Al la enhavo

Hindeŭropa lingvarano, kiu perdis genron, estas la persa?

de zan, 2013-februaro-16

Mesaĝoj: 5

Lingvo: Esperanto

zan (Montri la profilon) 2013-februaro-16 08:06:04

Plej multaj el hindeŭropa lingvaro havas la genron, sed iuj perdis ĝin. La angla estas tia, sed ĝi ankoraŭ havas la vortojn he kaj she. Tio estas sama kiel li kaj ŝi en Esperanto.

Mi legis, ke iuj hindeŭropaj lingvoj, ekz. la persa lingvo, perdis genron eĉ en personaj pronomoj. Li aŭ ŝi en la persa estas "u". De kiu devenas la vorto "u"? Ĉu de li aŭ ĝi aŭ alia?

Kirilo81 (Montri la profilon) 2013-februaro-17 15:34:01

Ankaŭ la armena lingvo perdis la genron, jam longe antaŭ la unuaj atestoj.

Mi ne konas la etimologion de persa u, sed origine en la tria persono ne ekzistis personaj pronomoj, pro kio oni uzis demonstrativojn. Kaj tiuj ne havis diversajn stamojn, sed nur diversajn finaĵojn por la genroj (ekz. latine ille, illa, illud).
Povus esti ke u devenas de prahindeŭropa stamo *ow-, kiu esprimas malproksiman aŭ triapersonan deikton (ekz. pole ów, sed mi ne povas tion kontroli nun.

zan (Montri la profilon) 2013-februaro-18 14:47:42

Dankon. Via informo tre helpas min.

utku (Montri la profilon) 2013-februaro-18 17:35:14

En la hinda ekzistas pronomo(?) legata kiel vo (वो), sed mi scias preskaŭ nenion pri ĝi.

akbari (Montri la profilon) 2013-februaro-18 19:17:44

Mi ne konas la etimologion de persa u, sed origine en la tria persono ne ekzistis personaj pronomoj, pro kio oni uzis demonstrativojn. Kaj tiuj ne havis diversajn stamojn, sed nur diversajn finaĵojn por la genroj (ekz. latine ille, illa, illud).
En persa ekzistas du triaj pronomojn ”u(y)” kaj ”vey” [antika formon ”voy”], ankoraux kutime oni uzas nur ”u” nuntempe. U(y)/vey signifas li/sxi/gxi. Sed in moderna persa anstataux ”u” kiel ”gxi” povas uzi demonstrativo ”ân=tiu/tio” kiam ne esperimas pri homoj.
Persa estas absolute sexnatura krom por fremdaj vortoj; ekzemple Prince/princess, count/countess luitigaj al franca.

Reen al la supro