Đi đến phần nội dung

La papo eksigis sin -- kial li rajtis tion fari?

viết bởi Fuzzy, Ngày 14 tháng 2 năm 2013

Tin nhắn: 117

Nội dung: Esperanto

mihxil (Xem thông tin cá nhân) 08:01:44 Ngày 01 tháng 3 năm 2013

vidas vandenis:Kial? Tial, ke en hodiaŭa mondo la "blankuloj" denove, kiel antaŭ du miljarojn, krucumigas Dion. Nigruloj ne partoprenis tiam, kaj ne perfidas la kreadon hodiaŭ. Egale, ne perfidas rusoj, poloj, litovoj.
Viaj absurdaj ĝeneraligoj aspektas al mi sufiĉe rasismaj.

efilzeo (Xem thông tin cá nhân) 08:37:38 Ngày 01 tháng 3 năm 2013

vidas vandenis:
efilzeo:Ankaŭ la helikopteron ni devis pagi al li. Iri per normala aŭtomobilo pagita kun siaj monoj ne estus tiom spektakla.
Per kia mono pagis via simia moŝto persone? Per bananoj aŭ per nuda pugo?
Mi ne komprenis tiun frazon.

efilzeo (Xem thông tin cá nhân) 12:47:33 Ngày 01 tháng 3 năm 2013

vidas vandenis:
Ne estas mirinde.
Mi ne certas, sed al mi via frazo ŝajnas erara. Kie estas la akuzativo? Ĉiaokaze via ironio ne ridigas, ni italaj devis pagi la helikopteron por lia spektaklo. Itala respubliko estas skribita, alivorte: miaj monoj.

mihxil (Xem thông tin cá nhân) 17:53:45 Ngày 01 tháng 3 năm 2013

vidas vandenis:Due. Kontraŭ kiu raso vi akuzas min ĉi tie per rasismo?
Al neniu speciale sed vi faris dirojn kiaj ' la "blankuloj" ... krucumigas Dion.'. kaj 'Nigruloj ne partoprenis tiam' kaj '.. ne perfidas rusoj, poloj, litovoj.'

Alivorte vi traktas tutajn grupojn kiel unuon kaj tute ignoras ke sendube estas 'blankuloj' kiu ne 'krucumigas dion' kaj ke ja estis 'nigruloj' kiuj partoprenis, kaj ja estas rusoj, poloj kaj litovoj kiuj 'perfidas'.

Homoj ne estas tiel grupaj. Ili estas individuoj. Tion ignori estas aŭ estas lime al rasismo.

darkweasel (Xem thông tin cá nhân) 19:51:47 Ngày 01 tháng 3 năm 2013

Mi respondu al la demando: Laŭ la katolikaj leĝoj, la papo ne povas erari en aferoj de religio, inkluzive de administrado de la eklezio. Li do ankaŭ ne povas erari, se li diras, ke li ne plu estos bona papo kaj eksigas sin. ridulo.gif Simpla logiko.

Paulinho (Xem thông tin cá nhân) 19:57:02 Ngày 03 tháng 3 năm 2013

Sunjo skribis:Mi opinias ke tio ja estas problemo. Estas problemo se iu kredanto altrudas sian kredon al iu kiu kredas ion alian. Bedaŭrinde la katolika eklezio kiun mi nur povas kunligi kun skandaloj, pompo kaj trompo estas tre potenca. Kaj la reprezentantoj de la katolika eklezio (do ankaŭ la papo) laŭ miaj informoj (ĉiutagaj novaĵoj) ofte kaj forte misuzis kaj misuzas (kaj certe ankaŭ estontece misuzos) tiun potencon. Temas pri maltoleremo, diskriminacio, seksa hipokriteco (ekzemple la skandaloj pri la seksa perforto de infanoj fare de pastroj kaj ke la eklezio en tiu rilato protektas la seksperfortintojn kaj ne la viktimojn).
Io estas kion mi ne komprenas. Ni, katolikoj ni havas jes multajn da mankojn. Sed la gento ĉiam paroladas pri niaj fiaskoj sed neniam pri niaj bonoj.

Konkrete: mi mem. Foje (mi estis dentisto, nun jam emeritiĝita), mi laboris en kliniko por gentoj tre malriĉaj en domaĉaro (favelas).
Iu junulo diris al mi unifoje: La eklezio katolika nenion faras por la malriĉuloj. Mi tiam respondis al li: vi estas en kliniko de la katolika eklezio, kaj estas zorgata de katolikulo kiu nur volas fari la bonon, (laboro, medikamentoj, ĉio senpage) kaj la eklezio katolika na faras nenion?

