Postitused: 37
Keel: Esperanto
Kokirian (Näita profiili) 19. veebruar 2013 15:42.31
antoniomoya (Näita profiili) 19. veebruar 2013 16:05.21
Kokirian:Kiel oni povas scii ke la homoj ĉirkaŭa li vere ekzistas kaj ili ne nur estas en lia imago? Se la homoj ĉirkaŭa vi vere ekzistas, kiel vi povas pruvi ĝin?Tuŝante ilin, samkiel mi tuŝas min. Do, mi certiĝos ke ni ĉiuj estas realaj. Kaj poste mi diros tion al vi.
Amike.
efilzeo (Näita profiili) 19. veebruar 2013 16:11.07
fstphane (Näita profiili) 19. veebruar 2013 16:36.03
Kokirian:Kiel oni povas scii ke la homoj ĉirkaŭa li vere ekzistas kaj ili ne nur estas en lia imago? Se la homoj ĉirkaŭa vi vere ekzistas, kiel vi povas pruvi ĝin?Ĉu vi volas diri alian homaron, ele nian mondon, sur alia planedo en la universo.
Kial ne, kiu vere scias?
Pli serioze!
Kiu faras la demandon? Ĉu vi estas ja reala, aŭ vi estas simple vizio en la konscio?
BlackOtaku (Näita profiili) 19. veebruar 2013 17:33.37
Tempodivalse (Näita profiili) 19. veebruar 2013 17:50.54
Kokirian:Kiel oni povas scii ke la homoj ĉirkaŭa li vere ekzistas kaj ili ne nur estas en lia imago? Se la homoj ĉirkaŭa vi vere ekzistas, kiel vi povas pruvi ĝin?Filozofie, la pretendo ke nur vi ekzistas, ke ĉiuj aliuloj vidiĝas al vi nur kiel iluzio de via menso, nomiĝas "solipsismo". Laŭ mia sperto, ĝi estas la solsola filozofia teorio kiu kaj nerefuteblas kaj nedefendeblas. Neeblas ĝin refuti ĉar nenio, kion oni penus diri aŭ demonstri, povas malpravigi la pretendojn de l' asertanto. Samtempe neeblas ĝin defendi ĉar neniu, la argumentojn de "solipsisto" aŭskutinte, diros: "Bone, eble vi pravas; mi ne ekzistas."
La fama filozofo Descartes prezentis interesajn pensojn pri tio, kion ni povas scii sen la plej eta dubo, aŭ male kion ni ne kapablas dubi iom ajn. Angle lian verkon oni nomas "Discourse on the Method" (mi forgesas l' originalan francan titolon).
(Estas strangete diskuti filozofion en Esperanto. Universitate mi alkutimiĝis ĉiam tiujn ĉi aferojn priparoli kaj legi angle.)
fstphane (Näita profiili) 19. veebruar 2013 19:03.19
Mi demandus al vi fari ĝin honeste.
Do vi tuj faros la demandon al vi mem: Kiu mi estas? Sed sen uzi ian memoron.
Bonvole provu respondi al tiu ĉi demando, kaj mi ripetas, sen uzi la memoron.
mihxil (Näita profiili) 19. veebruar 2013 19:44.21
Kokirian:Kiel oni povas scii ke la homoj ĉirkaŭa li vere ekzistas kaj ili ne nur estas en lia imago? Se la homoj ĉirkaŭa vi vere ekzistas, kiel vi povas pruvi ĝin?Tiaj ĉi demandoj montras en miaj okuloj la fiaskon de certspeca 'filozofio' kiu ŝajne opinias ke estas entute inde demandi sin ĉi tiajn aferojn.
La homoj ĉirkaŭ oni ekzistas same kiel ĉio alia ekzistas. Nei la ekziston de aliaj homoj egalas nei la tutan sciaron de la homaro. Estas ekstreme nihilisma kaj komplete senutila. Temus pri nenio pli ol vortludado, reduktanta ĉion al vana klaĉado pri la signifo de la vorto 'ekzistado' entute.
Makinary (Näita profiili) 20. veebruar 2013 1:55.43
Kokirian:Kiel oni povas scii ke la homoj ĉirkaŭa li vere ekzistas kaj ili ne nur estas en lia imago? Se la homoj ĉirkaŭa vi vere ekzistas, kiel vi povas pruvi ĝin?Trankiviliĝu, ni ne vivas en Matrico, mi pensas...
cellus (Näita profiili) 20. veebruar 2013 6:55.46