Skip to the content

Tria-persona pronomo de nekonata sekso --- en via lingvo

by zan, February 20, 2013

Messages: 32

Language: Esperanto

zan (User's profile) February 20, 2013, 11:45:22 AM

En Esperanto oni uzas "li aŭ ŝi" (aŭ laŭplaĉe alie), kiam oni ne scias ties sekson.
Kiel vi diras en via lingvo?

----ekz:japane
Originale la vorto "kare" estis uzata por viro aŭ virino.
Nuntempe influite de eŭropaj lingvoj oni uzas "kare"on por viro kaj "kanoĵo"n por virino.
Antaŭ ĉio la japana lingvo ne havas eŭropecan pronoman sistemon. "Ano hito"(tiu homo/persono) estas uzata por viro aŭ virino. Aliaj dirmanieroj ankaŭ estas uzataj laŭ la situacio.

vidas vandenis (User's profile) February 20, 2013, 12:23:32 PM

zan:En Esperanto oni uzas "li aŭ ŝi" (aŭ laŭplaĉe alie), kiam oni ne scias ties sekson.
Kiel vi diras en via lingvo?

----ekz:japane
Originale la vorto "kare" estis uzata por viro aŭ virino.
Nuntempe influite de eŭropaj lingvoj oni uzas "kare"on por viro kaj "kanoĵo"n por virino.
Antaŭ ĉio la japana lingvo ne havas eŭropecan pronoman sistemon. "Ano hito"(tiu homo/persono) estas uzata por viro aŭ virino. Aliaj dirmanieroj ankaŭ estas uzataj laŭ la situacio.
En litova 'li'. Ekz.: mi vidas katon, ĉevalon,kuniklon, hundon,infanon, homon.Ĉiu estas 'li'.(sed ne 'ĝi', kiel Esperante). Sed se sekso estas konata, oni diras 'li', 'ŝi'.

Kirilo81 (User's profile) February 20, 2013, 12:50:24 PM

"li aŭ ŝi" estas moda, sed la klasika uzo estas nura "li", ĉar ĉe homoj (alie ol ĉe bestoj), "li" estas seksneŭtrala.

En la germana la personaj pronomoj ja povas estis uzataj simile al la angla (do "er" por maskloj, "sie" por femaloj, kaj "es" por aĵoj kaj etaj idoj), sed kiam oni antaŭe menciis substantion, la genro de la pronomo dependas de ties genro, do ekz. "Person" (f.) → "sie", "Bürger" (m., Esp. 'civitano' ) → "er" ktp.
Ofte oni uzas ankaŭ "man" ('oni' ).

Makinary (User's profile) February 20, 2013, 1:29:58 PM

En portugala, kiam oni parolas pri persono kies sekson oni ne konas, oni povas uzi je "li". Sed tia situacio ne estas ofta kaj kiam ĝi okazas oni pliuzas aliajn esprimojn kiel je "la persono...", "li aŭ ŝi...", ktp.
Rim.: en esperanto oni povas uzi nur la pronomon "li" por paroli pri personojn kies seksoj ne estas konataj.

En portugala, por paroli pri nehomaj aferoj oni uzas pronomojn "li" kaj "ŝi" anstataŭ pronomon "ĝi". Ĉiuj portugalaj vortoj enhavas sekson, kvankam la aferoj, kiujn tiu vortoj rilatas, ne enhavas sekson. Rigardu sube kelkajn ekzemplojn:

A árvore foi cortada, foi uma maldade o que fizeram com ela
La arbo estis tranĉita, estis malbonaĵo tio kion oni faris al ĝi.
Rim.: "A" en ĉi tia situacio estas virina difina artikolo kaj "ela" estas nia "ŝi"

O carro é bonito, por isso que eu comprei ele
La ĉaro estas bela, pro ĉi tio ke mi aĉetis ĝin.
Rim.: "O" en ĉi tia situacio estas vira difina artikolo kaj "ele" estas nia "li"

Minha cabeça dói, o que você pode fazer para curar ela?
Mia kapo doloras, kion vi povas fari por kuraci ĝin?
Rim.: "minha" estas virina poseda pronomo, la vira poseda pronomo estas "meu".

