La evoluo de Esperanto
ca, kivuye
Ubutumwa 82
ururimi: Esperanto
sudanglo (Kwerekana umwidondoro) 23 Ruhuhuma 2013 12:19:54
…Bonvolu ne diri personaĵojn; ŝi ja estas mia amikino, kaj ŝi estas tre inteligenta kaj ĝentila. Krome, mi nomus min mem lingvisto.Mi ne atakas vian amikinon. Mi atakas la stultecon de la argumento, ke ĉar 'esti' estas ne-regula en ĉiuj 'naturaj' lingvoj, ĝi ne-eviteble fariĝos ne-regula en Esperanto.
He-he-he, mi konsentas!Elegante dirite, Fuzzy
Lingvistoj ofte juĝas pri Esperanto tiel, kiel la ĉevalisto rezonadus pri la aŭto
jchthys (Kwerekana umwidondoro) 23 Ruhuhuma 2013 15:44:55
sudanglo:Mi atakas la stultecon de la argumento, ke ĉar 'esti' estas ne-regula en ĉiuj 'naturaj' lingvoj, ĝi ne-eviteble fariĝos ne-regula en Esperanto.Sed ĝi ne estas stulta argumento. Lingivstoj studas sian subjekton detale, kraj trovas aferojn, kiuj estas similaj en multaj lingvoj. Estas tute logike kaj science antaŭjuĝi, ke unu sola natura lingvo faros tion se ĉiu alia ankaŭ faras—eĉ se la hipotezo finfine ne fakte estas vera.
Estas malsame, kiam homoj havas emocian reagon al Esperanto; eĉ kiam ili havas la samajn (logikajn) argumentojn, ili ofte tro emfazas ilian argumenton, kiel ĝi estus la efektiva vero. Pli malbone, tiuj homoj estas ĉefe tiuj, kiuj scias nenion pri Esperanto, aŭ eĉ pri lingvistiko. Kaj ofte ili ne havas bonajn argumentojn. Bonŝance mi ne konas multe el tiuj homoj.
Lingvistoj ofte juĝas pri Esperanto tiel, kiel la ĉevalisto rezonadus pri la aŭtoTio ja estas diraĵo, kiun mi povas iel samopinii.
sudanglo (Kwerekana umwidondoro) 24 Ruhuhuma 2013 11:59:03
Lingvistoj studas sian subjekton detale, kaj trovas aferojn, kiuj estas similaj en multaj lingvoj. Estas tute logike kaj science antaŭjuĝi, ke unu sola natura lingvo faros tion se ĉiu alia ankaŭ farasKial ne. Tamen mi iom dubas pri la universaleco de trajtoj de lingvoj. La leĝoj de lingvoj ne estas kiel la leĝoj de fiziko
Sed Esperanto diferenciĝas de la 'naturaj' lingvoj. Kaj tiel ne estas logike antaŭjuĝi. Kiu alia 'natura' lingvo havas la preskaŭ kompletan morfologian regulecon de Esperanto kaj kompareblan strukturon.
Eĉ se 100 milionoj da homoj parolus Esperanton ĝi ne ceŝus esti arte konstruita lingvo.
Cetere neniu memrespekta sciencisto dirus ke ĉar ĉiuj Eŭropaj cignoj estas blankaj ne povas ekzisti nigra cigno.
Sed la atakita aserto estas eĉ ne tiel pardonebla. Estas kvazaŭ oni dirus ke ĉar ĉiuj cignoj estas blankaj ne povas ekzisti nigra anaso.
Mi insistas ke la aserto ke 'esti' fariĝos ne-regula ĉar ĝi estas kutime ne-regula en lingvoj estas tute senpripensita.
Altebrilas (Kwerekana umwidondoro) 24 Ruhuhuma 2013 16:19:42
(skriba referenco eble trovebla)
Mi aŭdis "malde" anstataŭ "maldekstre" en gimnastika - aŭ danca - kurso, por ke ĝi estu klare distingebla de "dekstre", kaj silabe samlonga.
Mi ankaŭ aŭdis "kjal", "kjel", ktp por faligi la akcenton sur la plej signifoplenan silabon.
Eblas frostigi la skriban lingvon, sed la parola evoluos paralele siaflanken.
Altebrilas (Kwerekana umwidondoro) 24 Ruhuhuma 2013 16:36:44
Kirilo81 (Kwerekana umwidondoro) 24 Ruhuhuma 2013 16:37:59
jchthys:Ŝia ekzemplo estis la vorto "esti"; en preskaŭ ĉiu natura lingvo, tiu ĉi verbo estas neregula, kaj verŝajne nereguliĝis, se Esperanto sufiĉe paroliĝadis.Ekzistas sufiĉe da lingvoj, kie esti havas regulan fleksion - kaj temas ne nur pri aglutinaj lingvoj, sed ankaŭ pri la prahindeŭropa, la hitita aŭ la malnovhindarja (veda).
