目次へ

La papo eksigis sin -- kial li rajtis tion fari?

Fuzzy,2013年2月14日の

メッセージ: 117

言語: Esperanto

Tjeri (プロフィールを表示) 2013年2月19日 11:31:54

Ĝi ja estas bona posteno.
Tamen, bedaŭrinde ĝi ne esperigas rangaltigon.

palaman (プロフィールを表示) 2013年2月19日 11:51:12

mihxil:
palaman:Ĉio okazanta okazas laŭ Dia volo, ĉio okazinto okazis laŭ Dia volo, ĉio okazonta okazos laŭ Dia volo.

Tio estas evidenta konsekvo de la Dia ĉiopoveco - do kial kredantoj devus denove kaj denove klarigi tion?
Eble ĉar tio estas iom absurda, kaj tute nekredebla, kaj tute nekredeble ke aliaj tion ja kredas. Ĉio okazas laŭ la dia volo? Do, ankaŭ infanoj kun kanceroj estas laŭ la volo de Dio?
Certe. Kaj mi povas aldoni ke ĈIU homo mortas, ĉu vi forgesis la fakton?
Eĉ Filo de Dio mortis, aldone per krucumo.
Jen bela Dio.
Jen REALA Dio.
Ĉu bela aŭ ne - tio dependas de tio, kio estas por vi bela.
Taksoj ja povas diferenci.
Cunamoj, vulkanoj, meteoritoj, ktp ktp. Miloj kaj miloj da mortoj, amaso da mizero kaj sufero. Ĉio laŭ dia volo. Tio almenaŭ estus sufiĉe demandiga.
Sed ekstertema, ŝajne - ĉu ne?

palaman (プロフィールを表示) 2013年2月19日 11:52:40

Tjeri:
Ĝi ja estas bona posteno.
Tamen, bedaŭrinde ĝi ne esperigas rangaltigon.
Tute ne. Oni ja rajtas iĝi sanktulo, tiu rango pli altas.

raffadalbo (プロフィールを表示) 2013年2月19日 13:13:47

Fuzzy:Kion katolikoj pensas pri la fulmo batinta Bazilikon de Sankta Petro de Romo en la tago de la papa sineksigo? Ĉu tio estas signo de aprobo aŭ de malaprobo? Aŭ nura hazardaĵo?
Jen mia opinio: Ĉar mi kredas ke nenio okazas sen la volo (aŭ la permeso) de Dio, sendube la fulmo ne venis hazarde. Sed mi opinias ankaŭ ke ĝi ne estis "signo" por la papo mem, nek por la homaro; eble por malmultaj uloj, pri kiuj ni neniam scios precize. Male, mi povas supozi ke ĝi estis "invitilo" al diskuto (ne nur pri la papa eksigo, sed ankaŭ pri la signifo de naturaj okazaĵoj).

Tamen, la celoj de Dio ofte ne estas kompreneblaj. Mixhill pravas, kiam li diras:
mixhill:Cunamoj, vulkanoj, meteoritoj, ktp ktp. Miloj kaj miloj da mortoj, amaso da mizero kaj sufero. Ĉio laŭ dia volo. Tio almenaŭ estus sufiĉe demandiga.
Tiuj kiuj kredas ke Dio ĉeestas, respondas ke Dio ne estas kiel Zeus aŭ Superman, preskaŭ homoj, sed li estas ege pli inteligenta. Ni ne povas kompreni liajn celojn kaj liajn rezonojn. Sed ni scias ke li mem akcepti morti, partoprenante al niaj suferoj kaj montrante ke estas bonaj kaŭzoj (kaj repagoj) por ili.

Do, la fulmo estas unu el milionoj de okazaĵoj senditaj de Dio ĉirkaŭ ni. Ĝi ne estas verŝajne la plej grava kaj ne estos la unua preter nia komprenkapablo.

