Sisu juurde

Mi serĉas la listo de etimoj de ĉiu Esperanta vorto.

kelle poolt Francestral, 17. veebruar 2013

Postitused: 5

Keel: Esperanto

Francestral (Näita profiili) 17. veebruar 2013 22:18.23

Bonan vesperon.

Mi serĉas retejon, kie estas la listo de etimoj de ĉiu Esperanta vorto.

Ekzemple, laŭ http://fr.wiktionary.org/wiki/eksplodi, la etimoj de eksplodi estas la franca exploser, la angla explode kaj la germana explodieren.

Ve al mi, en fr.wiktionary.org, forestas la etimoj de multaj Esperantaj vortoj.

Ĉu vi konas alian retejon ?

fstphane (Näita profiili) 17. veebruar 2013 22:57.58

Francestral:Bonan vesperon.

Mi serĉas retejon, kie estas la listo de etimoj de ĉiu Esperanta vorto.

Ekzemple, laŭ http://fr.wiktionary.org/wiki/eksplodi, la etimoj de eksplodi estas la franca exploser, la angla explode kaj la germana explodieren.

Ve al mi, en fr.wiktionary.org, forestas la etimoj de multaj Esperantaj vortoj.

Ĉu vi konas alian retejon ?
Ankaŭ mi ne trovis veran etimologian vortaron, sed jen listo de vortaroj, kiun mi trovis.
La etimologia vortaro ne estas tre bona, laù mi.

http://www.lexilogos.com/esperanto.htm

jchthys (Näita profiili) 18. veebruar 2013 4:23.42

Ja ekzistis listo de vortdevenoj sur la reto; la retpaĝo ne plu vivas, sed jen arĥivo de la Etimologia Vortareto.

Tjeri (Näita profiili) 18. veebruar 2013 11:08.43

La plej kompleta etimologia vortaro de esperanto estas tiu kvinvoluma de Ebbe Vilborg, videbla
tie

N-true (Näita profiili) 24. veebruar 2013 17:54.51

Mi ankaŭ povas rekomendi la liron "Konciza Etimologia Vortaro" de André Cherpillod. Mi iam aĉetis ĝin ĉe la libroservo de la UEA. Mi povas vere rekomendi ĝin, ĝi estas akurata (laŭ mi) kaj mi ĝis nun jam ĉiun vorton en ĝi trovis.

Tagasi üles