Al la enhavo

Mi serĉas la listo de etimoj de ĉiu Esperanta vorto.

de Francestral, 2013-februaro-17

Mesaĝoj: 5

Lingvo: Esperanto

Francestral (Montri la profilon) 2013-februaro-17 22:18:23

Bonan vesperon.

Mi serĉas retejon, kie estas la listo de etimoj de ĉiu Esperanta vorto.

Ekzemple, laŭ http://fr.wiktionary.org/wiki/eksplodi, la etimoj de eksplodi estas la franca exploser, la angla explode kaj la germana explodieren.

Ve al mi, en fr.wiktionary.org, forestas la etimoj de multaj Esperantaj vortoj.

Ĉu vi konas alian retejon ?

fstphane (Montri la profilon) 2013-februaro-17 22:57:58

Francestral:Bonan vesperon.

Mi serĉas retejon, kie estas la listo de etimoj de ĉiu Esperanta vorto.

Ekzemple, laŭ http://fr.wiktionary.org/wiki/eksplodi, la etimoj de eksplodi estas la franca exploser, la angla explode kaj la germana explodieren.

Ve al mi, en fr.wiktionary.org, forestas la etimoj de multaj Esperantaj vortoj.

Ĉu vi konas alian retejon ?
Ankaŭ mi ne trovis veran etimologian vortaron, sed jen listo de vortaroj, kiun mi trovis.
La etimologia vortaro ne estas tre bona, laù mi.

http://www.lexilogos.com/esperanto.htm

jchthys (Montri la profilon) 2013-februaro-18 04:23:42

Ja ekzistis listo de vortdevenoj sur la reto; la retpaĝo ne plu vivas, sed jen arĥivo de la Etimologia Vortareto.

Tjeri (Montri la profilon) 2013-februaro-18 11:08:43

La plej kompleta etimologia vortaro de esperanto estas tiu kvinvoluma de Ebbe Vilborg, videbla
tie

N-true (Montri la profilon) 2013-februaro-24 17:54:51

Mi ankaŭ povas rekomendi la liron "Konciza Etimologia Vortaro" de André Cherpillod. Mi iam aĉetis ĝin ĉe la libroservo de la UEA. Mi povas vere rekomendi ĝin, ĝi estas akurata (laŭ mi) kaj mi ĝis nun jam ĉiun vorton en ĝi trovis.

Reen al la supro