Al la enhavo

kritiku pri la barbaraĵo.

de karasutengu, 2013-januaro-20

Mesaĝoj: 19

Lingvo: Esperanto

Eduardo85 (Montri la profilon) 2013-januaro-30 13:42:56

Jes, do mi diris ke la problemo ne estas la islamanoj aŭ kristanoj, ktp. La problemo estas fanatikeco. Neniu ideo aŭ religio estas malbona per si mem, sed kiam oni volas trudi tion perforte, oni faris tiujn kruelaĵojn.

Eduardo85 (Montri la profilon) 2013-januaro-30 14:11:58

Dum la krucmilita prirabado de Konstantinoplo, io simila okazis. Dum la prirabado, krucmilitistoj bruligis la Bibliotekon de Konstantinoplo, kiu havis 120 000 volumojn. Pro tiu detruado, ni nur konas 7 el 120 teatraĵojn de Esĥilo, nur 7 el 123 dramojn de Sofoklo, nur 19 el 92 de Eŭripido...
Mi demandas min, kiom da mirindaĵoj ni perdis pro stultaĵo kaj fanatikeco.

cellus (Montri la profilon) 2013-januaro-31 07:27:26

Oni eĉ konsideris la ortodoksulojn kiel paganojn!

karasutengu (Montri la profilon) 2013-januaro-31 16:59:32

cellus:Oni eĉ konsideris la ortodoksulojn kiel paganojn!
Via opinio tre interesas min.
Ja mi konsentas ĝin.

Blanka Meduzo (Montri la profilon) 2013-februaro-01 04:14:18

karasutengu:Islamanoj devas kritiki pri la barbaraĵo.
Kiu estas la okazo en alĝerio....
Laŭ mi la postulo (?) de @karasutengu estas tre stranga kaj ne justa.

Eduardo85:La problemo ne estas religio, sed fanatikeco,...ĉiu fanatikeco estas malbona. (ktp.)
Mi tute konsentas la opinion de Eduardo85.

Kulpoj ne estas ĉe religioj, sed ĉe personoj.

zan (Montri la profilon) 2013-februaro-06 00:20:20

Malbonaj homoj oportune uzas religion, per kiu ili povas unuigi siajn amikojn sub bela nomo. Okazas krimoj de religiaj grupoj, kiuj ofte prenas nomon el malnovaj famaj religioj. Krimoj de religiaj grupoj ekzistis(-as?) en Japanio kaj supozeble ankaŭ en aliaj landoj. Plej ofte tiaj krimuloj atencas siajn samlandanojn. Tiaj en islamo atencas alilandanojn, ĉar islamaj landoj ankoraŭ subiĝas sub kristanismaj potencoj. Por malbonuloj estas falice multigi amikojn, eĉ se ili vokas malamon en homaj koroj. Tiam tre utilas religia bela nomo.

utku (Montri la profilon) 2013-februaro-08 22:00:46

karasutengu:Islamanoj devas kritiki pri la barbaraĵo.

Kiu estas la okazo en alĝerio.

Mi aŭdas de islamanoj ke Islamo estas paca religio.

Tial ĉi tia okazo kaŭzas malpiuloj! kiu ne estas islamanoj.

Mi tiel kredas!
Ŝajne vi deziras preni opinion de islamano. Do mi skribu ion.

Islamanoj ĉiufoje kritikis kaj daŭrigas la kritikojn. Sed kion ŝanĝus tio? Ili neniam sukcesas aŭdigi siajn voĉojn, plie ol la radikala malplimulto. Mi ne tiom zorgas pri administraraj deklaroj, ĉar ĝenerale ili estas skribitaj nur pro diplomata devo aŭ ĝentileco. Ĝis hodiaŭ, malmultaj vere rimarkindaj faritis je la administra nivelo. Sed tio, kio plie inreresas min, estas la reago de la publiko. Sufiĉe ĝene, ne ekzistas rimarkinda publika kontraŭterorisma ago en islamaj landoj, kie normale amasreagoj estas abundaj, aŭ pli optimisme, almenaŭ amaskomunikiloj ne informas nin pri tiaj reagoj.

Kvankam mi vivas en lando, kie islamanoj konsistigas ĉirkaŭ naŭdek naŭ procentojn de loĝantaro, ĝi estas unu el la necentraj islamanaj landoj, kiel Kosovo, Albanio, Bosnio kaj Azerbajĝano, kie ĉefe regas la eŭropa kulturo anstataŭ la mezorienta. Do, verdire mi ne multe scias pri strukturo de arabaj landoj. Tamen mi pensas, ke la plimulto de popolo en tiuj landoj, estas mizera pro terorismaj atakoj, se eĉ ne ekzistus religiaj kaj humanismaj kialoj, almenaŭ estas klare, ke tia agmaniero difektas pleje la islamanojn. Fakte leviĝo de islamo malrapidis post 1979, la tempo, kion oni povas akcepti kiel la komencon de la sistema terorismo iel ligita kun islamo. Ekzemple, mi legis, ke la nombro de nove islamaniĝantoj en Turkio malkreskis ĉ. 85 %, inter la jaroj 2000 kaj 2002, kompreneble ĉefe pro la atencoj de 2001 Septembro 11.

