Al la enhavo

Ĉu aliaj homoj vere ekzistas?

de Kokirian, 2013-februaro-19

Mesaĝoj: 37

Lingvo: Esperanto

Kokirian (Montri la profilon) 2013-februaro-19 15:42:31

Kiel oni povas scii ke la homoj ĉirkaŭa li vere ekzistas kaj ili ne nur estas en lia imago? Se la homoj ĉirkaŭa vi vere ekzistas, kiel vi povas pruvi ĝin?

antoniomoya (Montri la profilon) 2013-februaro-19 16:05:21

Kokirian:Kiel oni povas scii ke la homoj ĉirkaŭa li vere ekzistas kaj ili ne nur estas en lia imago? Se la homoj ĉirkaŭa vi vere ekzistas, kiel vi povas pruvi ĝin?
Tuŝante ilin, samkiel mi tuŝas min. Do, mi certiĝos ke ni ĉiuj estas realaj. Kaj poste mi diros tion al vi. ridulo.gif

Amike.

efilzeo (Montri la profilon) 2013-februaro-19 16:11:07

Ĉu vi legis Decartes/Kartesio?

fstphane (Montri la profilon) 2013-februaro-19 16:36:03

Kokirian:Kiel oni povas scii ke la homoj ĉirkaŭa li vere ekzistas kaj ili ne nur estas en lia imago? Se la homoj ĉirkaŭa vi vere ekzistas, kiel vi povas pruvi ĝin?
Ĉu vi volas diri alian homaron, ele nian mondon, sur alia planedo en la universo.
Kial ne, kiu vere scias?

Pli serioze!
Kiu faras la demandon? Ĉu vi estas ja reala, aŭ vi estas simple vizio en la konscio?

BlackOtaku (Montri la profilon) 2013-februaro-19 17:33:37

Mi pripensas tion foje. Mi ne certas, ĉu vidi iun alian, kiu pripensadas tion, farus tiun ideon veran aŭ ne. ridulo.gif

Tempodivalse (Montri la profilon) 2013-februaro-19 17:50:54

Kokirian:Kiel oni povas scii ke la homoj ĉirkaŭa li vere ekzistas kaj ili ne nur estas en lia imago? Se la homoj ĉirkaŭa vi vere ekzistas, kiel vi povas pruvi ĝin?
Filozofie, la pretendo ke nur vi ekzistas, ke ĉiuj aliuloj vidiĝas al vi nur kiel iluzio de via menso, nomiĝas "solipsismo". Laŭ mia sperto, ĝi estas la solsola filozofia teorio kiu kaj nerefuteblas kaj nedefendeblas. Neeblas ĝin refuti ĉar nenio, kion oni penus diri aŭ demonstri, povas malpravigi la pretendojn de l' asertanto. Samtempe neeblas ĝin defendi ĉar neniu, la argumentojn de "solipsisto" aŭskutinte, diros: "Bone, eble vi pravas; mi ne ekzistas."

La fama filozofo Descartes prezentis interesajn pensojn pri tio, kion ni povas scii sen la plej eta dubo, aŭ male kion ni ne kapablas dubi iom ajn. Angle lian verkon oni nomas "Discourse on the Method" (mi forgesas l' originalan francan titolon).

(Estas strangete diskuti filozofion en Esperanto. Universitate mi alkutimiĝis ĉiam tiujn ĉi aferojn priparoli kaj legi angle.)

fstphane (Montri la profilon) 2013-februaro-19 19:03:19

Mi dezirus proponi al vi ĉi tie etan ekzercon.
Mi demandus al vi fari ĝin honeste.
Do vi tuj faros la demandon al vi mem: Kiu mi estas? Sed sen uzi ian memoron.
Bonvole provu respondi al tiu ĉi demando, kaj mi ripetas, sen uzi la memoron.

mihxil (Montri la profilon) 2013-februaro-19 19:44:21

Kokirian:Kiel oni povas scii ke la homoj ĉirkaŭa li vere ekzistas kaj ili ne nur estas en lia imago? Se la homoj ĉirkaŭa vi vere ekzistas, kiel vi povas pruvi ĝin?
Tiaj ĉi demandoj montras en miaj okuloj la fiaskon de certspeca 'filozofio' kiu ŝajne opinias ke estas entute inde demandi sin ĉi tiajn aferojn.

La homoj ĉirkaŭ oni ekzistas same kiel ĉio alia ekzistas. Nei la ekziston de aliaj homoj egalas nei la tutan sciaron de la homaro. Estas ekstreme nihilisma kaj komplete senutila. Temus pri nenio pli ol vortludado, reduktanta ĉion al vana klaĉado pri la signifo de la vorto 'ekzistado' entute.

Makinary (Montri la profilon) 2013-februaro-20 01:55:43

Kokirian:Kiel oni povas scii ke la homoj ĉirkaŭa li vere ekzistas kaj ili ne nur estas en lia imago? Se la homoj ĉirkaŭa vi vere ekzistas, kiel vi povas pruvi ĝin?
Trankiviliĝu, ni ne vivas en Matrico, mi pensas...

cellus (Montri la profilon) 2013-februaro-20 06:55:46

OK, aliaj homoj ne ekzistas. Vi vivas en sonĝo. Se vi en tiu sonĝo atakos iun homon sur la strato estas tre eble ke la polico venos en via sonĝo, kaj en via sonĝo vi estos kondamnita al ses monatoj malliberejo por batado de kunhomo. Eble tio nur estas sonĝo, la aliaj ne ekzistas, la malliberejo ne ekzistas – la sesmonata estado en la malliberejo ne ekzistas. Sed en via sonĝo ĝi ekzistas, kaj via puno ekzistas en via sonĝo. Neniu povas studi vin de ekstere, ne scias ĉu vi estas komputila programo aŭ ne, sed tio estas tute sen intereso, ĉar vi ekzistas en via sonĝo kaj ĉiuj aliaj homoj kiujn vi renkontas, ankaŭ ekzistas. Kio estas malantaŭ aŭ sub tio, ni ne scias kaj ne povos elesplori! Ĝi do estas malproblemo.

Reen al la supro