Al la enhavo

Kio vi opinias pri tio?

de Eduardo85, 2013-januaro-25

Mesaĝoj: 16

Lingvo: Esperanto

Eduardo85 (Montri la profilon) 2013-januaro-25 23:23:51

Mi vidis ĉi tiu retpaĝo kaj ĉi tiu projekto, kaj mi volus scii kio vi opinias pri tio? Ĉu tio estas frenezeco aŭ granda projekto ke devas esti subtenata?

http://mars-one.com/en/

Altebrilas (Montri la profilon) 2013-januaro-25 23:49:41

Temas pri koloniigo de la planedo Marso.

Se la homoj daŭre fuŝdetruas la planedon, eble ni estos kontentaj havi alian lokon por vivi, por ke la homaro ne malaperu.

mihxil (Montri la profilon) 2013-januaro-26 08:49:20

Mi supozas ke la ideo eble ne estus nepre malebla, kaj min iom impresis ke 't Hooft mem aldonis sian subtenon. Sed pro la fakto ke la nuna mondonantaro estas ankoraŭ malgranda kaj enhavanta nur sufiĉe nekonatajn firmaojn, mi supozas ke ĝi mortos pro maltroo de mono, kaj ni ne aŭdos plu multon el la projekto.

Makinary (Montri la profilon) 2013-januaro-26 21:35:28

Mi tre ŝatis la ideon, sed... ĉu 2023? Ni jam estas en 2013, mi pensas ke 2023 estas tre frua por ke tia projekto sukcesos.

Nu, mi esperas ke tiu projekto sukcesos, ĉar iutage la homaro devos navigi tra la ekstertera spaco kaj esplori aliajn mondojn.

Eduardo85 (Montri la profilon) 2013-januaro-28 18:53:59

Mi pensas ke estas interese ke privataj kompanioj "prenas la taktobastonon" en spaca esploro kaj koloniigo. Ili ne havas la politikajn kaj etikajn dilemojn kiujn havas la registrarojn. Kvankam mi ankaŭ pensas ke 2023 estas tro frue kaj la financado ne estas ebla kiel Mars-One sugestis (per "reality-show" kiu estos televid-elsendato tutmonde). Tamen, la ideo ne estas malbona, kaj la propono povus helpi pensi pri la neceson por komenci esplori la eksterteran spacon.

eraijk (Montri la profilon) 2013-februaro-10 17:52:32

Mi pensas ke estas tre interesa ideo, sed ĉu estas ĝusta sendi homojn tie? Ni havas pli problemojn sur la tero...

Ankaû, pardonu mian malbonan lingvon- mi estas komencanto, kaj mi lernas tre malrapide!

Koracio (Montri la profilon) 2013-februaro-16 20:39:55

eraijk:Mi pensas ke estas tre interesa ideo, sed ĉu estas ĝusta sendi homojn tie? Ni havas pli problemojn sur la tero...

Ankaû, pardonu mian malbonan lingvon- mi estas komencanto, kaj mi lernas tre malrapide!
Vi skribas tre bone.

robbkvasnak (Montri la profilon) 2013-februaro-16 22:06:38

Jes, erajk, vi skribas tre bone! Estu tre bonvena en Esperantolando!

mihxil (Montri la profilon) 2013-februaro-17 06:50:02

eraijk:Mi pensas ke estas tre interesa ideo, sed ĉu estas ĝusta sendi homojn tie? Ni havas pli problemojn sur la tero...
Laŭ tiu argumento ne plu restus multo por entrepreni. Ĉar ĉiam troveblus pli da problemoj. Ni devus ĉiuj kune nur okupi nin per nur la ĉi-momente plej grava problemo. Tion ni ne faras ĉiuokaze kaj multaj aferoj okazas eĉ malgraŭ tio ke ili ne solvas problemojn.

cellus (Montri la profilon) 2013-februaro-17 07:37:41

Povas esti ke ni troviĝas en simila situacio kiel Ĉinio dum – se mi bone memoras – la 14-a jarcento komuna erao, kiam ĝi havis la eblecon koloniigi Afrikon kaj Amerikon sed pensis ke ne indas, kaj aliaj faris tion. Aŭ dum la greka altkulturo kiam oni sciis pri la forto de la vaporo sed ne faris la industrian revolucion – oni havis ja sklavojn, kaj estas ja pli agrable ke homo ion faras ol maŝino!

La kolonizado de Marso eble okazos. Ĝi estos terore problema. Sed mi esperas ke oni probos. Oni povos sendi robotojn unue...

Reen al la supro