La diro de islamanoj “islamo estas paca religio” trovas bazon de la vorto “islam” mem, ĉar la radiko de tiu vorto en la araba lingvo (-s-l-m-), estas sama kun la radiko de la vorto “selam”, kiu havas la signifon “paco”. Sed, estus malprave, mencii, ke islama estas tutpacisma. Islamo ja akceptas specon de milito, nomita “ĝihado”. Jene, estas (eble) kronologie la unua “ajao”, permesanta (eble) la ĝihadon.

(22:39) ~ Permesitas al la kontraŭbatalatoj, ĉar ili kruelitas. Kaj Allaho ja estas povanta helpi ilin.

Kaj aliaj ajaoj:

(2:190) ~ Kaj vi batalu en vojo de Allaho, kontraŭ la batalantoj kontraŭ vi, kaj vi ne ekscesu. Allaho ja ne amas la ekscesantojn.

(2:216) ~ Por vi skribita milito, kaj vi malŝatas tion, kaj eblas, ke vi malŝatas ion kaj ĝi estas bona por vi, kaj eblas, ke vi ŝatas ion kaj ĝi estas malbona por vi, kaj Allaho scias, kaj ne scias vi.

Eblas trovi multajn aliajn ekzemplajn ajaojn pri ĝihado. Tamen en islama, permanenta paco estas principo:

(7:56) ~ Ne estigu malpacon sur la tero post ĝia ordiĝo. …

Se oni funde esploras pri la temo, vidos militon permesatan nur en tre limigitaj cirkonstancoj kun detala regularo, ĉefe por defendo kaj atingi la permanenta paco. Mi ne volas detale informi vin pri la regularo, ĉar mi ne kredas, ke la problemo estas religia fanatikeco. Se oni estas fanatika pri ajna doktrino, estas atendinda, ke li obeas ĝiajn regulojn. Sed, teroristoj faras multon malpermesatan de islamo.

Ekzemploj;

En Korano estas emfazate, ke Allaho ne volas malpacon en la mondo, sed tiuj uloj ĝuste faras tion.

(11:85) ~ … kaj ne estigu krime malpacon en la tero.
(26:151) ~ Kaj ne obeu la ordonon de la ekscesantoj, (152) kiuj estigas malpacon sur la tero …
(26:183) ~ … kaj ne estu krimuloj sur la tero, estigante malpacon.
(28:77) ~ … kaj ne deziregu la malpacon sur la tero, ĉar Allaho ja ne amas la malpacemulojn.

Ili faras memmortigatakojn, sed nerigardante la motivon, memmortigo estas malpremisata en islamo:

(4:29) ~ … kaj vi ne mortigu vin …

Eblas kompreni la supran frazon kiel “ne memmortigu” aŭ “ne mortu, unu la alian”. Tamen ĉiuokaze, ĉiu konsentas, ke memmortigo, estas unu el la grandaj pekoj laŭ islamo. Estas menciite, ke memmortigi, estas pli peka ol eĉ mortigi alian.

En terorismaj atakoj, mortas multaj senkulpaj personoj.

(5:32) ~ … “Kiu mortigas homon krom kontraŭ murdo aŭ malpaco sur la tero, li estas kvazaŭ mortiginta tutan homaron, kaj kiu donas (savas) vivon al li, li estas kvazaŭ doninta vivon al tuta homaro.” …

Ŝajne tiu ĉi fadeno estas pri la ostaĝa krizo en Alĝerio. Teroristoj ĝenerale sovaĝe mortigas ostaĝojn. Kontraste, jene ajao estas pri la personoj, kiuj ekzempligas bonulojn, laŭ islama vidpunkto:

(76:8) ~ Kaj ili servas la manĝon, je amo de tiu, al malriĉulo, orfo kaj kaptito.

Ĉi tie, “kaptito” signifas, “malliberulo”, precipe “militkaptito”. En Korano, ankaŭ estas alia ajao, kie ordonatas, ke oni (eble post la milito) liberigu militkaptitojn, kontraŭ nenio aŭ io. En Alĝerio, eĉ ne ekzistis milito.

Oni povas facile doni multajn aliajn ekzemplojn, pri kontraŭislama agmaniero de tiuj uloj. Do ili nur misuzas religion, simple por laŭleĝigi krimojn, aŭ atingi iun grandan politikan celon.

antoniomoya (Montri la profilon) 2013-februaro-09 06:44:59

Dankon, Utku, pro viaj klarigoj.

Fanatikuloj, malkleruloj kaj tiuj kiuj celas personajn interesojn ĉiam kaŝiĝas malantaŭ iu ideo (religia aŭ politika) por atingi iliajn celojn: povo kaj mono, perforte trudi iliajn ideojn al aliuloj, nerespekti pensmanieron de proksimuloj, ktp.

Amike.

karasutengu (Montri la profilon) 2013-februaro-09 16:10:09

Dankegon!utku!

Mi tre emocias pro via klarigo de islamo.

Ĝis nun neniam tiu ĉi klarigo pli ol detala klarigo de islamo.

Mi lernis diversajn aferojn pri islamo al vi.

Do mi ŝajnas ke islamo estas paca religio.

Tre dankon!

P.S

Hazarde nun mi legas libron pri turkio.

Tial mi tre miras.

Tiu tre interesas min.

Reen al la supro