Al la enhavo

Pri la japana lingvo

de Aaron94, 2013-februaro-04

Mesaĝoj: 22

Lingvo: Esperanto

sheep12 (Montri la profilon) 2013-februaro-17 02:36:39

テキトー なこ と  <<-- Tio estas malĝusta.
テキトーな こと <<---- Tio estas ĝusta.

テキトーな signifas "malĝusta" aŭ "stulta".
こと signifas "afero" aŭ "objekto".
テキトーなこと = stulta afero

Kiam oni aldonas "な" al unua adjektivo japana, la adjektivo ofte povos uziĝi por objekto aŭ persono.
Por ekzemplo,
適当(テキトウ、malĝusta) + な + こと(afero) = 適当なこと= malĝusta afero
真面目(マジメ、serioza) + な +ひと(persono) = 真面目なひと = serioza persono

Sed, tiu ĉi ne ĉiam estas uzebla.

Junpe (Montri la profilon) 2013-februaro-17 11:57:41

Baliurel:Kial longa ゾウー anstataux malgonga normala ゾウ ?

Kial estas skribita tiel テキトー kaj ゾウー? cxu por substreki tion, cxu por infanigi tion?

Cxu en la legado oni faras ion speciala per la vocxa tono kiam oni legas 'katakana'-silabara vortojn ?
"ゾウー": Mi kredas, ke la skribanto substrekas la kalemburon. "ー" estas aldonita. Tial mi plilongigas la vokalon, kiam mi legas.

"テキトー": La skribanto nur anstataŭigas "ウ" de "テキトウ" per "ー". Tial la longeco de la vokalo ne ŝanĝiĝas.

Anstataŭigado de "う" per "ー" montras, ke la skribanto malstreĉiĝas en neformala situacio.

Mi kredas, ke la aŭtoro volis montri, ke la paĉjo malstreĉiĝas, kiam li diras ĝin.

Relative junaj skribantoj de la japana ofte anstataŭigas "う" per "ー" por montri amikecon kun legantoj.

Ekzemple
ありがとー
anstataŭ
ありがとう .

Skribi vortojn en katakana efikas, ke la vortoj ŝajnas fremdaj.

Mi kredas, ke la skribanto skribis テキトー en katakana por montri, ke la skribado de la vorto (anstataŭigado de "う" per "ー" ) estas nekutima en la formala skribmaniero.

Cetere, la vorto 適当(てきとう) estas malfacila vorto.

Ĝi montras sintenon ne zorigi pri detaloj aŭ precizeco. Sed ankaŭ eblas, ke ĝi signifas "taŭga".

"適当なことを言う"
signifas diri ion sen zorgi pri precizeco

diri ion taŭgan.

"適当な人"
signifas homon, kiu ne zorgas pri detaloj

homon taŭgan.

Reen al la supro