Přejít k obsahu

Ĉu aliaj homoj vere ekzistas?

od uživatele Kokirian ze dne 19. února 2013

Příspěvky: 37

Jazyk: Esperanto

hebda999 (Ukázat profil) 25. února 2013 8:28:32

mihxil:Eĉ se dio kreis la universon (kio ne veras, ĉar dio evidente estas homa elpensaĵo), tiam ankoraŭ estas iom dubinde ke ni povus diri ke li kreis min persone. Tio ŝajnus al mi tordo de la vorto 'krei', ĉar estis esence por li neeble antaŭvidi ke tio okazos. Se oni asertus ke li kreis 'la homaron', tiam mi povus ankoraŭ pli malpli imagi kiel oni pensas. Sed diri ke li kreis ĉiun invididuon aparte ŝajnas al mi komplete absurde.
Ĉu forno kreas kukojn? Vi estas nur ilo de Dia plano. La Dio kreis la planon kaj iniciatis la unuajn ilojn, por ke ili funkciu laŭ la plano. Nun Ĝi prizorgas ke ĉio funkcias laŭplane.

Kokirian (Ukázat profil) 25. února 2013 15:50:58

Vere, mi ne kredas ke la homoj ĉirkaŭa mi ne ekzistas. Aliaj homoj definite ekzistas.
Ankaŭ, mi kredas je Dion, kaj mi kredas ke li kreis min kaj ja la tutan universon. Dio ja havas planon por ĉiu tra Jesuo, la Filo de Dio.

mihxil (Ukázat profil) 25. února 2013 17:20:07

hebda999:Venos la tempo kiam li devos pagi por siaj blasfemoj.
Kial mi devus pagi? Mi nur faras precize tion kion Dio deziris. Mi estas nur ilo de la plano de Dio. Se li punus min pri tio, tiam li estus efektive tre tre tre maljusta, kaj tre fia.

hebda999:Ĉu forno kreas kukojn?
Eble ne. Sed ĉu vi kreis viajn infanojn? Eble jes, sed ĉu vi do ankaŭ kreis la aferojn kiujn ili kreis kaj kreos? Ŝajnas al mi ke ne. Estas afero de vortosignifoj, sed al mi ne ŝajnas ke 'krei' egalas al 'iel kaŭzi'. 'krei' ankaŭ implicas ian intencon.

hebda999:Vi estas nur ilo de Dia plano. La Dio kreis la planon kaj iniciatis la unuajn ilojn, por ke ili funkciu laŭ la plano. Nun Ĝi prizorgas ke ĉio funkcias laŭplane.
Do, ankaŭ vi, kiel Palaman, komplete negas la liberan volon. Ni estas nur marionetoj de Dio. Ĉu vere vi tiel pensas? Ĉu vere vi pensas ke mi ekzistas ĉar Dio 'kreis' min? Ĉu tio ne tute ignoras la liberan volon de miaj gepatroj? Korektu min se mi eraras, sed mi supozis ke kristanoj kutime diras ke homoj ja havas liberan volon. Sed nune mi pri tio entute nenion vidas ĉe vi uloj.

Kokirian (Ukázat profil) 25. února 2013 17:58:27

Dio sendis Jesuon morti por ni, kaj tra la morto kaj revivigo de Jesuo, ni povas trovi vivon kaj amikecon kun Dio. Jesuo estas la sola vojo al Ĉielo, kaj tra rilato kun Jesuo, vi povas esti prava. Do, kredantoj de Jesuo ne kondamnu aliajn, sed ili montru al aliaj la lumo de Jesuo. Multaj da kristanoj hodiaŭ havas problemojn kun tio, sed vere estas simpla.

mihxil (Ukázat profil) 25. února 2013 18:13:31

Kokirian:Dio sendis Jesuon morti por ni, kaj tra la morto kaj revivigo de Jesuo, ni povas trovi vivon kaj amikecon kun Dio. Jesuo estas la sola vojo al Ĉielo, kaj tra rilato kun Jesuo, vi povas esti prava. Do, kredantoj de Jesuo ne kondamnu aliajn, sed ili montru al aliaj la lumo de Jesuo. Multaj da kristanoj hodiaŭ havas problemojn kun tio, sed vere estas simpla.
Kaj, honeste, iom absurde. Kial Dio sendis iun (eh, sin mem, ĉu ne) por morti, kaj kiel tio rilatas al trovi vivon kaj amikecon kun Dio? Tutesimple ne senchavas. Bonvolu provi rigardi tiajn strangegaĵojn iom objektive....

Kokirian (Ukázat profil) 25. února 2013 22:36:14

mihxil:

Ŝjanas al mi, ke vi estas la oni kiu ne rigardas ĉi tion objektive... Dio sendis Jesuon morti por pagi la koston de niaj pekoj. Romanoj 3:23 diras ke, "ĉiu estas pekinta kaj ekmankinta al la majesto de Dio," kaj Romanoj 6:23 diras ke, "la salajroj de peko estas morto." Do, ekde kiam Adamo kaj Evo pekis en la ĝardeno, homaro estis disigita de Dio pro iliaj pekoj. Tamen, Dio sendis Jesuon morti sur la kruso por pagi la koston de niaj pekoj. Do, laŭ la Vorto de Dio, se vi akceptus la donacon kiu Jesuo donis al vi tra Lia morto kaj revivigo, vi praviĝos kun Dio kaj trovos eterna vivo. Kaj ĉi tiu donaco estas por ĉiu kiu akceptus ĝin.
Tre mojose, vere. ridego.gif