Este é o meu novo cão, eu adotei ele ontem
Tiu ĉi estas mia nova hundo, mi adoptis ĝin hieraŭ
Rim.: La virina versio de "este" estas "esta"

VI DEMANDAS AL MI: Kiel portugalparolantoj scias la sekson de tiu vorto aŭ alia?
Ni simple memoras la sekson de ĉiuj vortoj, multaj vortoj jam montras sian sekson kiel "cabeça", "carro kaj "cão", sed aliaj ne, kiel "árvore". Iuj vortoj enhavas ambaŭ seksojn, kiel "estudante"(studanto/lernanto), se rilatas al junulo do estas "o estudante", se estas junulino do estas "a estudante".

Djino (User's profile) February 20, 2013, 1:37:59 PM

Mi parolas lingalan (bantua lingvo de Kongo), en kiu ne ekzistas pronoman genron.
La pronomoj estas:
- ngai (mi)
- yo (vi)
- ye (li, ŝi)
- biso (ni)
- bino (vi)
- bango (ili)

La uzataj pronomoj por aĵoj kaj bestoj estas "yango" aŭ "oyo" (tio)

por pli da informacioj: Lingála lingvo

vidas vandenis (User's profile) February 20, 2013, 2:48:05 PM

Mi kelke aldonos. Ekz., en litova 'arbo' estas 'li',sed 'frakseno'- 'li', do 'abio'- 'ŝi'.

iqlight (User's profile) February 21, 2013, 10:18:41 PM

la hungara lingvo ne havas genrojn.
li kaj ŝi = ő (337 unikode)
ĝi = az (ĝenerale), kelkfoje ő

Demian (User's profile) February 22, 2013, 5:18:23 AM

zan:En Esperanto oni uzas "li aŭ ŝi" (aŭ laŭplaĉe alie), kiam oni ne scias ties sekson.
Kiel vi diras en via lingvo?
Panĝabe: ਉਹ (ō) = li aŭ ŝi aŭ ĝi aŭ ili aŭ tiu

Hinde/Urdue: वो / وہ (vō) = li aŭ ŝi aŭ ĝi aŭ ili aŭ tiu

Por esti preciza, oni povas diri:

panĝabe

ਉਹ ਮੁੰਡਾ (ō munḍā) = tiu viro = li
ਉਹ ਕੁਡ਼ੀ (ō kuṛī) = tiu virino = ŝi
ਉਹ ਚੀਜ਼ (ō cīz) = tiu aĵo = ĝi
ਉਹ ਇਨਸਾਨ (ō insān) = tiuj popoloj = ili

hinde/urdue

वो लड़का / وہ لڑکا (vō laṛkā) = tiu viro = li
वो लड़की / وہ لڑکی (vō laṛkī) = tiu virino = ŝi
वो चीज़ / وہ چیز (vō cīz) = tiu aĵo = ĝi
वो इन्सान / وہ انسان (vō insān) = tiuj popoloj = ili

Transliterumo estas laŭ Nacia Biblioteko de Kolkata Romliterumado (National Library of Kolkata Romanisation) kiu surbaziĝas sur Internacia Aboco de Sanskrita Transliterumado.

utku (User's profile) February 22, 2013, 8:05:52 AM

En la turka la tria persona pronomo estas "o". O ankaŭ estas la malproksima demonstrativa pronomo kaj tia adjektivo, do ĝi signifas li, ŝi, ĝi, tio aŭ tiu. Genra alternativo de o, gramatike ne ekzistas.

maratonisto (User's profile) February 22, 2013, 6:54:54 PM

En Esperanto oni proponis uzi "ri" kiel persona pronomo de tria persono kun nekonata sekso. Laŭ mi estus bone vaste uzi ĝin ĉar ĝi pliriĉigus la lingvon. Ekzemplo "Mi vidis rin malproksime. Tiom malproksime, ke ne rekonis rian sekson".

Back to the top