Tin nhắn: 82
Nội dung: Esperanto
sudanglo (Xem thông tin cá nhân) 14:31:28 Ngày 19 tháng 2 năm 2013
Ŝia ekzemplo estis la vorto "esti"; en preskaŭ ĉiu natura lingvo, tiu ĉi verbo estas neregula, kaj verŝajne nereguliĝis, se Esperanto sufiĉe paroliĝadis.Tio simple konfirmas mian antaŭjuĝon kontraŭ lingvistoj, ke ili ne havas eĉ kelkajn neŭronojn por kunfroti
Per kiu meĥanismo, sub kiu premo, 'esti' povus fariĝi ne-regula en Esperanto. La ideo estas absurda, kaj tute ne-inteligenta. Ideo de ne-pensipova individuo.
Eĉ se 'estas' transformiĝus al 'stas en konversacio ne-formala, tamen tiu formo ne estus ne-regula. Ĝi simple estus duobligo de formo. Kaj tio estas jam konata al Esperanto ekz gazono/razeno aŭ evolucii/evolui, tute sen krei neregulaĵon.
Mi 'stas, vi 'stas, li 'stis, ŝi 'stos, ni 'stus. Ho la!
jchthys (Xem thông tin cá nhân) 02:05:30 Ngày 20 tháng 2 năm 2013
sudanglo:…Bonvolu ne diri personaĵojn; ŝi ja estas mia amikino, kaj ŝi estas tre inteligenta kaj ĝentila. Krome, mi nomus min mem lingvisto.Ŝia ekzemplo estis la vorto "esti"; en preskaŭ ĉiu natura lingvo, tiu ĉi verbo estas neregula, kaj verŝajne nereguliĝis, se Esperanto sufiĉe paroliĝadis.Tio simple konfirmas mian aktaŭjuĝon kontraŭ lingvistoj, ke ili ne havas eĉ kelkajn neŭronojn por kunfroti
Per kiu meĥanismo, sub kiu premo, 'esti' povus fariĝi ne-regula en Esperanto. La ideo estas absurda, kaj tute ne-inteligenta. Ideo de ne-pensipova individuo.
Eĉ se 'estas' transformiĝus al 'stas en konversacio ne-formala, tamen tiu formo ne estus ne-regula. Ĝi simple estus duobligo de formo. Kaj tio estas jam konata al Esperanto ekz gazono/razeno aŭ evolucii/evolui, tute sen krei neregulaĵon.
Mi 'stas, vi 'stas, li 'stis, ŝi 'stos, ni 'stus. Ho la!
La ideo ne estas tute stulta, ke se granda parto de la homaro parolis Esperanton kutime dum pluraj generacioj, ŝanĝoj kiel tio okazus. Sed ni ĝis nun ne rigardis tion, ĉar la kondicoj ne okazis.
Makinary (Xem thông tin cá nhân) 03:18:49 Ngày 20 tháng 2 năm 2013
Malsame de la naciaj lingvoj, esperanto estas parolata de personoj el diversaj lokoj de la mondo kaj ne estas la unua lingvo de la plimulto de la personoj.
Fuzzy (Xem thông tin cá nhân) 06:09:38 Ngày 20 tháng 2 năm 2013
sudanglo:He-he-he, mi konsentas!Ŝia ekzemplo estis la vorto "esti"; en preskaŭ ĉiu natura lingvo, tiu ĉi verbo estas neregula, kaj verŝajne nereguliĝis, se Esperanto sufiĉe paroliĝadis.Tio simple konfirmas mian aktaŭjuĝon kontraŭ lingvistoj, ke ili ne havas eĉ kelkajn neŭronojn por kunfroti
Lingvistoj ofte jugxas pri Esperanto tiel, kiel la cxevalisto rezonadus pri la auxto -- cxu gxi estas vira aux ina? Evidente, ke vira, se rigardi al la fumtubo

cellus (Xem thông tin cá nhân) 06:44:50 Ngày 20 tháng 2 năm 2013
Kiam la parola lingvo tre ŝanĝiĝas ekstaros apartaj regionaj lingvoj, sed homoj longan tempon lernos la originan lingvon. Komparu la araban, latinan kaj grekan lingvojn!