(El LERNU Ĉu iu povas tion ekspliki?)

Sunjo (Xem thông tin cá nhân) 20:19:04 Ngày 03 tháng 3 năm 2013

Paulinho:
Io estas kion mi ne komprenas. Ni, katolikoj ni havas jes multajn da mankojn. Sed la gento ĉiam paroladas pri niaj fiaskoj sed neniam pri niaj bonoj.

Konkrete: mi mem. Foje (mi estis dentisto, nun jam emeritiĝita), mi laboris en kliniko por gentoj tre malriĉaj en domaĉaro (favelas).
Iu junulo diris al mi unifoje: La eklezio katolika nenion faras por la malriĉuloj. Mi tiam respondis al li: vi estas en kliniko de la katolika eklezio, kaj estas zorgata de katolikulo kiu nur volas fari la bonon, (laboro, medikamentoj, ĉio senpage) kaj la eklezio katolika na faras nenion?

(El LERNU Ĉu iu povas tion ekspliki?)
Nu, en Germanujo ekzistas multaj nekatolikaj malsanulejoj en kiuj oni faras la saman bonon. Krome ekzistas katolikaj malsanulejoj (cetere tute financite per ŝtata mono, do de la popolo sendepende de la kredo) en kiuj oni faru la saman bonon sed foje ne faris pro fiaj religiaj konvinkoj ( ekzemplo ).
Mi ne opinias ke ĉiuj Dio-kredantoj estas malbonaj, sed mi opinias ke oni ne bezonas kredi je Dio por esti bona homo kaj ke foje religiaj konvinkoj malhelpas homan bonecon.

Kion mi kritikas pri la katolika eklezio estas la hipokriteco de multaj (altaj) reprezentantoj. Kaj mi ne komprenas kial la plejmulto de la katolikoj ne forte protestas kaj se tio ne helpas forlasas la katolikan eklezion. Por kredi je Dio oni supozeble ne nepre bezonas tian fian institucion kaj por fari ion bonan oni certe ne bezonas tian fian institucion.

Paulinho (Xem thông tin cá nhân) 21:36:49 Ngày 03 tháng 3 năm 2013

Sunjo komentis: Nu, en Germanujo ekzistas multaj nekatolikaj malsanulejoj en kiuj oni faras la saman bonon.
Oni ne necesas nei la bonon de alioj farataj por aserto de sia bono. Se oni al mi permesas en urbo kien mi loĝas esta bela lernejo de la spiritistoj kiu zorgas ankaŭ ili bonege pri malriĉuloj. Mi, katolikuloj, helpas ilin per modesta monata monsumo, jam el 20 jaroj ĉirkaŭ. La mono de la ŝtato ankaŭ helpas? Bonege. En Kubo ĉiu sana servo estas ŝtata. Sed senjoro Fidel Castro unufoje diris per televidilo ke ne oni ne eblas nei ke la laboro de la kristanaj sanpersonaroj estas mezume ĉiam pli bona ol la aliaj.

Pardonu: sed en tia materio generale la antikristanaj havas multflankajn teoriojn kaj ni havas multflankajn agadojn. Kaj tio postulis ja bone organizatajn instituciojn.

Sunjo (Xem thông tin cá nhân) 21:52:34 Ngày 03 tháng 3 năm 2013

Paulinho:
Oni ne necesas nei la bonon de alioj farataj por aserto de sia bono.
Mi ne neis la bonon kiun faris, faras kaj faros katolikoj. Se tio estis miskomprenebla mi pardonpetas.

Sed kio pli gravas al mi: Kion vi opinias pri la hipokriteco de altrangaj katolikaj reprezentantoj? Ĉu vi ne aŭdis pri tio? Aŭ ĉu vi aŭdis pri tio kaj preferas ne kredi tion? Aŭ ĉu vi kredas ke la boneco en la katolika eklezio superas la malbonecon kaj pro tio oni akceptu ĝin?

Kiel mi jam provis klarigi mi opinias ke la bonaj agadoj de la katolika eklezio estus same eblaj sen ĝi, kaj pro tio la malbonaj agadoj estas ne akceptendaj.

efilzeo (Xem thông tin cá nhân) 11:49:39 Ngày 04 tháng 3 năm 2013

Quay lại