Al la enhavo

La papo eksigis sin -- kial li rajtis tion fari?

de Fuzzy, 2013-februaro-14

Mesaĝoj: 117

Lingvo: Esperanto

Fuzzy (Montri la profilon) 2013-februaro-18 06:01:35

vincas:
Fuzzy:
vincas:
Fuzzy:Kion katolikoj pensas pri la fulmo batinta Bazilikon de Sankta Petro de Romo en la tago de la papa sineksigo? Ĉu tio estas signo de aprobo aŭ de malaprobo? Aŭ nura hazardaĵo?
Ho veo mia, tio estis signo de mondfino!!! Kion nun fari?!
Ĉu vi estas katoliko?
Jes, mi estas katoliko.
Sed vi ne opinias ke la fulmo estis signo? Kion vi pensas, cxu Katolika Eklezio estas homa afero aux la Dia?

Fuzzy (Montri la profilon) 2013-februaro-18 06:31:04

Paulinho: Fundamente estas: resti aŭ eliri devas esti gesto de amo. Mi persone kreds ke Benedikto la 16a komprenis ke nun eliri estus plimulto da amo. Li li eliras, la koro ĝojanta. Kaj ni dankas al dio por li.
Eble fundamente estas tiel. Sed nun, kiam la katolikismo cxiutage malgajnas (islamanoj konkeras Euxropon, landoj iam katolikaj permesas samseksajn edzigxojn, pedofilaj skandaloj ktp), cxu vere la katolikoj dankas Dion pro tio, ke ilia cxefestro forkuris de la batalkampo?

palaman (Montri la profilon) 2013-februaro-18 09:18:56

Verdire mi ne tute komprenas, kial la abdikto de Papo devas ŝajni tiom grava evento.
Ĉu indas al Papo abdiki, ĉu li rajtas tion fari - pro tio juĝu katolikoj mem; ĉu la afero estas vere grava por eksteruloj? Mi kredas ke Katolika eklezio ĉiuokaze ne longe restos sen nova Papo.
Do nenio ja ŝanĝiĝas. Nek por katolikoj, nek por aliuloj.
Eble mi ion ne komprenas, ĉu?

Eble Katolika eklezio restas plej grava organizacio en la mondo? Ĉu ne tion pruvas tiuj, kiuj tiom zorgas pri ĉiu novaĵo de tie? Se jes, mi kristano kontentas ke kristismo restas tiom forta kaj grava eĉ por senkreda nunularo. Bone!

fstphane (Montri la profilon) 2013-februaro-18 19:32:32

Miasence, tiu afero estas tre simpla.
La volo je (de) Dio estis, ke li estu venita, kaj nun, la volo je (de) Dio estas, ke li foriru.
Mi ne estas kredanta, sed foje mi miras pri tia sinteno.
Kredantoj, kie estas via kredo?

palaman (Montri la profilon) 2013-februaro-18 20:00:53

Ĉio okazanta okazas laŭ Dia volo, ĉio okazinto okazis laŭ Dia volo, ĉio okazonta okazos laŭ Dia volo.

Tio estas evidenta konsekvo de la Dia ĉiopoveco - do kial kredantoj devus denove kaj denove klarigi tion?

mihxil (Montri la profilon) 2013-februaro-18 23:08:25

palaman:Ĉio okazanta okazas laŭ Dia volo, ĉio okazinto okazis laŭ Dia volo, ĉio okazonta okazos laŭ Dia volo.

Tio estas evidenta konsekvo de la Dia ĉiopoveco - do kial kredantoj devus denove kaj denove klarigi tion?
Eble ĉar tio estas iom absurda, kaj tute nekredebla, kaj tute nekredeble ke aliaj tion ja kredas. Ĉio okazas laŭ la dia volo? Do, ankaŭ infanoj kun kanceroj estas laŭ la volo de Dio? Jen bela Dio. Cunamoj, vulkanoj, meteoritoj, ktp ktp. Miloj kaj miloj da mortoj, amaso da mizero kaj sufero. Ĉio laŭ dia volo. Tio almenaŭ estus sufiĉe demandiga.

fstphane (Montri la profilon) 2013-februaro-18 23:11:28

palaman: do kial kredantoj devus denove kaj denove klarigi tion?
Sed la demando, Palaman, ĉi tie estis: ...Kial li rajtis tion fari? Ĉu ne?
Min interesas pri tio, kion vi ĵus diris. Mi havas demandoj.
Ĉu ĉio vere estas klara por vi? kio do estas via koncepto de Dio?
Sed eble ni parolos pri tio alifoje.

Sxak (Montri la profilon) 2013-februaro-19 02:06:13

La posteno estas vaka. Mi interesiĝas: kiel mi povus fariĝi papo? Ĝi ja estas bona posteno.

palaman (Montri la profilon) 2013-februaro-19 11:01:39

fstphane:
palaman: do kial kredantoj devus denove kaj denove klarigi tion?
Sed la demando, Palaman, ĉi tie estis: ...Kial li rajtis tion fari? Ĉu ne?
Min interesas pri tio, kion vi ĵus diris. Mi havas demandoj.
Ĉu ĉio vere estas klara por vi? kio do estas via koncepto de Dio?
Sed eble ni parolos pri tio alifoje.
Mi estas mvsolohin en Skype. Voku min eĉ kiam mi estas nevidebla!

palaman (Montri la profilon) 2013-februaro-19 11:03:16

Sxak:La posteno estas vaka. Mi interesiĝas: kiel mi povus fariĝi papo? Ĝi ja estas bona posteno.
Certe komence vi devas ekkredi, amiko.
Tio estas plej grava kaj malfacila paŝo - kaj la sekvaj estos pli facilaj!
Do paŝu!

Reen al la supro