Al la enhavo

Kio vi opinias pri tio?

de Eduardo85, 2013-januaro-25

Mesaĝoj: 16

Lingvo: Esperanto

eraijk (Montri la profilon) 2013-februaro-17 16:10:52

robbkvasnak:Jes, erajk, vi skribas tre bone! Estu tre bonvena en Esperantolando!
Dankon, robbkvasnak!

miĥil:Laŭ tiu argumento ne plu restus multo por entrepreni. Ĉar ĉiam troveblus pli da problemoj. Ni devus ĉiuj kune nur okupi nin per nur la ĉi-momente plej grava problemo. Tion ni ne faras ĉiuokaze kaj multaj aferoj okazas eĉ malgraŭ tio ke ili ne solvas problemojn.
Mi ne diras ke ni solvo ĉiujn problemojn, sed eble ni devus ripari teron antaû rompi marso ankaû.

Mi ankaû antaûvidas multe problemojn. Ĉu homoj evoluis en marso? Ne. Kio estas la kialo iri al marso? Eble ili povos fari la daûrigebla medio...sed ĉu ili ne povas fari ĝin tie? Ĉu ni poluos marson ankaû?

Makinary (Montri la profilon) 2013-februaro-20 02:39:04

Eraijk, mi tute respektas vian opinion, sed mi ne konsentas vin.

eraijk:Mi pensas ke estas tre interesa ideo, sed ĉu estas ĝusta sendi homojn tie? Ni havas pli problemojn sur la tero...
Mi pensas ke la problemoj de la homaro estas pli politikaj ol fizikaj*, se homoj estos aŭ ne estos sendata al Marso, tio ne gravas ĉar tio ne "svingos" la problemojn de la homaro.

Se la mono(kiu estos uzata por tiu projekto), ne estus uzata por tiu projekto, ĝi certe estus uzata por aliaj aferoj kiuj ne estus por la solvo de la homaraj problemoj.

*fizikaj problemoj. Mi scias ke tiu ĉi esprimo kiun mi uzis ne estas klara. Mi volis diri: administraj problemoj, problemoj kiu ekzistas pro rimeda manko, ktp.

eraijk:Mi ankaû antaûvidas multe problemojn. Ĉu homoj evoluis en marso? Ne. Kio estas la kialo iri al marso? Eble ili povos fari la daûrigebla medio...sed ĉu ili ne povas fari ĝin tie? Ĉu ni poluos marson ankaû?
La homaro akiros multajn sciaĵojn pro analizado de Marso kaj klopodo por vivi tie.

Ĝis nun oni ne trovis vivaĵojn en Marso, eble tiu planedo nepre estas morta. Mi ne vidas problemojn en polui mortan planedon.

Regis_Castro (Montri la profilon) 2013-februaro-20 09:42:36

Mi ne legis ĉiujn komentojn sed mia unua impreso pri tiu novaĵo estas: mono!
Ili volas gajni monon kaj provas konvinki frenezulojn loĝi tie. xD
Imagu kiom da personoj spektus tiun programon en la televido.

eraijk (Montri la profilon) 2013-februaro-24 16:53:17

Makinary:
Ĝis nun oni ne trovis vivaĵojn en Marso, eble tiu planedo nepre estas morta. Mi ne vidas problemojn en polui mortan planedon.
Unue, ĉu vi scias ke Marso estas mortan planedon? Kiel vi scias tion? Se ni poluos Marson, ni poluos Marson antaû ni scios. La problemojn ne estas tute ĉe poluadon, ĝi estas pli homa efekto al Marso kaj Marso efekto al homoj. Mi antaûvidas multajn problemojn pri la ekosistemo de Marso.

Ĉu se Marso ne mortis? Ĉu ni mortigos Marson kun ĝermoj? Kiel la homa korpoj reagas sur Marso? Mi ne diris ke vi ne devas iri al Marso, sed mi ne estas certa ke ĝi estas bonon ideon. Irante al Marso ne estas kiel irante al alia lando sur la tero!

Regis_Castro:
Ili volas gajni monon kaj provas konvinki frenezulojn loĝi tie. xD
Jes, frenezuloj, sed brava frenezuloj! Se iu loĝas en Marso, ĝi estos granda paŝon por homaro. Se ni havos korektajn intencojn, ni povos iri. Mi ne kredas ke ni povas gardi Teron, kiel ni gardos Marso?

Makinary (Montri la profilon) 2013-marto-01 21:51:43

eraijk:
Makinary:
Ĝis nun oni ne trovis vivaĵojn en Marso, eble tiu planedo nepre estas morta. Mi ne vidas problemojn en polui mortan planedon.
Unue, ĉu vi scias ke Marso estas mortan planedon? Kiel vi scias tion? Se ni poluos Marson, ni poluos Marson antaû ni scios. La problemojn ne estas tute ĉe poluadon, ĝi estas pli homa efekto al Marso kaj Marso efekto al homoj. Mi antaûvidas multajn problemojn pri la ekosistemo de Marso.

Ĉu se Marso ne mortis? Ĉu ni mortigos Marson kun ĝermoj? Kiel la homa korpoj reagas sur Marso? Mi ne diris ke vi ne devas iri al Marso, sed mi ne estas certa ke ĝi estas bonon ideon. Irante al Marso ne estas kiel irante al alia lando sur la tero!
En mia teksto mi ne montris iun ajn aserton pri la vivo en Marso, mi diris:

"Ĝis nun oni ne trovis vivaĵojn en Marso..."
Eble oni estonte povas trovi vivaĵon en Marso, estas multe da tempo por serĉi vivon en Marso ĝis la momento kiam la homaro povos sendi organikajn aferojn al Marso.

"..., eble tiu planedo nepre estas morta"
Mi ne asertis ke Marso estas morta planedo.

eraijk:Se ni poluos Marson, ni poluos Marson antaû ni scios
Nur eblas du alternativoj:
- Scii ke estas vivo en Marso ĉar oni trovis ĝin
- Ne scii ke estas vivo en Marso kaj ne havi la certon ĉu estas aŭ ne vivo en tiu planedo.

Kiel oni scios ke oni scias ke ne estas vivo en Marso?
Alivorte: kiam oni povos diri je "ni asertas ke ne estas vivo en Marso"? Ĉiam estos iu kiu diros: "ni ne analizis la tutan planedon!"

Povas okazi ke la homaro loĝu en Marso kaj post 50 jaroj oni trovos marsajn vivaĵojn tie.

eraijk:Kiel la homa korpoj reagas sur Marso?
Nur la sciencistoj enhavas la (malmultajn kaj necertajn) respondojn de ĉi tiu demando.

eraijk:Irante al Marso ne estas kiel irante al alia lando sur la tero!
Evidente.

maratonisto (Montri la profilon) 2013-marto-03 12:48:05

La instruado, lernado de fremdlingvoj kostas al homaro pli ol trilionon da eŭroj ĉiujare. Kun Esperanto oni povus ŝpari proksime du trionoj de tiu sumo. Ŝparita mono (dum kelkaj jaroj) verŝajne sufiĉus por vojaĵo al Marso.

Reen al la supro