المشاركات: 5
لغة: Esperanto
Masoris (عرض الملف الشخصي) 9 فبراير، 2013 8:10:11 م
A estis demantato. A volas laborigi C-on.
B estas transdiranto. Ekzemple B estas servanto de A, kaj mastro de C.
C estas aŭskultanto. Ekzample laboristo.
Kaj mi skribis tiujn frazojn, Kiuj havas samajn signifon. Sed mi dubas ke miaj skribaĵoj estas pravaj.
"A demandis B-on laborigi C-on."
"A igis al B laborigi C-on."
"A petis B-on laborigi C-on."
"A petis de B laborigi C-on."
En la lasta frazo prepozicio 'de' estas iom nekomprenata al mi. Ĝia uzo ne estas en Detala Gramatiko: http://eo.lernu.net/lernado/gramatiko/detala/de.ph...
Tjeri (عرض الملف الشخصي) 9 فبراير، 2013 8:21:00 م
A petas B-on, ke li laborigu C-on.
A demandas al B, ĉu li povas laborigi C-on.
Masoris (عرض الملف الشخصي) 9 فبراير، 2013 8:40:17 م
Tjeri:Vi iom konfuzas demandon kaj peton.Dankon al via respondo. Do alia demando.
A petas B-on, ke li laborigu C-on.
A demandas al B, ĉu li povas laborigi C-on.
Via respondo estis:
"A petas B-on, ke li laborigu C-on."
Ĉu mi ankaŭ povas uzi tiujn frazojn en sama signifo? Aŭ la signifo ŝanĝiĝas?
"A petas B-on, ke li laborigi C-on." (infinitivo anstataŭ imperativo)
"A petas al B, ke li laborigu C-on." (prepozicio al anstataŭ akuzativo)
"A petas de B, ke li laborigu C-on." (prepozicio de anstataŭ akuzativo)
RiotNrrd (عرض الملف الشخصي) 9 فبراير، 2013 11:22:07 م
Uzu -n nur por la rektaj objektoj, kaj prepoziciojn por la nerektaj. Tiam, ĉio klaras.
Tjeri (عرض الملف الشخصي) 10 فبراير، 2013 7:59:11 ص
peti ion de iu
peti iun pri io
peti iun, ke...