Al la enhavo

Karesaj kaj amemaj kvazauxnomoj en viaj lingvoj.

de troyshadow, 2013-januaro-17

Mesaĝoj: 5

Lingvo: Esperanto

troyshadow (Montri la profilon) 2013-januaro-17 16:17:10

En la rusa oni ofte nomas siajn amatojn 'kiska'-kateto,'solnysxko'-suneto.
Ankaux ni havas samajn sufiksojn kiel esperanto-'nj' kaj 'cxj'.
kiel tio agas en viaj lingvoj?

sukerino (Montri la profilon) 2013-januaro-18 01:27:45

Germane ni ofte diras "trezoro" (Schatz) en kelkaj versioj. Ankaŭ ekzistas aliaj karesnomoj kiel "plejŝatatulo" (Liebling), aŭ bestaj nomoj kiel "musineto", "urseto" ktp., sed "Schatz" estas la plej kultima. Ni ne vere havas samajn sufiksojn kiel Esperanto, eble la fino -i ("Schatzi"). Sed kelkfoje ni ankaŭ uzas la sufikson por malgrandigecon, kiel "-chen". ("Schätzchen")

Tempodivalse (Montri la profilon) 2013-januaro-18 04:14:55

En l' angla ne ekzistas regulema skemo por indiki amemecon en nomoj. Tamen multaj el karesnomoj finiĝas je la sono "i", ekzemple: "Charlie" ("Ĉarli" ) por Ĉarlso, "Harry" ("Heri" ) por Henrio, "Timmy" ("Timi" ) por Timofeo, "Bobby" ("Bobi" ) por Roberto. Ankaŭ oni ofte nomojn simple mallongigas, forigante la lastan silabon (aŭ foje du silabojn): el "Edward" estiĝas "Ed", el "Bradley" estiĝas "Brad", el "Albert" estiĝas Al. Ĉu multaj lingvoj elizias tiamaniere?

troyshadow (Montri la profilon) 2013-januaro-18 05:40:23

en la rusa oni ankaux plimallongigas nomojn,p.e. 'Vladimir' estas la plena,kaj 'Vova' estas ties mallonga varianto,sed kiam oni transformas la mallonga nomo en karesan,gxi ekestas ecx pli longa ol la komenca,do Vladimir-Vova-Vovocxka,Olga-Olja-Olecxka.

brodicius (Montri la profilon) 2013-januaro-18 05:53:06

En la aŭstralia angla lingvo, estas kutima uzi la -i kiun priparolis tempodivalse, kaj mallongigon kun -za/-z. Ekzemple Darren /'dærən/ iĝas Dazza /'dæzʌ/, Sharon /'ʃærən/ iĝas Shazza /'ʃæzʌ/ ktp.

Ŝajne estas multaj aliaj metodoj, tamen mi ne povas memori tiojn nun.

Reen al la supro