Aller au contenu

Tria-persona pronomo de nekonata sekso --- en via lingvo

de zan, 20 février 2013

Messages : 30

Langue: Esperanto

darkweasel (Voir le profil) 1 mars 2013 19:41:54

BenjamenoPoeto:en la angla oni uzas "they."
kaj tion mi trovas fakte tre eleganta kaj ŝatas ĝin uzi. ridulo.gif

swalf (Voir le profil) 19 mars 2013 19:49:02

En Itala oni uzas:
Lui, egli => li, vira
Lei, ella => ŝi, virina
Loro => ili, gevira
Essi => ili, nur vira
Esse => ili, nur virina

Esperante plaĉas al mi uzi "li"-n por vira sekso homa aŭ besta; "ŝi"-n por virina sekso homa aŭ besta; "ĝi"-n por neseksa aĵo; "ŝli"-n por nekonata, neŭtrala, negrava aŭ malpreciza sekso homa aŭ besta.

Ankaŭ en la sveda lastatempe oni kreis neŭtralan pronomon, kiu antaŭ ne ekzistis: "Han" por vira, "Hon" por virina kaj freŝdate "Hen" por neŭtrala.
Do laŭ mi estas bona afero se oni uzas novajn pronomojn ankaŭ Esperante.

k273 (Voir le profil) 7 mai 2013 05:17:51

En Indonezia:

Li, ŝi, ĝi = dia/ia (ambaŭ estas tute sama)
Ili, ĝi = mereka

Indonezia ne havas genrojn kaj tre facilas.

sudanglo (Voir le profil) 15 mai 2013 21:35:29

Demandu la unuan personon, kiun vi renkontos en la vilaĝo. (Li?Ŝi?) ĝuste respondos al vi.
En la angla oni dirus Ask the first person you meet in the village. They will tell you.

En Esperanto facile oni povas lasi flanke la sekson de la pridemandoto dirante Tiu ĝuste respondos

Foje oni uzas ŝli por emfazi ke io ankaŭ rilatas al inoj.

efilzeo (Voir le profil) 16 mai 2013 06:51:54

darkweasel:
BenjamenoPoeto:en la angla oni uzas "they."
kaj tion mi trovas fakte tre eleganta kaj ŝatas ĝin uzi. ridulo.gif
Probable ĝi derivis el la germana maniero de uzi "sie" kiel bonmaniera forma uzo, ĉu ne?

agarrido18 (Voir le profil) 16 mai 2013 11:56:34

Tagaloge oni diras la jenajn:

ŝi/li= siya (Signifas, ke tiu pronomo povas uziĝi por ambaŭ seksoj, kaj la nur pronomo, kiu funkcias kiel tria-persona pronomo por unu persono, sendistinge la sekso.)

ili= sina/sila ('sila' povas uziĝi aŭ kiel subjekto aŭ kiel objekto, kaj 'sina' kutime uziĝas por mencii la personojn kiel subjektojn.)

ĝi= iyon/ito/iyan ('iyon' signifas malproksimeco, dum 'iyan' signifas proksimeco (sed ne tre proksime, kontraste 'ito', kiu tradukas al 'ĉi tiu' Esperante.), kaj 'ito' signifas ambaŭ malproksimeco kaj proksimeco de la afero, aŭ aĵo aŭ ne.

raffadalbo (Voir le profil) 22 mai 2013 20:09:34

maratonisto:En Esperanto oni proponis uzi "ri" kiel persona pronomo de tria persono kun nekonata sekso. Laŭ mi estus bone vaste uzi ĝin ĉar ĝi pliriĉigus la lingvon. Ekzemplo "Mi vidis rin malproksime. Tiom malproksime, ke ne rekonis rian sekson".
Mi ne sciis pri tio propono. Interese!

raffadalbo (Voir le profil) 22 mai 2013 20:16:38

sudanglo:Foje oni uzas ŝli por emfazi ke io ankaŭ rilatas al inoj.
Ankaŭ tiu propono estas interesa.

jchthys (Voir le profil) 17 juin 2013 18:09:23

Kirilo81:"li aŭ ŝi" estas moda, sed la klasika uzo estas nura "li", ĉar ĉe homoj (alie ol ĉe bestoj), "li" estas seksneŭtrala.

En la germana la personaj pronomoj ja povas estis uzataj simile al la angla (do "er" por maskloj, "sie" por femaloj, kaj "es" por aĵoj kaj etaj idoj), sed kiam oni antaŭe menciis substantion, la genro de la pronomo dependas de ties genro, do ekz. "Person" (f.) → "sie", "Bürger" (m., Esp. 'civitano' ) → "er" ktp.
Ofte oni uzas ankaŭ "man" ('oni' ).
maratonisto:En Esperanto oni proponis uzi "ri" kiel persona pronomo de tria persono kun nekonata sekso. Laŭ mi estus bone vaste uzi ĝin ĉar ĝi pliriĉigus la lingvon. Ekzemplo "Mi vidis rin malproksime. Tiom malproksime, ke ne rekonis rian sekson".
Por generalaj pronomoj, li estas la (prae) kutima Esperanta vorto. Sed por specifaj pronomoj (kiel "___ estis tro malproksima, do mi ne povis rimarki ____ sekson), estas pli taŭge uzi tiu. Senprobleme.

Ne necesas uzi la kontraŭfundamentajn vortojn *ri*ŝli.

Sed tio ne estas fadeno pri Esperantaj vortoj; ĝi estas pri aliaj lingvoj…

raffadalbo (Voir le profil) 17 juin 2013 19:41:30

Kirilo81:"li aŭ ŝi" estas moda, sed la klasika uzo estas nura "li", ĉar ĉe homoj (alie ol ĉe bestoj), "li" estas seksneŭtrala.
Tio veras pri multaj lingvoj, inkluzivante la italan.

Kirilo81:En la germana ... kiam oni antaŭe menciis substantion, la genro de la pronomo dependas de ties genro, do ekz. "Person" (f.) → "sie", "Bürger" (m., Esp. 'civitano' ) → "er" ktp.
Mi opinias ke gravas malsameco inter lingvoj:
- estas lingvoj (kiel la angla) kiu konas nur la seksan genron; neniun signifon havus en la angla demandi ĉu seĝo aŭ ĉielo estas ina aŭ malina;
- aliaj lingvoj konas la gramatikan genron, kiu estas ofte nura konvencio; ekzemple en la itala seĝoj (sedie) estas inaj kaj ĉielo (cielo) estas malina; unu ovo (uovo) estas malina sed pluraj ovoj (uova) estas inaj.

Ne strangas diri en la itala ke iu forta viro estas "una guardia" aŭ "una spia" (inaj vortoj).

Aldone, en iuj lingvoj, kiel la itala, oni povas tute preterlasi la personan pronomon kiam ĝi estas subjekto. Do, ekzemple, en la frazo:
* Infano ludis kun pilko apud mia domo. Kiam ĝi (li?ŝi?) vidis min, ĝi (li?ŝi?) ĵetis la pilkon direkte al mi

la itala traduko estas:
* Un bambino (=infano) giocava (=ludis) con la palla (=kun pilko) vicino (=apud) a casa mia (=mia domo). Quando (=Kiam) mi (=min) vide (=vidis), lanciò (=ĵetis) la palla (=la pilkon) verso di me (=direkte al mi)

Remarku ke ĉiuj vortoj estas tradukataj, krom la problema "ĝi".

Retour au début