Al la enhavo

kritiku pri la barbaraĵo.

de karasutengu, 2013-januaro-20

Mesaĝoj: 19

Lingvo: Esperanto

karasutengu (Montri la profilon) 2013-januaro-20 09:08:42

Islamanoj devas kritiki pri la barbaraĵo.

Kiu estas la okazo en alĝerio.

Mi aŭdas de islamanoj ke Islamo estas paca religio.

Tial ĉi tia okazo kaŭzas malpiuloj! kiu ne estas islamanoj.

Mi tiel kredas!

cellus (Montri la profilon) 2013-januaro-20 16:55:20

Mi kredas ke la islamanoj ankaŭ kritikas ilin. Islamo ja ne estas iu ununura religio. La ĉefa divido estas la du movadoj sunao kaj ŝiao. Krome ekzistas alaŭitoj kaj sufoj.

Kristanismo travivis similan agreseman periodon dum la krucmilitoj, kiam la kristanoj volis rekonkeri la Sanktan Landon.

Estas interese ke la budhanismo havas multe pli bonan opinion en la okcidento, malgrabu ke ĝi ankaŭ, se mi bone memoras la historion, faris konkerajn militojn. Kaj mi konas budhanojn kiuj ne mortigas eĉ muŝon, kio ne obstaklas ke aliaj sen probleme mortigas homojn kiuj ne estas budhanoj (en Tajlando, Srilanko kaj Burmio/Mjanmaro.

karasutengu (Montri la profilon) 2013-januaro-27 12:04:30

cellus:Mi kredas ke la islamanoj ankaŭ kritikas ilin. Islamo ja ne estas iu ununura religio. La ĉefa divido estas la du movadoj sunao kaj ŝiao. Krome ekzistas alaŭitoj kaj sufoj.

Kristanismo travivis similan agreseman periodon dum la krucmilitoj, kiam la kristanoj volis rekonkeri la Sanktan Landon.

Estas interese ke la budhanismo havas multe pli bonan opinion en la okcidento, malgrabu ke ĝi ankaŭ, se mi bone memoras la historion, faris konkerajn militojn. Kaj mi konas budhanojn kiuj ne mortigas eĉ muŝon, kio ne obstaklas ke aliaj sen probleme mortigas homojn kiuj ne estas budhanoj (en Tajlando, Srilanko kaj Burmio/Mjanmaro.
Dankon pro via fervora opinio.
Sed bedaŭrinde mi tute ne prenis opinion de islamano.
Do ĉu Esperanto nur estas eŭropa ideo?

novatago (Montri la profilon) 2013-januaro-27 23:39:57

karasutengu:Do ĉu Esperanto nur estas eŭropa ideo?
Ne, kompreneble. La problemo estas ke en multaj arabaj landoj ne estas libero aŭ ia instruo brilas pro malĉeesto. Se eŭropanoj estas tre malbone informitaj pri Esperanto, kion esperi pri arabanoj?

Estas araboj, kiuj parolas Esperanton. Tamen, tre malmultaj.

Ĝis, Novatago.

efilzeo (Montri la profilon) 2013-januaro-28 00:14:36

karasutengu:Islamanoj devas kritiki pri la barbaraĵo.

Kiu estas la okazo en alĝerio.

Mi aŭdas de islamanoj ke Islamo estas paca religio.

Tial ĉi tia okazo kaŭzas malpiuloj! kiu ne estas islamanoj.

Mi tiel kredas!
Islamanoj povas diri kion ili preferas. En religioj la vero ne estas grava afero. Tamen, la Korano kaj ilia estro Mohameto certe ne estas pacaj.

"Batalu kontraŭ tiuj el la popolo de la Skribo, kiuj ne kredas je Allah kaj al la vivo venonta, kaj ne rigardas malpermesita tion, kion Allah kaj Lia sendito malpermesis, kaj ne sekvas la veran religion, ĝis ili donos la tributon libervole kaj humile." (Korano 9:29)

cellus:Mi kredas ke la islamanoj ankaŭ kritikas ilin. Islamo ja ne estas iu ununura religio. La ĉefa divido estas la du movadoj sunao kaj ŝiao. Krome ekzistas alaŭitoj kaj sufoj.

Kristanismo travivis similan agreseman periodon dum la krucmilitoj, kiam la kristanoj volis rekonkeri la Sanktan Landon.

Estas interese ke la budhanismo havas multe pli bonan opinion en la okcidento, malgrabu ke ĝi ankaŭ, se mi bone memoras la historion, faris konkerajn militojn. Kaj mi konas budhanojn kiuj ne mortigas eĉ muŝon, kio ne obstaklas ke aliaj sen probleme mortigas homojn kiuj ne estas budhanoj (en Tajlando, Srilanko kaj Burmio/Mjanmaro.
Mi ne scias pri budhana milito, sed ni tute ne povas kompari la du aferojn, ĉar la Dalai Lama, la estro da la budhanoj klare diris ke ĉiuj povas havi sian religion aŭ nenion. Fakte budhanismo nek estas vera religio sed formo de filozofio.

Tjeri (Montri la profilon) 2013-januaro-28 08:04:25

la Korano kaj ilia estro Mohameto certe ne estas pacaj.
Ili nur bone legis la Biblion...

le_chaz (Montri la profilon) 2013-januaro-28 09:12:51

efilzeo:Fakte budhanismo nek estas vera religio sed formo de filozofio.
Efilzeo, ĉu vi povas klarigi, kiu estas laŭ vi la diferenco inter religio kaj filozofio?

Eduardo85 (Montri la profilon) 2013-januaro-30 02:05:52

La problemo ne estas religio, sed fanatikeco, ambaŭ politika kaj religia. Hodiaŭ mi legis la novaĵon kiu diras ke miloj da manuskriptoj kiuj temas pri la historio de la islamo en Nord-Afriko estis bruligitaj en Timbuktu. Mi ne povas kredi ke islamanoj bruligas sian propran historion kaj kulturon, do oni scias ke ili estas fanatikuloj, kiuj ne respektas nenion, eĉ sin mem.

http://internacional.elpais.com/internacional/2013...

Eduardo85 (Montri la profilon) 2013-januaro-30 02:07:48

Kristanoj, budhanoj, naciistoj, komunistoj, faŝistoj, ĉiu fanatikeco estas malbona.

Tjeri (Montri la profilon) 2013-januaro-30 07:24:42

kiuj temas pri la historio de la islamo en Nord-Afriko
Multaj el tiuj manuskriptoj estis antaŭislamaj.
Mi ne povas kredi ke islamanoj bruligas sian propran historion kaj kulturon
Islamo estas tiom diversa ol kristanismo: ortodoksoj, katolikoj, protestantoj, kiuj mem dividiĝas en multaj konkurantaj eklezioj kaj ritoj. Ĉu kristanoj neniam bruligis kristanajn kulturaĵojn? Tio multfoje okazis en Francio dum la 16-a jarcento. Kaj ne forgesu, ke la lionoj de Sankta-Marko en Venecio devenas el la disrabado de la ortodoksa Konstaninoplo fare de katolikaj krucmilitistoj en 1204, dum kiu la santaj ikonoj de ortodoksuloj estis piedpremitaj kaj detruitaj.... kvankam ili reprezentis Kriston kaj sanktulojn adoritajn ankaŭ de katolikoj.
La plejparto de malianoj estas malekistoj, la fanatikuloj ligiĝas al ûahabismo, du ege malsimilaj branĉoj de sunismo. La religiaj gravuloj de malekismo en Malio subtenas la francan intervenon.

Reen al la supro