Esperanto, oficiala lingvo de Eŭropa Unio, nun !
ca, kivuye
Ubutumwa 353
ururimi: Esperanto
Tjeri (Kwerekana umwidondoro) 2 Ntwarante 2013 08:38:07
laŭ reguloj, sen esceptoj.ekzemple: al radikoj oni aldonas la finalon -I por verboj, kaj la finalon -o por substantivoj: ilo, ili,....
hebda999 (Kwerekana umwidondoro) 2 Ntwarante 2013 09:47:49
Tjeri:ekzemple: al radikoj oni aldonas la finalon -I por verboj, kaj la finalon -o por substantivoj: ilo, ili,....ili estas morfemo, ne kunmetita vorto, kiel ilo (il-o). Se vi volas esti honesta, skribu ilio (ili-o). Do, tre malbona ekzemplo.
Eble vi celis:
il-i = esti ilo?
Citaĵo de Zamenhof, el la Unua Libro:
"Ĉiu vorto [de mia "Internacia Lingvo"] sin trovas ĉiam kaj sole en unu konstanta formo, nome en tiu formo, en kiu ĝi estas presita en la vortaro, Kaj la diversaj formoj gramatikaj, la reciprokaj rilatoj inter la vortoj, k.t.p. estas esprimataj per la kunigo de senŝanĝaj vortoj. Sed ĉar simila konstruo de lingvo estas tute fremda por la Eŭropaj popoloj kaj alkutimiĝi al ĝi estus por ili afero malfacila, tial mi tute alkonformigis tiun ĉi dismembriĝon de la lingvo al la spirito de la lingvoj Eŭropaj, tiel ke se iu lernas mian lingvon laŭ lernolibro, ne traleginte antaŭe la antaŭparolon (kiu por la lernanto estas tute senbezona), li eĉ ne supozos, ke la konstruo de tiu ĉi lingvo per io diferencas de la konstruo de lia patra lingvo."
[D-ro L.L. Zamenhof Fundamenta Krestomatio de la Lingvo Esperanto, Parizo: Esperantista Centra Librejo, 1927, 11-a eldono, paĝo 248 (II a)].
brw1 (Kwerekana umwidondoro) 4 Ntwarante 2013 04:31:39
cspinola (Kwerekana umwidondoro) 4 Ntwarante 2013 22:28:49
brw1:Ne jam estas la oficiala lingvo en Eŭropo tamen ĝi estus interessa de pensi! Se la lingvo farigos la lingvo ĝi povus uni la Eŭropojn populojn sed ĝi ne estas versajneble ĉar eĉ landoj de Eŭropo havas illian lingvo sed kiel ko-oficiala lingvo ebla. ... Ĝi povas esti bona por esperanto kaj la esperantistoj se tute Eŭropa parolus esperanto sed mi jam usus la Francan kaj hispanon ktp kaj esperanto estus la lingvo mi usos kiel neniu povas paroli en la aliajn.Ĉi tiu estas la celo de la peticio: Esperanto estu ĉefa internacia eŭropa lingvo. Tamen eble kelkaj esperantistoj ne sufiĉe kredas tion, kaj timas eŭropaj oficistoj, do ili ne puŝas la aferon. Esperanto estas la plej bona solvo al eŭropa lingvo-problemo. Mi esperas, ke iutage Esperanto eliros el la nunaj malgrandegaj grupoj, laŭ kulturo en mezepoka monaĥejo, kaj atingos la reala societo. Kaj mi ĝin konu!
robbkvasnak (Kwerekana umwidondoro) 5 Ntwarante 2013 03:00:42
Alia ebleco estus eŭropa versio de la angla laŭ propraj reguloj de ĉiuj eŭropaj nacioj ne nur tiuj de la angloj.
Kirilo81 (Kwerekana umwidondoro) 5 Ntwarante 2013 08:34:27
cspinola:Ĉi tiu estas la celo de la peticio: Esperanto estu ĉefa internacia eŭropa lingvo. Tamen eble kelkaj esperantistoj ne sufiĉe kredas tion, kaj timas eŭropaj oficistoj, do ili ne puŝas la aferon. Esperanto estas la plej bona solvo al eŭropa lingvo-problemo. Mi esperas, ke iutage Esperanto eliros el la nunaj malgrandegaj grupoj, laŭ kulturo en mezepoka monaĥejo, kaj atingos la reala societo. Kaj mi ĝin konu!Aĥ, kara, vi skribis, ke vi lernas E-on de kvar monatoj. Krom la lingvon vi devas lerni ankaŭ la historion de ĝia movado. Novuloj estas ja entuziasmaj, sed ili havas emon reinventi la radon. Kaj la problemo de la Eo-movado ne estas manko de iniciatoj, sed de sukcese finitaj iniciatoj.
