Al la enhavo

La papo eksigis sin -- kial li rajtis tion fari?

de Fuzzy, 2013-februaro-14

Mesaĝoj: 117

Lingvo: Esperanto

antoniomoya (Montri la profilon) 2013-februaro-15 11:04:54

Fuzzy:Kara antoniomoya, sxajnas ke vi ne estas bona katoliko. Sed min interesas opinioj de katolikaj kristanoj, kiuj agnoskas la neeraripovon de la papoj.
Kara Fuzzy, efektive, mi ne estas katoliko (kiel vi povis malkovri ĝin?) ridulo.gif en la senco ke mi ne komuniiĝas per muel-radoj. Sed mi estas kristano, sekve, sekvanto de jesuaj instruoj. Ankaŭ mi estas logikemulo, kaj mi malfacilege povas kredi je la neerarpovon de papoj, simplaj homoj kiel vi kaj mi. Tio ŝajnas al mi (kun ĉiuj miaj respektoj) ridinda kaj nedigna de lumigita epoko.

Tiu kompatinda maljunulo rajtis foriri ĉe li, kaj lasi la postenon al iu pli juna estro.

Amike.

Tjeri (Montri la profilon) 2013-februaro-15 12:11:34

Mi estas ĝisosta ateisto, sed mi ne ŝatas malbonintencajn procesojn...
Sed Benedikto tion ne diris.
citaĵo (laŭ franca traduko) el lia deklaracio: "Ekzamininte mian konsciencon antaŭ Dio..."
Cetere, nenio devigis lin diri tion, ĉar por la katolika eklezio li estas dogme senerarema pri ekleziaj kaj religiaj aferoj.

vincas (Montri la profilon) 2013-februaro-15 12:27:35

Fuzzy:
Sed kie Dio diris ke la kristanaj martiroj ne rajtas rifuzi de la torturoj?
Se iu ne malpermesis tion, signifas ke oni povas fari tion.
Sed ili ja fidis Dion, kiam oferis siajn vivojn, kaj kredis ke Li helpos ilin. Cxu la papo ne kredas, ke Dio helpos lin plenumi sian sanktan devon?
Papo povas kredi, sed li ne scias ču vere Dio helpos al li.

mihxil (Montri la profilon) 2013-februaro-15 19:23:33

Ne ekzistas absolutaj rajtoj aŭ devoj ĉi-teme. La tuta afero estas ja tuta elpensita de homoj, do tiu klubo povas tute mem decidi ĉu li 'rajtis' tion aŭ ne. Afero finita.

mihxil (Montri la profilon) 2013-februaro-15 20:14:48

vidas vandenis: Afero finita... Aŭ komedio finita? Ĉiam superdio!
Mi nur parodiis.

hebda999 (Montri la profilon) 2013-februaro-15 23:38:25

mihxil:
vidas vandenis: Afero finita... Aŭ komedio finita? Ĉiam superdio!
Mi nur parodiis.
Vi nur parodiis vin mem.

Fuzzy (Montri la profilon) 2013-februaro-16 07:43:14

Kion katolikoj pensas pri la fulmo batinta Bazilikon de Sankta Petro de Romo en la tago de la papa sineksigo? Ĉu tio estas signo de aprobo aŭ de malaprobo? Aŭ nura hazardaĵo?

mihxil (Montri la profilon) 2013-februaro-16 08:31:05

hebda999:Vi nur parodiis vin mem.
Tial mi ripetis viajn vortojn, ĉu ne. Ĉu vi entute komprenas la signifon de la vorto?

vincas (Montri la profilon) 2013-februaro-16 12:57:03

Fuzzy:Kion katolikoj pensas pri la fulmo batinta Bazilikon de Sankta Petro de Romo en la tago de la papa sineksigo? Ĉu tio estas signo de aprobo aŭ de malaprobo? Aŭ nura hazardaĵo?
Ho veo mia, tio estis signo de mondfino!!! Kion nun fari?!

Fuzzy (Montri la profilon) 2013-februaro-16 14:12:22

vincas:
Fuzzy:Kion katolikoj pensas pri la fulmo batinta Bazilikon de Sankta Petro de Romo en la tago de la papa sineksigo? Ĉu tio estas signo de aprobo aŭ de malaprobo? Aŭ nura hazardaĵo?
Ho veo mia, tio estis signo de mondfino!!! Kion nun fari?!
Ĉu vi estas katoliko?

Reen al la supro