mihxil (Ukázat profil) 25. února 2013 23:18:44

Kokirian:Ŝjanas al mi, ke vi estas la oni kiu ne rigardas ĉi tion objektive... Dio sendis Jesuon morti por pagi la koston de niaj pekoj.
Kaj tio estas bona? Niaj pekoj tiuepoke ne jam estis faritaj. Tio jam estas absurdaĵo numero unu; kiu punas antaŭ la krimo? Due estas absurde mortopuni iun alian por la pekoj de aliaj. Oni portu la respondecon de siaj agoj mem. Tio estas absurdo du. Kaj kial la pekoj entute necesas esti 'pagataj'? Kia sensencaĵo estas tio?! Ĉu tio riparas ion aŭ helpas iun ajn? Kaj se Dio volus pardoni nin, kial li ne simple faras? Kial necesas ĉiu tiu sango? Kia kruelado estas tio? Kaj fine, kial li sendas sin mem, kaj kion tio eĉ entute signifu? Li murdas sin mem por mem povi pardonu tute aliulojn. Kion feke?

Pardonu, ĉi ĉio sonas komplete absurde. Ke vi ne vidas ke ĉi ĉio estas nekomprenebla kaj absurda, probable precipe signifas ke vi estas profude cerbolavita.

Korikian:Tre mojose, vere.
Ne estas mojose. La tuta afero estas sufiĉe vomiga se oni bone rigardas kion tiu stranga biblio efektive diras.

Jen amuza filmo kiu ankaŭ celas montri la absurdecon de la tuto.

Kokirian (Ukázat profil) 25. února 2013 23:53:26

mihxil:
Kokirian:Ŝjanas al mi, ke vi estas la oni kiu ne rigardas ĉi tion objektive... Dio sendis Jesuon morti por pagi la koston de niaj pekoj.
Kaj tio estas bona? Niaj pekoj tiuepoke ne jam estis faritaj. Tio jam estas absurdaĵo numero unu; kiu punas antaŭ la krimo? Due estas absurde mortopuni iun alian por la pekoj de aliaj. Oni portu la respondecon de siaj agoj mem. Tio estas absurdo du. Kaj kial la pekoj entute necesas esti 'pagataj'? Kia sensencaĵo estas tio?! Ĉu tio riparas ion aŭ helpas iun ajn? Kaj se Dio volus pardoni nin, kial li ne simple faras? Kial necesas ĉiu tiu sango? Kia kruelado estas tio? Kaj fine, kial li sendas sin mem, kaj kion tio eĉ entute signifu? Li murdas sin mem por mem povi pardonu tute aliulojn. Kion feke?
Mi ne diras ke ni estas punata pro la peko de Adamo. Neniu estas senkulpa. Ĉu vi neniam ofendis iun alian? Mi ne estas perfekta, certe. Kaj la konsekvenco de miaj pekoj estas morto. Mi estis sklavigita de mia peko, sed Jesuo fortiris mian ŝarĝon. Li fortiris mian punon de morto de. Ĉu vere ne estas rimarkinda laŭ vi ke la Dio kiu kreis la universon mortus por ni, liaj kreadoj kiu senĉese ribelas kontraŭ li? Kaj la mojosa parto estas ke Jesuo faris ĉi tion ĉar li amas vin.

mihxil (Ukázat profil) 26. února 2013 6:27:37

Kokirian:Mi ne diras ke ni estas punata pro la peko de Adamo.
Mi ankaŭ ne parolis pri tio. Sed efektive tion ja ankaŭ diras la biblio. Alia absurdaĵo, bone ke vi mencias ĝin.

Korikian:Neniu estas senkulpa. Ĉu vi neniam ofendis iun alian?
Eble jes, sed kiel rilatas al tio la suferado de iu ulo antaŭ 2 mil jaroj. Kiel helpas tio la ofenditon?

Korikian:Ĉu vere ne estas rimarkinda laŭ vi ke la Dio kiu kreis la universon mortus por ni, liaj kreadoj kiu senĉese ribelas kontraŭ li? Kaj la mojosa parto estas ke Jesuo faris ĉi tion ĉar li amas vin.
Jes, mi efektive pensas ke estas rimarkinde bizara fantaziaĵo.

Cetere li eĉ ne vere mortis, kelkajn tagojn poste li simple forpromenis. Tiel ankaŭ mi pretas morti por la bono de la tuta homaro. Estis nur malgranda gesteto. Estas amasoj da homoj kiuj devis suferi pli multe sen la scio ke ili per tio almenaŭ helpas aliajn, kaj sen povi reviviĝi poste.

Kaj diru, kio laŭ vi (aŭ via fireligio) okazos al mi, kiu rifuzas akcepti ĉiujn tiujn frenezaĵojn?

Kaj kio pri bestoj? Rimarku ke ankaŭ bestoj kaj plantoj kaj preskaŭ ĉiuj organismoj mortas. Ĉu ankaŭ tio estas la konsekvencoj de ilia pekado? Kiel pekis la arbo antaŭ mia domo?

hebda999 (Ukázat profil) 26. února 2013 7:04:50

mihxil:
hebda999:Venos la tempo kiam li devos pagi por siaj blasfemoj.
Kial mi devus pagi? Mi nur faras precize tion kion Dio deziris. Mi estas nur ilo de la plano de Dio. Se li punus min pri tio, tiam li estus efektive tre tre tre maljusta, kaj tre fia.
Vi pagos, ĉar vi havas liberan volon, kiun vi aĉe uzas.

mihxil:
hebda999:Ĉu forno kreas kukojn?
Eble ne. Sed ĉu vi kreis viajn infanojn? Eble jes,..
Ne, mi nur inicis vian vivon, kiu venas el la Dio. Vi do ne kreas la materion el kiu vi estas konstruita. Malbona ekzemplo, aŭ alidire, la ekzemplo favora al dia teorio. Dankon.

Zpět na začátek