Tiel mi povas bone imagi ke la esperanto kiun transdonas la lernejoj estos sufiĉe neŝanĝita en sia fundamento, kaj estante tiel facila kiel ĝi estas, mi supozas ke la reveno al la originalo de ia regiona parollingvo estos sufiĉe facila. Oni povus imagi ke homoj en la estonteco, parolante regionajn esperantojn, povos opinii ke la fundamenta versio estas tro simpla! Tia evoluo ankaŭ estos ebla. La sola certaĵo estas ke ni ne scias!
Regis_Castro (Xem thông tin cá nhân) 09:39:30 Ngày 20 tháng 2 năm 2013
Ĉu pro tio laŭ ŝi ne indas lerni esperanton kaj ŝi opinias, ke la angla funkcias plibone kiel dua lingvo?
Eĉ se esperanto tre ŝanĝiĝos ĝis la fina venko, ĝi ankoraŭ estos dum longe plifacile lernebla ol fremdaj lingvoj, ĉu ne? xD
jchthys (Xem thông tin cá nhân) 16:51:47 Ngày 20 tháng 2 năm 2013
Regis_Castro:Tio, kion ŝi diris signifas nenion laŭ mi, jchthys.Eble. Ŝi estas sufiĉe amika al la ideo de Esperanto, sed nur ne havas fortajn opiniojn pri la subjekto de internaciaj lingvoj. Mi pensas, ŝi ne tute komprenas la celojn de Esperanto. Eble veras, ke se ĉiu parolus Esperanton denaske, kaj la celo de Esperanto estus, ke la homaro komprenu unu la alian sen iu ajn lernado, eble tio ne eblus pro ŝanĝoj. Ĉiu la vivantaj lingvoj studataj de lingivstoj ŝanĝas.
Ĉu pro tio laŭ ŝi ne indas lerni esperanton kaj ŝi opinias, ke la angla funkcias plibone kiel dua lingvo?
Eĉ se esperanto tre ŝanĝiĝos ĝis la fina venko, ĝi ankoraŭ estos dum longe plifacile lernebla ol fremdaj lingvoj, ĉu ne? xD
alonsososo (Xem thông tin cá nhân) 21:06:00 Ngày 20 tháng 2 năm 2013
robbkvasnak:Ŝanĝoj ... La diskuto pri 'ita' kaj 'ata' okazis kaj lasis piedŝpuron.Kie oni povas trovi aktualan diskuton pri tio?
darkweasel (Xem thông tin cá nhân) 19:38:10 Ngày 22 tháng 2 năm 2013
jchthys:La problemo estas tamen ankaŭ, ke, kiam ĉiuj scios Esperanton kiel duan lingvon, estos eble, ke homoj ne plu trovos necese aŭ utile instrui al siaj infanoj ankaŭ alian lingvon - ja ĉiuj ĉie parolas jam Esperanton, ĝi estas do multege pli utila. Tio eĉ ŝajnas al mi sufiĉe verŝajna.cellus:Problemo por esperanto estas ke daŭros tre longe ĝis ĝi havos la saman penetradon kiel havas la angla lingvo.Ne necese. Oni intencis, ke Esperanto estu universala dua lingvo: ĉar ĝi facile lerneblas kiel dua lingvo, ĝi malpli verŝajne forpuŝis aliajn lingvojn ol natura lingvo kiel la angla.
Mi scias, ke mi per tio ĉi nun eble rompos kelkajn dogmojn.
@alonsososo: PMEG: Atismo, ankaŭ (mi ne tralegis ĝin, ĝuu kun ero da salo) Vikipedia artikolo pri la ata-ita-diskuto
alonsososo (Xem thông tin cá nhân) 19:56:23 Ngày 22 tháng 2 năm 2013