Přejít k obsahu

Kio, en la germana lingvo, similas al Esperanto ?

od uživatele Leonez ze dne 15. února 2013

Příspěvky: 26

Jazyk: Esperanto

Leonez (Ukázat profil) 15. února 2013 15:09:54

Saluton,
mi provas iomete legi en la germana ; mi jam trovis kelkajn similojn inter la germana kaj Esperanto : vortoj, kiel : klaĉi, satt, ja, nur... tre helpus min se vi dirus al mi, kio en Esperanto venas de la Germana lingvo ?
Eble ne estas facila respondi kiam oni parolas la germanan denaske, sed tiuj, kiuj lernis ĝin, devus povi helpi min, ĉu ne ?
Mi dankas vin ridulo.gif

Matthieu (Ukázat profil) 15. února 2013 16:46:29

Eble la finaĵo -n, kvankam ĝi indikas akuzativon ankaŭ en la malnovgreka lingvo.

Leonez (Ukázat profil) 15. února 2013 17:52:10

ĉu vi volas diri, ke la akuzativon ankaŭ en la Germana finas kun -n ??

Mutusen:Eble la finaĵo -n, kvankam ĝi indikas akuzativon ankaŭ en la malnovgreka lingvo.

fergerat (Ukázat profil) 16. února 2013 12:04:01

Saluton! Por Leonez!

Mi legas via mesaĝo, mi ankaŭ interesiĝas po provas lerni la germanan. Pluraj vortoj estas similaj inter la germana kaj Esperanto, kvazaŭ:
1- nun, nun.
2- morgen, morgaŭ.
3- bald, baldaŭ.
4- doch, do.
5- bald, baldaŭ.
6- fort, for.
7- just, ĵus.
8- laut, laŭ.

Ĝis revido!

Fenris_kcf (Ukázat profil) 16. února 2013 13:57:58

Leonez:ĉu vi volas diri, ke la akuzativon ankaŭ en la Germana finas kun -n ??
Ne ĉiam. Nur en kelkaj situacioj.

fergerat:
1- nun, nun.
2- morgen, morgaŭ.
3- bald, baldaŭ.
4- doch, do.
5- bald, baldaŭ.
6- fort, for.
7- just, ĵus.
8- laut, laŭ.
4 kaj 8 ne ĝustas

La Esperanta do estas also en la Germana kaj la Germana doch estas ja en Esperanto
La Esperanta laŭ estas gemäß en la Germana kaj la Germana laut estas laŭta en Esperanto

Koracio (Ukázat profil) 16. února 2013 20:47:30

La vortoj gemäß kaj laut estas sinonimaj, kaj la vorto laut havas ankaŭ alian signifon. Por la komplikado, estas ankaŭ la substantivo Laut, signifikante sonon.

robbkvasnak (Ukázat profil) 16. února 2013 22:03:58

hundo = Hund
lando = Land
nudelo = Nudel
ŝirmi = schirmen
ŝvebi = schweben
ŝerco = Scherze, ŝerci = scherzen
ŝildo = Schild
ŝuo = Schuh
Feliĉe Esperanto ankaŭ helpas kun la akirado de la franca. Mia edzo nun televidas TV5monde kun mi (ni ankaŭ havas Deutsche Welle). Li lernas kaj la francan kaj la germanan kun ekzemploj el Esperanto. Lia gepatra lingvo estas la portugala kaj tra Esperanto mi lernas multajn vortojn en la portugala.
Mi studas la turkan - kaj se mi perdiĝas en teksto mi tradukas de la turka Esperanten kaj tiel pli facile komprenas malfacilajn klarigojn. Se mi tradukus nacilingven mi eĉ pli perdiĝus ĉar la vortordo de turkaj frazoj estas kvazaŭ la renverso de eŭropaj lingvoj, ekz: Ben seni seviyorum (Mi vin amas). La '-i' en la turka indikas akuzativon; '-yor' indikas nunan tempon; '-um' indikas unuan personon singularan (do redunda indiko en la turka, ne necesa en Esperanto).

Leonez (Ukázat profil) 17. února 2013 11:50:39

Jes, vi pravas, mi pensis, ke estus tre bone havi liston por ĉiam lingvon kiu montrus la ligiloj inter la lernanta lingvo kaj Esperanto. Sed kiam mi provis por la franca, mia denaska lingvo, mi ne facile trovis. Pli facile estas por mi vidi la samaĵojn inter Esperanto kaj la bretona (kiu mi lernis). Estas malmulte, sed la plej grava, estas la akcento, kiu tute simile estas unu silabo antaŭ la finan silabon. Tio tre helpas mi.
Mi dankas ĉiuj, kiuj helpis min, mi lernas viajn konsilojn, kaj se vi trovas aliajn, mi estos ĝoja lerni ankaŭ ilin ridulo.gif

pdenisowski (Ukázat profil) 17. února 2013 21:19:32

Leonez:Saluton,
mi provas iomete legi en la germana ; mi jam trovis kelkajn similojn inter la germana kaj Esperanto : vortoj, kiel : klaĉi, satt, ja, nur... tre helpus min se vi dirus al mi, kio en Esperanto venas de la Germana lingvo ?
Eble ne estas facila respondi kiam oni parolas la germanan denaske, sed tiuj, kiuj lernis ĝin, devus povi helpi min, ĉu ne ?
Mi dankas vin ridulo.gif
La germana lingvo uzas la akusativon por montri tempopunkton, ekz.

Es hat den ganzen Tag geregnet
Pluvis la tutan tagon

Vidu : PMEG

Sed tio ankaŭ troveblas en la latina kaj greka lingvoj ...

Multos annos vixit
Multajn jarojn vivis

τί ὧδε ἑστήκατε ὅλην τὴν ἡμέραν ἀργοί (Mat 20:6)
"τὴν ἡμέραν" signifas "la (tutan) tagon" (akuzativo)

Amike,

Paul

Leonez (Ukázat profil) 21. února 2013 11:47:46

Dankon, tio ege helpas min.

pdenisowski:
Leonez:Saluton,
mi provas iomete legi en la germana ; mi jam trovis kelkajn similojn inter la germana kaj Esperanto : vortoj, kiel : klaĉi, satt, ja, nur... tre helpus min se vi dirus al mi, kio en Esperanto venas de la Germana lingvo ?
Eble ne estas facila respondi kiam oni parolas la germanan denaske, sed tiuj, kiuj lernis ĝin, devus povi helpi min, ĉu ne ?
Mi dankas vin ridulo.gif
La germana lingvo uzas la akusativon por montri tempopunkton, ekz.

Es hat den ganzen Tag geregnet
Pluvis la tutan tagon

Vidu : PMEG

Sed tio ankaŭ troveblas en la latina kaj greka lingvoj ...

Multos annos vixit
Multajn jarojn vivis

τί ὧδε ἑστήκατε ὅλην τὴν ἡμέραν ἀργοί (Mat 20:6)
"τὴν ἡμέραν" signifas "la (tutan) tagon" (akuzativo)

Amike,

Paul

Zpět na začátek