Apenaŭ ekzistas veraj universalaĵoj en la lingvoj, nur tendencoj. Kaj ke 99% de la lingvoj sekvas la ĉeftendencon, neniel jukas la 1%, kiuj tion ne faras.
darkweasel (Kwerekana umwidondoro) 24 Ruhuhuma 2013 17:25:18
La fakto, ke Esperanton homoj povas fakte lerni, do jam refutas ajnan universalecon de nereguleco de certaj verboj.
darkweasel (Kwerekana umwidondoro) 24 Ruhuhuma 2013 17:40:32
N-true:Por reveni al nia kara verbo "esti": eble ĝi pro ekzakte tiu lasta proceso iam iĝos "esi". Tio estas logika kaj supozebla ŝanĝo, laŭ tipikaj sonŝanĝproceso. Aŭ eble ĝi ekhavas alternativan formon (alomorfon) "sti" post vokalfinaj vortoj (la plejparto de esperantaj vortoj ja finiĝas per vokaloj aŭ duonvokaloj, precipe se vere iam la akuzativo malaperas). Eble ĝi eĉ iam iĝos nur sas/sis/sos? Tio sonas utopia, sed simila afero okazis kun antaŭe tre regula paradigmo de la verbo "esti" en la latina, rigardu la sekvan evoluon inter la proto-hindeŭropaj formoj kaj la latinaj:Se la radiko fariĝos es- aŭ st-, tiam la verbo estos tamen regule konjugaciata.
Kirilo81 (Kwerekana umwidondoro) 24 Ruhuhuma 2013 19:36:57
darkweasel:Laŭ kiel mi komprenas la teoriaron de Chomsky (malgarantio: mi ne estas lingvisto, sed ja iom interesiĝas/-is pri lingvoscienco), veraj lingvaj universalaĵoj estas necesaj kondiĉoj, por ke lingvo estu entute lernebla por homo.Nu, mi plieksplicu:
Unue, neniu garantias, ke Chomsky pravas. Ĝis nun mankas ajna pruvo de la generativismo.
Due, jes ja ekzistas universalaĵoj, sed ili estas tiom ĝeneralaj, ke estas malfacile por planlingvo ilin malobei.
Por mi, kognitivisto, ne ekzistas universalaĵoj laŭ la tipo "koncepto X en ĉiu lingvo esprimiĝas per rimedo Y" (kaj ĝis nun mankas pruvoj por tiaj), sed ekzistas universalaj kognitivaj kategorioj, kiuj kontrolas kaj limigas la praktikajn esprimmanierojn. Ekz. ne ĉiu lingvo devas distingi inter "en" kaj "sur", sed por tiuj, kiuj ja faras distingon (kaj multaj estas pli detalaj, ekz. la germana per in - an -auf), oni povas registri gamon de (11-12) lokaj aranĝoj inter la polusoj maksimume "en"-eca resp. "sur"-eca. Kaj kie ajn difinita lingvo havas la limon inter "en" kaj "sur" (kaj eventuale pliajn), ĝi restas survoje al la prototipaj polusoj kohera, t.e., ĝi ne havas "sur" por la aranĝoj 1-3 kaj 5-8, kaj "en" por 4 kaj 9-11/12, sed ĝi havas tion por 1-3 resp. 4-11/12 ktp.
Tiel aspektas la universalaĵoj. Kaj E-o ilin kompreneble obeas.
Kirilo81 (Kwerekana umwidondoro) 24 Ruhuhuma 2013 19:51:35
N-true:Por reveni al nia kara verbo "esti": eble ĝi pro ekzakte tiu lasta proceso iam iĝos "esi". Tio estas logika kaj supozebla ŝanĝo, laŭ tipikaj sonŝanĝproceso. Aŭ eble ĝi ekhavas alternativan formon (alomorfon) "sti" post vokalfinaj vortoj (la plejparto de esperantaj vortoj ja finiĝas per vokaloj aŭ duonvokaloj, precipe se vere iam la akuzativo malaperas). Eble ĝi eĉ iam iĝos nur sas/sis/sos? Tio sonas utopia, sed simila afero okazis kun antaŭe tre regula paradigmo de la verbo "esti" en la latina, rigardu la sekvan evoluon inter la proto-hindeŭropaj formoj kaj la latinaj:Pri tio mi kiel hindeŭropisto devas iom muŝbugri, mi anticipe pardonpetas. Ĉe la latina esse morfologiaj ŝanĝoj estis pli gravaj ol fonetikaj:
*ésmi > *esm > sum
*éssi > *ess > es
*ésti > *est > est
*esmós > *smos > sumus
*estés > *stes > estis
*esénti > *sent > sunt
*h1ésmi > *esm → sum (kp. malnovlat. esum)
*h1ési → *ess > es*
*h1ésti > *est > est
*h1smés > *smes → *smos > sumus
*h1sté(s) > *stes → estis
*h1sénti > *sent → *sont > sunt
La perdo aŭ apero de e en la latina stamo (e)s- okazis pro reciproka influo de la kutimaj formoj kaj ties enklitikaj variantoj (kp. aurea prima sata 'st aetas), krome la latina ĝeneraligis la finaĵojn -mus kaj -unt.
*longaj konsonantoj ne estis permesitaj en la prahindeŭropa, en la praitalika *ss estis renovigita por ioma tempo (ĉe Plaŭto es estas longa).