Mesaĝoj: 82
Lingvo: Esperanto
Francestral (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-06 04:06:50
Stefano888:Se ne geiliano, kio pri nova pronomo, gi? Estas lingvoj, kiuj havas pronomojn, kiuj aludi al ambaŭ aŭ ajna el la du seksoj. Mi pensas, ke ĝi estus bona se Esperanto havis tian pronomon ankaŭ.Nun:
ĝi = Ununombra triapersona pronomo universala (por ĉio ajn)
li = Ununombra triapersona pronomo ulgenra (por ulo)
ŝi = Ununombra triapersona pronomo ingenra (por ulino)
Sed, laŭ la lingva konvencio:
-Kiam oni scias, ke iu estas inulo, oni uzu ne ĝi aŭ li, sed ŝi.
-Kiam oni scias, ke iu estas virulo, oni uzu ne ĝi, sed li.
Do li estas ofte uzata kiel pronomo virgenra (por virulo).
Kiam la sekso de ulo estas nekonata, oni povas uzi li aŭ ĝi, sed:
-li estas ofte uzata por viruloj;
-ĝi estas ofte uzata por aĵoj.
Jen rimarkoj el la paĝo li el ReVo:
Rim. 1: La rilato inter „li“ kaj „ŝi“ estas simetria kun la rilato inter „ĝi“ kaj „li“. La pronomo „ĝi“ estas la plej ĝenerala, kaj principe povas rilati al ĉio ajn. La frazo „la pezo de objekto estas proporcia al ĝia maso“ implicas ankaŭ ke „la pezo de ulo estas proporcia al lia maso“. Tamen laŭ la lingva konvencio oni opinias malkonvena apliki „ĝi“ al objekto kies uleco estas konata en la kunteksto, precipe se temas pri konkreta persono. Tute simile, malkonvenas apliki „li“ al ulo kies ineco estas konata.Mi pensas ke, se oni aldonus pronomo, ĝi devus esti pronomo virgenra. Ekzemple, se oni aldonus hi:
Rim. 2: En iuj situacioj ankaŭ nedifinita „li“ povas roli, per kontrasto al „ŝi“, kiel pronomo strikte virgenra: ĉiu „li“ havas sian „ŝi“ [8] . Tio similas kontrastigon inter la aĵgenra „nenio“ kaj la ulgenra „neniu“: „vi diris, ke en la ĉambro estis nenio; sed eble tie estis iu?“.
ĝi = Ununombra triapersona pronomo universala
li = Ununombra triapersona pronomo ulgenra
hi = Ununombra triapersona pronomo virgenra
ŝi = Ununombra triapersona pronomo ingenra
Tiam, la pronomoj ĝi kaj li estus pli klaraj ol nun.
Kirilo81 (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-06 07:46:11
Tamen la diskuto estas vana, ĉar, kiel jam skribis RiotNrrd, oni ne povas plu aldoni pronomojn al Esperanto, kiel oni povas konkludi el la vortigo en la Fundamento (La personaj pronomoj...), do ni devas vivi kun tio, kion ni havas.
Stefano888 (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-07 01:09:38
Shuchdan40 (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-07 07:19:06
Grandan dankon al N-true por liaj hipotizoj en la evoluo de la lingvo, grandparte mi konsentas.
Se ni komparas du lingvojn: rusan kaj germanan, mi vidos, ke jam en 20-a jarcento la germano lingvo konsistis el multaj dialektoj, tiaj dialektoj, ke oni ne povis kompreni homoj, kiuj parolis alian dialekton (certe, oni havis la literaturan lingvon). La rusa lingvo ankaŭ havis kaj ankoraŭ havas dialektojn, sed sed ĉiuj rusaj ĉiam komprenis unuj aliajn. Kial? Simple pro tio, ke Rusio pli antaŭ ol Germanujo iĝis unuecan ŝtaton.
Same gravas por Esperanto ( Certe ne temas nun pri unu ŝtato pro ĉiuj) Cxiu nacio inklinas uzi Esperanton iom aliamaniere dank al influo de denaskaj lingvoj. Kuracilo por tio estas tio, ke la homoj de diversaj nacioj interkomunikiĝu plu kaj havu klasikan Esperanton kiel modelo (sendube, novaj vortoj povas aperi)
Francestral (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-07 09:24:29
Stefano888:Eble malŝi estus pli bona pronomo ol li, kiam oni parolas pri virhomoj kaj virbestoj.La pronomo malŝi taŭgas por amuze inciti la masklojn, kiuj pensas ke nur la inseksaj vortoj povas esti faritaj el aliseksa vorto.
