Tästä sisältöön

Kiu vi pensas, ke...?

zan :lta, 21. tammikuuta 2013

Viestejä: 29

Kieli: Esperanto

Chainy (Näytä profiilli) 25. tammikuuta 2013 13.24.38

zan:Kion vi pensas, kiu venos?
Laŭ mi ĉi tio estas bona solvo.
Jes, tiu varianto plaĉas ankaŭ al mi. Min interesas, kion vi opinias pri la pasinta formo:

"Kion vi pensIs, kiu venos?"

zan (Näytä profiilli) 27. tammikuuta 2013 7.30.55

Chainy:"Kion vi pensIs, kiu venos?"
= "Kion vi pensis (pri tio), kiu venos?"
Sed oni normale ne povas forlasi tiun "pri tio".

Tiukaze oni ne povas apartigi la frazon en jenajn du:
"Kion vi pensis? Kiu venos?"
Ĉar tiu "Kiu venos?" estas demando pri nuna estonteco.

Facila ekzemplo:
"Ĉu vi demandis, ĉu li venos?" ≠ "Ĉu vi demandis? Ĉu li venos?"

Tial oni devas unuigi du demandojn, kiuj havas malsamajn tempojn.
Mi nun pli certe opinias, ke duobla-demanda formo estas vaste uzebla kaj bona solvo.

akueck (Näytä profiilli) 27. tammikuuta 2013 10.28.00

Chainy:
zan:"Kiu vi pensas, ke venos?" ???
Tiu frazo ne havas sencon, laŭ mi.

Se uzi 'pensi', ne eblas diri tion kiel unu frazon, kiel ja eblas en la angla: Who do you think will come? En Esperanto necesas apartigi tion en du demandojn: Kion vi pensas? Kiu venos? En parolado tio sonas normale.

Se oni volas esprimi tion per unu frazo, tiam oni uzu formojn kiel menciis Vilius. Kaj estas nenio komplika aŭ 'pedanta' rilate la uzadon de 'laŭ vi'.
Au oni demandas: "Kiu lauviapense venos?" Analoge: "Kiu lauviascie venos?"

Amike

Andreas

Junpe (Näytä profiilli) 27. tammikuuta 2013 11.57.27

Jen mia propono:

"Kiu venos, vi pensas?"

aux

"Kiu venos viapense?"

Altebrilas (Näytä profiilli) 27. tammikuuta 2013 13.33.54

Vi pensas (opinias) ke kiu amas kiun?
(insistante sur dikliteraj vortoj)

...ŝajnas al mi pli simpla en kompleksaj frazoj ol konstruaĵoj kiel:
Kiu kaj kiun vi opinias ke amas?
Pri kiuj vi opinias, ke li amas ŝin?
Pri kiuj vi opinias, ke unu amas la alian?
ktp.

Mi opinias, ke tiaj frazoj estas ĉefe uzataj en kunteksto de misaŭditaj vortoj, kiel kiam oni eniras en jam komencitan babiladon.

zan (Näytä profiilli) 28. tammikuuta 2013 1.07.17

Junpe:"Kiu venos, vi pensas?"
aux
"Kiu venos viapense?"
Tiaj estas praktikaj manieroj, kiujn jam oni normale uzas. Ĉar oni ne havas alian manieron pli bonan ol tiajn en Esperanto. Sed mi defias kontraŭ tion gramatike, eĉ se estus sensence.lango.gif

zan (Näytä profiilli) 28. tammikuuta 2013 8.17.40

Altebrilas:Vi pensas (opinias) ke kiu amas kiun?
(insistante sur dikliteraj vortoj)
Ĉi tio estas inverso de "Kiu amas kiun, vi pensas?"
Same kiel:
"Vi pravas, mi pensas." = "Mi pensas, ke vi pravas."

Tamen mi deziras, ke demando komenciĝiu per demanda vorto t.e. ĉu aŭ ki-vorto por klareco.

"Vi pensas, ke kiu amas ŝin..." povas dauri per ", tiu malamas lin."
"Vi pensas, ke kiu amas ŝin, tiu malamas lin."
="Vi pensas, ke tiu, kiu amas ŝin, malamas lin."

Do mi opinias, ke tia solvo estas ankoraŭ konfuza.

zan (Näytä profiilli) 28. tammikuuta 2013 8.50.57

Ĉu ne estas sufiĉe kutima la angla frazo "What do you think, who will....?"
Tio estas sama kiel "Kion vi pensas, kiu venos?"
Tio estas tre klara kiel demanda formo.

sudanglo (Näytä profiilli) 28. tammikuuta 2013 13.45.21

Zan, 'What do you think, who will ..? ne estas kutima frazo en la angla. Tamen tio eblas kiel du apartaj, frazoj - What do you think? Who will ..? SED, eĉ tio ne estas kutima.

La normal frazo en la angla estas 'Who do you think will ..?

Kaj, laŭ franclingvano, en la franca, - Qui ... qui..? (qui egalas kiu). Tiel franclingvano diras efektive 'Kiu pensas-vi kiu venos' [la inversigo pensas-vi signalas demandon].

Esperanto ne havas tiun rimedo - 'pensas-vi' ne estas demando

Tiu franclingvano proponis ke oni diru 'Kiun vi pensas, kiu venos?'

La komuna konsento en la samtema angla forumo estas ke la plej bona solvo estas 'Vi pensas, ke kiu venos? Sed kiel vi diris estus bone povi trovi solvon kiu frontigas 'kiu'.

Kaj eĉ oni povus argumenti ke estas dube ke 'Vi pensas, ke kiu venos' estas gramatike demando, aŭ se demando, tiam tio implicas ke oni povas demandi aferojn sen explicita demando-flago - ekz 'Vi venas?'.

Pri tiu lasta punkto mi pensas ke oni en la praktiko en konversacio fakte faras tiel, indikante per la voĉo, ke temas pri demando. Tamen tiu ebleco ne estas oficiale agnoskata.

Takaisin ylös