Ĉu vi pensas, ke ĝis nun neniu havis la ideon reklami E-on per peticio? En la 1950-aj, kiam ekzistis nur 1/4 de la hodiaŭa loĝantaro kaj neniu Interreto, oni subksribigis 1 milionon da individuoj kaj multajn asociojn reprezentantajn pli 60 milionojn da homoj favore al Esperanto. La sekvo estis UN-rezolucio - sen praktikaj konsekvencoj. Neniu fina venko.
Kio estas tiu febla peticieto kun eble 4 mil subskribintoj kompare al tio?
Por ke vi komprenu: Neniu ĉi tie timas "eŭropajn oficistojn" aŭ iun ajn, kaj neniu ĉi tie deziras malsukceson al E-o, sed finfine komprenu, ke tiu peticio kondukos nur al la ridindigo de E-o, kaj al nenio alia.
Chainy (Kwerekana umwidondoro) 5 Ntwarante 2013 10:49:04
Kirilo81:Aĥ, kara, vi skribis, ke vi lernas E-on de kvar monatoj...Kara?
Kirilo81 (Kwerekana umwidondoro) 5 Ntwarante 2013 13:56:18
Chainy:kara cspinolaKirilo81:Aĥ, kara, vi skribis, ke vi lernas E-on de kvar monatoj...Kara?
Mi sincere respektas lian iniciatemon, tamen mi volas malhelpi al li tro seniluziiĝi kaj kabeiĝi.
cspinola (Kwerekana umwidondoro) 5 Ntwarante 2013 23:13:45
Kirilo81:Ĉu vi pensas, ke ĝis nun neniu havis la ideon reklami E-on per peticio? En la 1950-aj, kiam ekzistis nur 1/4 de la hodiaŭa loĝantaro kaj neniu Interreto, oni subksribigis 1 milionon da individuoj kaj multajn asociojn reprezentantajn pli 60 milionojn da homoj favore al Esperanto. La sekvo estis UN-rezolucio - sen praktikaj konsekvencoj. Neniu fina venko.Mi komprenas. Ankaŭ mi admiras ĉiujn personojn kaj asociojn, kiuj subtenas E-on, kaj ĝin konservis dum pli ol 125 jaroj, ĉefe dum la lastaj jaroj, kaj nune. Estas tre grava afero la agado de multaj asocioj kaj personoj, kiuj instruas kaj disvastigas iom post iom E-on, persone kaj per la reto. Mi tion vere agnoskas.
Kio estas tiu febla peticieto kun eble 4 mil subskribintoj kompare al tio?
Por ke vi komprenu: Neniu ĉi tie timas "eŭropajn oficistojn" aŭ iun ajn, kaj neniu ĉi tie deziras malsukceson al E-o, sed finfine komprenu, ke tiu peticio kondukos nur al la ridindigo de E-o, kaj al nenio alia.
Tamen danĝero estas ke pro tio malsukceso, esperantistoj ne daŭre provos la sukceson unue en la EU. Mi scias, ke tio ne estas facila afero, kaj multe da jaroj bezonas nova lingvo disvastigante. Sed mi tre bedaŭras, ĉiam aŭskultante, ke E-o estis praa lingvo, kiu antaŭ multe da jaroj ekzistis, kaj ne sukcesis esti universala. Homoj surprizas, kiam ili nun aŭskultas pri E-o, kaj eĉ dubas pri ĝia nuna ekzisto, tiom da jaroj estis ne aŭskultante pri ĝi.
Tamen mi respektas vin kaj tiujn, kiuj dum multaj jaroj partoprenis en la esperanta movado.
La risko nun estas, ke homoj ne parolis, nek aŭskultis pri Esperanto. Pro tio mi subskribis la peticion:
http://www.avaaz.org/fr/petition/Esperanto_langue_...
cspinola (Kwerekana umwidondoro) 7 Ntwarante 2013 17:00:48
Multaj el subskribintoj estas ankoraŭ ne-esperantistoj, sed pro tio jam scias ke Esperanto volas esti solucio al ligvo-problemo en Eŭropo.
http://www.avaaz.org/fr/petition/Esperanto_langue_...