Ekz.: Tiu virdamo diras "viranimalo" anstataŭ "malino", ĉar malŝi malŝatas la vortojn faritajn el inseksaj vortoj.
Stefano888:Same, neli estus pli bona pronomo ol ĝi, kiam oni parolas pri aĵoj.Sed oftege oni facile komprenas ĉu oni uzas ĝi kiel pronomo universala aŭ aĵgenra, ĉu ne?
Eble neli taŭgus, kiam oni parolas pri ulo, kiun oni vidas kiel aĵo.
Ekz.: Mi malŝatas tiun infaneton. Neli incitas min.
Tie ĉi, se oni uzus ĝi, oni povus pensi, ke la kialo estus, ke la sekso de la infaneto estus nekonata.
Shuchdan40 (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-08 04:26:23
Estas tre interese, ke ni estas partoprenantoj de ĉi tio absolute nova fenomeno en la homa historio!
Kaj mi nun rimarkas, ke eĉ -n por la formaĵo de la akuzativo de adjektivoj ne estas tute nelogoka: ni povas tielmaniere uzi adjektivojn sen substantivoj, ekzemple: Mi metis rugzajn tasojn sur la tablon kaj verdajn mi kaŝis sub la liton. (Vidu la vorton verdajn.)
Drafter (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-08 07:50:06
Shuchdan40:... Mi metis rugzajn tasojn sur la tablon kaj verdajn mi kaŝis sub la liton. (Vidu la vorton verdajn.)Estus pli klare, se vi metus artikolon "la" antaŭ la vorton "verdajn" .
Shuchdan40 (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-08 10:19:54
Drafter skribis:Estus pli klare, se vi metus artikolon "la" antaŭ la vorton "verdajn" .Jes, vi pravas, estus pli bone. Artikloj estas precipe malfacilaj por mi, ĉar en mia denaska lingvo ni ne havas artiklojn. Mi emas forgesi pri ili.Vi ne estas la unua, kiu mi skribas pri tio, tio ĝuste estis mia eraro. Dankon, tio nur helpas min.Mi timas, ke la homoj de diversaj nacioj inklinas fari Esperanton iomete laŭ la leĝoj de iliaj denaskaj lingvoj.Ekzemple, tiuj, kies denaskaj lingvoj ne havas akuzativojn, emas forgesi pri - n. La ruso lingvo havas liberan vortordon kiel en Esperanto, pro tio por ni tio estas absolute nature, sed ĉu la nacioj, kiuj havas en siaj lingvojn rigidan vortordon, emas konservi la saman ordon en Esperanto, ne uzante la liberecon formigi la frazojn, kiel oni volas?
Ĉu ili preferas uzi la skemon: subjekto-predikato-komplemento?
Kiuj erarojn "helpas" fari en Eperanto viaj denaskaj lingvoj?
Ĉu ĉi tio povas rezulti en, ekzemple, rusa dialekto de Esperanto?
Kiaj danĝeroj antaŭdiras tio por la unueco de la lingvo?
Kiel ni povas tion eviti?
Drafter (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-08 10:42:39
michaleo (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-08 12:27:47
Mi emas forgesi pri ili.Vi ne estas la unua, kiu mi skribas pri tio, tio ĝuste estis mia eraro. Dankon, tio nur helpas min.Mi timas, ke la homoj de diversaj nacioj inklinas fari Esperanton iomete laŭ la leĝoj de iliaj denaskaj lingvoj.Ekzemple, tiuj, kies denaskaj lingvoj ne havas akuzativojn, emas forgesi pri - n. La ruso lingvo havas liberan vortordon kiel en Esperanto, pro tio por ni tio estas absolute nature, sed ĉu la nacioj, kiuj havas en siaj lingvojn rigidan vortordon, emas konservi la saman ordon en Esperanto, ne uzante la liberecon formigi la frazojn, kiel oni volas?Tio estas tute natura, ke homoj sekvas denasklingvajn skemojn. Eĉ homoj parolantaj saman lingvon faras tion alimaniere, komprenante unu la alian. Kaj tio estas bona. Kaj bone, ke Esperanto permesas fari tion. Homoj povas erari, sed tio ne ŝanĝas la Fundamenton, kiu estas aro de la rudimentaj reguloj. La reguloj preventas disrompon de Esperanto. Kaj volo de kompreno estas unuiganta faktoro.