目次へ

Nerekta demando inter 3 personoj

Masoris,2013年2月9日の

メッセージ: 5

言語: Esperanto

Masoris (プロフィールを表示) 2013年2月9日 20:10:11

Mi volas skribi pri demandoj inter 3 personoj.

A estis demantato. A volas laborigi C-on.
B estas transdiranto. Ekzemple B estas servanto de A, kaj mastro de C.
C estas aŭskultanto. Ekzample laboristo.

Kaj mi skribis tiujn frazojn, Kiuj havas samajn signifon. Sed mi dubas ke miaj skribaĵoj estas pravaj.
"A demandis B-on laborigi C-on."
"A igis al B laborigi C-on."
"A petis B-on laborigi C-on."
"A petis de B laborigi C-on."
En la lasta frazo prepozicio 'de' estas iom nekomprenata al mi. Ĝia uzo ne estas en Detala Gramatiko: http://eo.lernu.net/lernado/gramatiko/detala/de.ph...

Tjeri (プロフィールを表示) 2013年2月9日 20:21:00

Vi iom konfuzas demandon kaj peton.

A petas B-on, ke li laborigu C-on.
A demandas al B, ĉu li povas laborigi C-on.

Masoris (プロフィールを表示) 2013年2月9日 20:40:17

Tjeri:Vi iom konfuzas demandon kaj peton.

A petas B-on, ke li laborigu C-on.
A demandas al B, ĉu li povas laborigi C-on.
Dankon al via respondo. Do alia demando.

Via respondo estis:
"A petas B-on, ke li laborigu C-on."

Ĉu mi ankaŭ povas uzi tiujn frazojn en sama signifo? Aŭ la signifo ŝanĝiĝas?
"A petas B-on, ke li laborigi C-on." (infinitivo anstataŭ imperativo)
"A petas al B, ke li laborigu C-on." (prepozicio al anstataŭ akuzativo)
"A petas de B, ke li laborigu C-on." (prepozicio de anstataŭ akuzativo)

RiotNrrd (プロフィールを表示) 2013年2月9日 23:22:07

Estas plejbone montri nerektajn objektojn prepozicie. Se oni uzas -n por marki nerektajn objektojn, malkomprenojn povas rezulti.

Uzu -n nur por la rektaj objektoj, kaj prepoziciojn por la nerektaj. Tiam, ĉio klaras.

Tjeri (プロフィールを表示) 2013年2月10日 7:59:11

La kutimaj uzoj estas:
peti ion de iu
peti iun pri io
peti iun, ke...

先頭にもどる