Manlibro de Esperanto por hispanlingvanoj. 7-a eldono.
од Jotor, 20. јануар 2013.
Поруке: 9
Језик: Esperanto
Jotor (Погледати профил) 20. јануар 2013. 13.51.15
Hodiaŭ mi prezentas al vi la sepan eldonon de ĉi tiu manlibro, pligrandigita kaj reviziita, kun multaj plibonigoj kaj korektoj.
Vi povas viziti ĉi tiun retpaĝon por elŝuti ĝin: www.ipernity.com/blog/jotor
Se vi trovus ian eraron, bonvolu informi min. Mi tre dankos viajn komentojn kaj sugestojn.
Koran dankon kaj ĝis baldaŭ!
Dominique (Погледати профил) 20. јануар 2013. 14.54.42
Jotor:Se vi trovus ian eraron, bonvolu informi min. Mi tre dankos viajn komentojn kaj sugestojn.Saluton Joto
Mi ne sufiĉe scipovas la hispanan por legi vian manlibron. Sed mi rimarkis, ke vi skribas la lingvon «Esperanto» sen majusklo. Laŭ PMEG, oni devus majuskligi lingvonomojn kun O-finaĵo (Esperanto, Sanskrito, Volapuko...), ĉar ili estas propraj nomoj.
baxoka (Погледати профил) 20. јануар 2013. 15.26.30
Jotor:mi ekkomencis prepari senpagan manlibron de esperanto por hispanlingvanoj...do...krokodilu!
Sahaquiel (Погледати профил) 21. јануар 2013. 04.27.42
Dominique:Mi ne scias ĉu ĉiuj o-finaĵaj lingvonomoj devus esti majuskligataj, tio estas konsilo de PMEG, ne deviga afero akademia. Sed almenaŭ en la Internacia Lingvo, oni devus majuskligi Esperanton (la lingvo), ĉar senmajuskle, povus esti la anta formo de la verbo esperi.Jotor:Se vi trovus ian eraron, bonvolu informi min. Mi tre dankos viajn komentojn kaj sugestojn.Saluton Joto
Mi ne sufiĉe scipovas la hispanan por legi vian manlibron. Sed mi rimarkis, ke vi skribas la lingvon «Esperanto» sen majusklo. Laŭ PMEG, oni devus majuskligi lingvonomojn kun O-finaĵo (Esperanto, Sanskrito, Volapuko...), ĉar ili estas propraj nomoj.
Madridano (Погледати профил) 21. јануар 2013. 18.22.51
En la esperantlingva forumo de Lernu.net aperis hieraŭ jena mesaĝo:
Antaŭ du jaroj kaj duono, mi ekkomencis prepari senpagan manlibron de esperanto por hispanlingvanoj.
Hodiaŭ mi prezentas al vi la sepan eldonon de ĉi tiu manlibro, pligrandigita kaj reviziita, kun multaj plibonigoj kaj korektoj.
Vi povas viziti ĉi tiun retpaĝon por elŝuti ĝin: www.ipernity.com/blog/jotor
Se vi trovus ian eraron, bonvolu informi min. Mi tre dankos viajn komentojn kaj sugestojn.
La supra adreso kondukas al blogo de Jordi Torres, en kiu troviĝas retadreso de ret-magazeno el kiu elŝuteblas lia manlibro. En supraĵa rigardo mi rimarkis ke, aldone al la gramatiko troveblas vortareto esperanta > hispana, kio estas ege salutinda tial ke la hispanlingva esperantistaro suferas iaspecan malbenon: la manko de grava esperanta > hispana reta vortarego.
Ankaŭ en tiu bloga paĝo estas ligiloj por elŝuti Gramatikon (komplementa al la manlibro) kaj ankaŭ dosieron laŭ zip-sistemo entenanta ambaŭ verkojn kaj instruaj esperantaj rakontoj.
Darío
Madridano (Погледати профил) 21. јануар 2013. 18.33.37
http://eo.lernu.net/komunikado/forumo/forumo.php?f...
Madridano (Погледати профил) 21. јануар 2013. 18.41.30
kefga_x (Погледати профил) 21. јануар 2013. 20.02.51
Madridano:Kara Jordi: La fama verkisto Jorge Camacho deziras havi vian retpoŝtan adreson por komuniki al vi kelkajn rimarkojn pri via Manlibro. Ĉu vi povas aperigi vian adreson ĉi tie?Ĉu ne estus pli bone se li sendus sian retpoŝtadreson al vi per privata mesaĝo?
Jotor (Погледати профил) 21. јануар 2013. 21.13.25
Koran dankon al ĉiuj! Mi estas vere premata pro viaj komentoj kaj respondoj.
Vi tute pravas. Mi devos ŝanĝi kaj skribi la lingvonomon "Esperanto" kun "E" ĉie en la dokumentoj, ĉar la vorto "esperanto" estas "anta" formo de la verbo "esperi". Mi ne konstatis tion.
Mi jam informis pri la manlibro en la hispanlingva forumo ĉe Lernu.
Kara Madridano, mi sendos al vi privatan mesaĝon kun mia ret-adreso. Tiel, la granda Jorge Camacho povos kontakti min, se li volos, kaj fari ĉiujn necesajn rimarkojn pri mia amatora laboro. Mi komprenas, ke ci tiu eta manlibro enhavas multe da mankoj kaj mistrafoj.
Mi salutas vin kore!