K vsebini

Tria-persona pronomo de nekonata sekso --- en via lingvo

od zan, 20. februar 2013

Sporočila: 32

Jezik: Esperanto

jchthys (Prikaži profil) 17. junij 2013 18:09:23

Kirilo81:"li aŭ ŝi" estas moda, sed la klasika uzo estas nura "li", ĉar ĉe homoj (alie ol ĉe bestoj), "li" estas seksneŭtrala.

En la germana la personaj pronomoj ja povas estis uzataj simile al la angla (do "er" por maskloj, "sie" por femaloj, kaj "es" por aĵoj kaj etaj idoj), sed kiam oni antaŭe menciis substantion, la genro de la pronomo dependas de ties genro, do ekz. "Person" (f.) → "sie", "Bürger" (m., Esp. 'civitano' ) → "er" ktp.
Ofte oni uzas ankaŭ "man" ('oni' ).
maratonisto:En Esperanto oni proponis uzi "ri" kiel persona pronomo de tria persono kun nekonata sekso. Laŭ mi estus bone vaste uzi ĝin ĉar ĝi pliriĉigus la lingvon. Ekzemplo "Mi vidis rin malproksime. Tiom malproksime, ke ne rekonis rian sekson".
Por generalaj pronomoj, li estas la (prae) kutima Esperanta vorto. Sed por specifaj pronomoj (kiel "___ estis tro malproksima, do mi ne povis rimarki ____ sekson), estas pli taŭge uzi tiu. Senprobleme.

Ne necesas uzi la kontraŭfundamentajn vortojn *ri*ŝli.

Sed tio ne estas fadeno pri Esperantaj vortoj; ĝi estas pri aliaj lingvoj…

raffadalbo (Prikaži profil) 17. junij 2013 19:41:30

Kirilo81:"li aŭ ŝi" estas moda, sed la klasika uzo estas nura "li", ĉar ĉe homoj (alie ol ĉe bestoj), "li" estas seksneŭtrala.
Tio veras pri multaj lingvoj, inkluzivante la italan.

Kirilo81:En la germana ... kiam oni antaŭe menciis substantion, la genro de la pronomo dependas de ties genro, do ekz. "Person" (f.) → "sie", "Bürger" (m., Esp. 'civitano' ) → "er" ktp.
Mi opinias ke gravas malsameco inter lingvoj:
- estas lingvoj (kiel la angla) kiu konas nur la seksan genron; neniun signifon havus en la angla demandi ĉu seĝo aŭ ĉielo estas ina aŭ malina;
- aliaj lingvoj konas la gramatikan genron, kiu estas ofte nura konvencio; ekzemple en la itala seĝoj (sedie) estas inaj kaj ĉielo (cielo) estas malina; unu ovo (uovo) estas malina sed pluraj ovoj (uova) estas inaj.

Ne strangas diri en la itala ke iu forta viro estas "una guardia" aŭ "una spia" (inaj vortoj).

Aldone, en iuj lingvoj, kiel la itala, oni povas tute preterlasi la personan pronomon kiam ĝi estas subjekto. Do, ekzemple, en la frazo:
* Infano ludis kun pilko apud mia domo. Kiam ĝi (li?ŝi?) vidis min, ĝi (li?ŝi?) ĵetis la pilkon direkte al mi

la itala traduko estas:
* Un bambino (=infano) giocava (=ludis) con la palla (=kun pilko) vicino (=apud) a casa mia (=mia domo). Quando (=Kiam) mi (=min) vide (=vidis), lanciò (=ĵetis) la palla (=la pilkon) verso di me (=direkte al mi)

Remarku ke ĉiuj vortoj estas tradukataj, krom la problema "ĝi".

Nazaj na začetek