Sxak (プロフィールを表示) 2013年2月19日 13:34:45

vidas vandenis:
Nu, fariĝi papo ne eblas por vi. Sed fariĝi popo vi povas pli facile. Ankaŭ tre bona posteno.Eĉ pli bona: edzino,infanoj.
Por tiuj, kiuj komprenas la rusan.
Kanto pri mia deziro

mihxil (プロフィールを表示) 2013年2月19日 19:35:21

palaman:
Cunamoj, vulkanoj, meteoritoj, ktp ktp. Miloj kaj miloj da mortoj, amaso da mizero kaj sufero. Ĉio laŭ dia volo. Tio almenaŭ estus sufiĉe demandiga.
Sed ekstertema, ŝajne - ĉu ne?
Ŝajne, sed vi ekasertis ke ĉio estas la volo de Dio, kio estas unue absurde kaj due laŭ mi ne tre akordas kun la kutima starpunkto religia, kiu ja ankaŭ volas diri ke homo havas propran respondecon, ke homo havas 'liberan volon'. La papo estas homo. Li povintus fari ion kontraŭ la volo de dio, ĉu ne?

Mi nur iom miris.

Paulinho (プロフィールを表示) 2013年2月20日 0:25:49

Fuzzy demandis:Kion katolikoj pensas pri la fulmo batinta Bazilikon de Sankta Petro de Romo en la tago de la papa sineksigo? Ĉu tio estas signo de aprobo aŭ de malaprobo? Aŭ nura hazardaĵo?
Ni, brazilanoj, ni komprenas pri fulmoj. Almenaŭ devus. Laŭ mi aŭdis en la televidilo Brazilo estas la lando havanta la plej altan mezumon de fulmojn po jaro.

Bone. La urbo vatikana ne havas tiom da fulmojn. Sed estas kelkaj fumoj ankaŭ tie. Unu estis en tiu momento. Nura atmosfera fenomeno.

palaman (プロフィールを表示) 2013年2月20日 12:42:20

mihxil:vi ekasertis ke ĉio estas la volo de Dio, kio estas unue absurde kaj due laŭ mi ne tre akordas kun la kutima starpunkto religia, kiu ja ankaŭ volas diri ke homo havas propran respondecon, ke homo havas 'liberan volon'.
Jes, tial ni distingas bonvolon kaj permesvolon, sed la ambaŭ ja estas Dia volo.
La papo estas homo. Li povintus fari ion kontraŭ la volo de dio, ĉu ne?
Ĉiu homo povas havi intencon kontraŭi Dian volon, sed fakte eblas realigi la intencon nur tiom, kiom Dio mem permesas fari.
Tial eĉ se Papo faris ion kontraŭ Dia volo, tio estas nur lia persona peko - sed faktaj okazintaĵoj kaj konsekvencoj de ĝi restas laŭ Dia volo.

vincas (プロフィールを表示) 2013年2月20日 15:45:06

Fuzzy:
Kion vi pensas, cxu Katolika Eklezio estas homa afero aux la Dia?
Mi ne estas fakulo pri tio.

mihxil (プロフィールを表示) 2013年2月20日 19:09:00

palaman:Ĉiu homo povas havi intencon kontraŭi Dian volon, sed fakte eblas realigi la intencon nur tiom, kiom Dio mem permesas fari.
Ah bone. Do estis Dio kiu permesis la intencon de la naziistoj murdi 6 milionojn da homoj. Li trovis tion do fakte bona ideo? Ĉu tiel mi bone komprenis?

palaman:
Tial eĉ se Papo faris ion kontraŭ Dia volo, tio estas nur lia persona peko - sed faktaj okazintaĵoj kaj konsekvencoj de ĝi restas laŭ Dia volo.
Mi tute ne komprenas vin. Ĉu lia propravola eksiĝo povas esti kontraŭ la volo de Dio aŭ ne? Oni ne povas sekvi du vojojn samtempe. Aŭ ĉu lia eksiĝo ne estus 'io okazanta'? Ĉar antaŭe vi ja asertis ke 'Ĉio okazanta okazas laŭ Dia volo'. Ĉu nun tion vi reprenas, aŭ ne?

先頭にもどる