Ke daftar isi

Manlibro de Esperanto por hispanlingvanoj. 7-a eldono.

dari Jotor, 20 Januari 2013

Pesan: 9

Bahasa: Esperanto

Jotor (Tunjukkan profil) 20 Januari 2013 13.51.15

Antaŭ du jaroj kaj duono, mi ekkomencis prepari senpagan manlibron de esperanto por hispanlingvanoj.

Hodiaŭ mi prezentas al vi la sepan eldonon de ĉi tiu manlibro, pligrandigita kaj reviziita, kun multaj plibonigoj kaj korektoj.

Vi povas viziti ĉi tiun retpaĝon por elŝuti ĝin: www.ipernity.com/blog/jotor

Se vi trovus ian eraron, bonvolu informi min. Mi tre dankos viajn komentojn kaj sugestojn.

Koran dankon kaj ĝis baldaŭ!

Dominique (Tunjukkan profil) 20 Januari 2013 14.54.42

Jotor:Se vi trovus ian eraron, bonvolu informi min. Mi tre dankos viajn komentojn kaj sugestojn.
Saluton Joto

Mi ne sufiĉe scipovas la hispanan por legi vian manlibron. Sed mi rimarkis, ke vi skribas la lingvon «Esperanto» sen majusklo. Laŭ PMEG, oni devus majuskligi lingvonomojn kun O-finaĵo (Esperanto, Sanskrito, Volapuko...), ĉar ili estas propraj nomoj.

baxoka (Tunjukkan profil) 20 Januari 2013 15.26.30

Jotor:mi ekkomencis prepari senpagan manlibron de esperanto por hispanlingvanoj...
do...krokodilu!

Sahaquiel (Tunjukkan profil) 21 Januari 2013 04.27.42

Dominique:
Jotor:Se vi trovus ian eraron, bonvolu informi min. Mi tre dankos viajn komentojn kaj sugestojn.
Saluton Joto

Mi ne sufiĉe scipovas la hispanan por legi vian manlibron. Sed mi rimarkis, ke vi skribas la lingvon «Esperanto» sen majusklo. Laŭ PMEG, oni devus majuskligi lingvonomojn kun O-finaĵo (Esperanto, Sanskrito, Volapuko...), ĉar ili estas propraj nomoj.
Mi ne scias ĉu ĉiuj o-finaĵaj lingvonomoj devus esti majuskligataj, tio estas konsilo de PMEG, ne deviga afero akademia. Sed almenaŭ en la Internacia Lingvo, oni devus majuskligi Esperanton (la lingvo), ĉar senmajuskle, povus esti la anta formo de la verbo esperi.

Madridano (Tunjukkan profil) 21 Januari 2013 18.22.51

Estimata Jordi: Mi informis pri via manlibro en la forumo Iberia Esperantistaro, al kiu mi sugestas aliĝi:

En la esperantlingva forumo de Lernu.net aperis hieraŭ jena mesaĝo:

Antaŭ du jaroj kaj duono, mi ekkomencis prepari senpagan manlibron de esperanto por hispanlingvanoj.
Hodiaŭ mi prezentas al vi la sepan eldonon de ĉi tiu manlibro, pligrandigita kaj reviziita, kun multaj plibonigoj kaj korektoj.
Vi povas viziti ĉi tiun retpaĝon por elŝuti ĝin: www.ipernity.com/blog/jotor
Se vi trovus ian eraron, bonvolu informi min. Mi tre dankos viajn komentojn kaj sugestojn.


La supra adreso kondukas al blogo de Jordi Torres, en kiu troviĝas retadreso de ret-magazeno el kiu elŝuteblas lia manlibro. En supraĵa rigardo mi rimarkis ke, aldone al la gramatiko troveblas vortareto esperanta > hispana, kio estas ege salutinda tial ke la hispanlingva esperantistaro suferas iaspecan malbenon: la manko de grava esperanta > hispana reta vortarego.

Ankaŭ en tiu bloga paĝo estas ligiloj por elŝuti Gramatikon (komplementa al la manlibro) kaj ankaŭ dosieron laŭ zip-sistemo entenanta ambaŭ verkojn kaj instruaj esperantaj rakontoj.

Darío

Madridano (Tunjukkan profil) 21 Januari 2013 18.33.37

Mi ankaŭ sugestas al vi, kara Jordi, ke vi informu pri via manlibro ankaŭ en la hispanlingva forumo de Lernu net:
http://eo.lernu.net/komunikado/forumo/forumo.php?f...

Madridano (Tunjukkan profil) 21 Januari 2013 18.41.30

Kara Jordi: La fama verkisto Jorge Camacho deziras havi vian retpoŝtan adreson por komuniki al vi kelkajn rimarkojn pri via Manlibro. Ĉu vi povas aperigi vian adreson ĉi tie?

kefga_x (Tunjukkan profil) 21 Januari 2013 20.02.51

Madridano:Kara Jordi: La fama verkisto Jorge Camacho deziras havi vian retpoŝtan adreson por komuniki al vi kelkajn rimarkojn pri via Manlibro. Ĉu vi povas aperigi vian adreson ĉi tie?
Ĉu ne estus pli bone se li sendus sian retpoŝtadreson al vi per privata mesaĝo?

Jotor (Tunjukkan profil) 21 Januari 2013 21.13.25

Karaj kaj estimataj geamikoj,

Koran dankon al ĉiuj! Mi estas vere premata pro viaj komentoj kaj respondoj.

Vi tute pravas. Mi devos ŝanĝi kaj skribi la lingvonomon "Esperanto" kun "E" ĉie en la dokumentoj, ĉar la vorto "esperanto" estas "anta" formo de la verbo "esperi". Mi ne konstatis tion.

Mi jam informis pri la manlibro en la hispanlingva forumo ĉe Lernu.

Kara Madridano, mi sendos al vi privatan mesaĝon kun mia ret-adreso. Tiel, la granda Jorge Camacho povos kontakti min, se li volos, kaj fari ĉiujn necesajn rimarkojn pri mia amatora laboro. Mi komprenas, ke ci tiu eta manlibro enhavas multe da mankoj kaj mistrafoj.

Mi salutas vin kore!

Kembali ke atas