kritiku pri la barbaraĵo.
ca, kivuye
Ubutumwa 19
ururimi: Esperanto
karasutengu (Kwerekana umwidondoro) 20 Nzero 2013 09:08:42
Kiu estas la okazo en alĝerio.
Mi aŭdas de islamanoj ke Islamo estas paca religio.
Tial ĉi tia okazo kaŭzas malpiuloj! kiu ne estas islamanoj.
Mi tiel kredas!
cellus (Kwerekana umwidondoro) 20 Nzero 2013 16:55:20
Kristanismo travivis similan agreseman periodon dum la krucmilitoj, kiam la kristanoj volis rekonkeri la Sanktan Landon.
Estas interese ke la budhanismo havas multe pli bonan opinion en la okcidento, malgrabu ke ĝi ankaŭ, se mi bone memoras la historion, faris konkerajn militojn. Kaj mi konas budhanojn kiuj ne mortigas eĉ muŝon, kio ne obstaklas ke aliaj sen probleme mortigas homojn kiuj ne estas budhanoj (en Tajlando, Srilanko kaj Burmio/Mjanmaro.
karasutengu (Kwerekana umwidondoro) 27 Nzero 2013 12:04:30
cellus:Mi kredas ke la islamanoj ankaŭ kritikas ilin. Islamo ja ne estas iu ununura religio. La ĉefa divido estas la du movadoj sunao kaj ŝiao. Krome ekzistas alaŭitoj kaj sufoj.Dankon pro via fervora opinio.
Kristanismo travivis similan agreseman periodon dum la krucmilitoj, kiam la kristanoj volis rekonkeri la Sanktan Landon.
Estas interese ke la budhanismo havas multe pli bonan opinion en la okcidento, malgrabu ke ĝi ankaŭ, se mi bone memoras la historion, faris konkerajn militojn. Kaj mi konas budhanojn kiuj ne mortigas eĉ muŝon, kio ne obstaklas ke aliaj sen probleme mortigas homojn kiuj ne estas budhanoj (en Tajlando, Srilanko kaj Burmio/Mjanmaro.
Sed bedaŭrinde mi tute ne prenis opinion de islamano.
Do ĉu Esperanto nur estas eŭropa ideo?
novatago (Kwerekana umwidondoro) 27 Nzero 2013 23:39:57
karasutengu:Do ĉu Esperanto nur estas eŭropa ideo?Ne, kompreneble. La problemo estas ke en multaj arabaj landoj ne estas libero aŭ ia instruo brilas pro malĉeesto. Se eŭropanoj estas tre malbone informitaj pri Esperanto, kion esperi pri arabanoj?
Estas araboj, kiuj parolas Esperanton. Tamen, tre malmultaj.
Ĝis, Novatago.
efilzeo (Kwerekana umwidondoro) 28 Nzero 2013 00:14:36
karasutengu:Islamanoj devas kritiki pri la barbaraĵo.Islamanoj povas diri kion ili preferas. En religioj la vero ne estas grava afero. Tamen, la Korano kaj ilia estro Mohameto certe ne estas pacaj.
Kiu estas la okazo en alĝerio.
Mi aŭdas de islamanoj ke Islamo estas paca religio.
Tial ĉi tia okazo kaŭzas malpiuloj! kiu ne estas islamanoj.
Mi tiel kredas!
"Batalu kontraŭ tiuj el la popolo de la Skribo, kiuj ne kredas je Allah kaj al la vivo venonta, kaj ne rigardas malpermesita tion, kion Allah kaj Lia sendito malpermesis, kaj ne sekvas la veran religion, ĝis ili donos la tributon libervole kaj humile." (Korano 9:29)
cellus:Mi kredas ke la islamanoj ankaŭ kritikas ilin. Islamo ja ne estas iu ununura religio. La ĉefa divido estas la du movadoj sunao kaj ŝiao. Krome ekzistas alaŭitoj kaj sufoj.Mi ne scias pri budhana milito, sed ni tute ne povas kompari la du aferojn, ĉar la Dalai Lama, la estro da la budhanoj klare diris ke ĉiuj povas havi sian religion aŭ nenion. Fakte budhanismo nek estas vera religio sed formo de filozofio.
Kristanismo travivis similan agreseman periodon dum la krucmilitoj, kiam la kristanoj volis rekonkeri la Sanktan Landon.
Estas interese ke la budhanismo havas multe pli bonan opinion en la okcidento, malgrabu ke ĝi ankaŭ, se mi bone memoras la historion, faris konkerajn militojn. Kaj mi konas budhanojn kiuj ne mortigas eĉ muŝon, kio ne obstaklas ke aliaj sen probleme mortigas homojn kiuj ne estas budhanoj (en Tajlando, Srilanko kaj Burmio/Mjanmaro.
Tjeri (Kwerekana umwidondoro) 28 Nzero 2013 08:04:25
la Korano kaj ilia estro Mohameto certe ne estas pacaj.Ili nur bone legis la Biblion...
le_chaz (Kwerekana umwidondoro) 28 Nzero 2013 09:12:51
efilzeo:Fakte budhanismo nek estas vera religio sed formo de filozofio.Efilzeo, ĉu vi povas klarigi, kiu estas laŭ vi la diferenco inter religio kaj filozofio?
Eduardo85 (Kwerekana umwidondoro) 30 Nzero 2013 02:05:52
http://internacional.elpais.com/internacional/2013...
Eduardo85 (Kwerekana umwidondoro) 30 Nzero 2013 02:07:48
Tjeri (Kwerekana umwidondoro) 30 Nzero 2013 07:24:42
kiuj temas pri la historio de la islamo en Nord-AfrikoMultaj el tiuj manuskriptoj estis antaŭislamaj.
Mi ne povas kredi ke islamanoj bruligas sian propran historion kaj kulturonIslamo estas tiom diversa ol kristanismo: ortodoksoj, katolikoj, protestantoj, kiuj mem dividiĝas en multaj konkurantaj eklezioj kaj ritoj. Ĉu kristanoj neniam bruligis kristanajn kulturaĵojn? Tio multfoje okazis en Francio dum la 16-a jarcento. Kaj ne forgesu, ke la lionoj de Sankta-Marko en Venecio devenas el la disrabado de la ortodoksa Konstaninoplo fare de katolikaj krucmilitistoj en 1204, dum kiu la santaj ikonoj de ortodoksuloj estis piedpremitaj kaj detruitaj.... kvankam ili reprezentis Kriston kaj sanktulojn adoritajn ankaŭ de katolikoj.
La plejparto de malianoj estas malekistoj, la fanatikuloj ligiĝas al ûahabismo, du ege malsimilaj branĉoj de sunismo. La religiaj gravuloj de malekismo en Malio subtenas la francan intervenon.