis la PIV, kaj vi tute pravis. Por eviti konfuzon inter la tempa kaj la loka sencoj de antaŭ, oni povas uzi en la tempa senco "antaŭ ol". Tion mi ne sciis. Estas interese.

Tempodivalse:Tamen vi interesan demandon estigis. "Antaŭ ol" sonas normale, sed oni preskaŭ neniam diras "post ol": sed anstataŭe "post kiam" aŭ simple "post". Do, kial tiu ĉi malreguleco?
Vi trovos respondon en PMEG :
"Logike oni povus ankaŭ uzi antaŭ kiam, same kiel oni uzas post kiam. Alternative oni povus same logike uzi post ol anstataŭ post kiam. Sed jam delonge estas kutimo uzi antaŭ ol kaj post kiam. Ambaŭ estas logikaj. Logikaj estus ankaŭ antaŭ ke (= antaŭ tio ke), kaj post ke (= post tio ke), sed tiuj esprimoj ne estas praktike uzataj. Estas rekomendinde uzi antaŭ ol kaj post kiam, ĉar ili estas plej facile komprenataj ĝuste pro sia kutimeco."

Tempodivalse (Погледати профил) 17. јануар 2013. 18.07.43

tommjames:
Tempodivalse:Jes, "antaŭ ol" estas entute akceptebla kaj ja ofte uzata.
La demando tamen ne temis pri ĝusteco de la esprimo "antaŭ ol", sed ĝia ĝusteco kiam ĝi ne staras antaŭ verbo/frazo.
Pardonu, mi volis diri ofte uzata tiumaniere. Sed vi min komprenis okulumo.gif

HaleBopp (Погледати профил) 27. јануар 2013. 11.24.37

Mi havas alian demandon rilate "antaŭ ol". Mi legas ĉe la paĝo 57:

"Ni intervjuu la svedinon antaŭ ol diskut
u la informon kiun ni aŭdis."

Ĉu infinitivo ne pli taŭgus ĉi tie?

Вратите се горе