"Li faris en ĝin novan truon". Kial oni uzu la N-finaĵon kun "ĝin"?
yyaann, 2013 m. vasaris 25 d.
Žinutės: 31
Kalba: Esperanto
darkweasel (Rodyti profilį) 2013 m. vasaris 27 d. 19:31:26
sudanglo:kaj tial uzi nekutiman etendon de Esperanto?
Redakto: jes mi scias ke tiu 'ŝlia' devus teĥnike esti 'sia' sed eĉ Onklo Zam foje ne uzis 'si' pro stilaj kialoj
Por respondi al la demando, kiel aliaj lingvoj tion faras - jes, mia denaska lingvo, la germana, ja uzas la ekvivalenton de -n tie.
JDnDorks (Rodyti profilį) 2013 m. vasaris 27 d. 20:04:52
Li_________fari truon_________Jako
________------------>___________
(Mi estas nova.)
Rugxdoma (Rodyti profilį) 2013 m. vasaris 27 d. 20:39:41
Tjeri:Same pri trufaro. Kiam timeo (vi scias, tiu insekteto) faras truon en vesto, ĝi jam estas en la vesto. Sed mi faras truon en veston, ĉar mi ne estas en la vesto sed ekstere de ĝi, kaj faras truon per ilo, kiun mi movas.Kiam oni uzas ilon, la centro de la truo moviĝis enen, almenaŭ se la ilo ne disŝiras sed pikas.
sudanglo (Rodyti profilį) 2013 m. vasaris 27 d. 22:07:05
Se oni streĉas la signifon de 'fari' preter la kutimajn limojn, tiel ke en certa kunteksto ĝi signifas penetri, bori, marŝi, iri au ion direktohavan, tiam vi povas sekvigi la akuzativon.
Se ne tiel, la sola kazo kiam la ŝablono Li faris X-on en io meritas la aldonon de akuzativo estas kiam X-o mem implicas ian direkton.
Do, li faris vojaĝon en Turkion, kontrastas kun li faris vojaĝon en Turkio. Ĉar vojaĝo povas havi direkton, sed 'fari' per si mem kutime ne havas. Kaj fari truon certe ne havas, se paroli pri jakoj.
Kaj se vi ankoraŭ dubas, esploru la Tekstaron. Vi ne trovos ekzemplon de fari X-on en Y-on kiu pravigus la tajloro faris truon en la jakon.
JDnDorks (Rodyti profilį) 2013 m. vasaris 28 d. 00:30:45
Se vi anstataŭigas la vorton "fari" kun "trovi" aŭ "deziri" aŭ io, ĝi ĉiu rompas.
Ondo (Rodyti profilį) 2013 m. vasaris 28 d. 07:23:33
sudanglo:Kaj se vi ankoraŭ dubas, esploru la Tekstaron. Vi ne trovos ekzemplon de fari X-on en Y-on kiu pravigus la tajloro faris truon en la jakon.Kial vi klopodas pruvi, ke fari truon en ion estas eraro? Ĝi certe ne estas eraro, nur malpli kutima ol fari truon en io. Eĉ la Tekstaro ne estas senpeka (el via vidpunkto). Ĉi tiuj elĉerpaĵoj tre similas al tio, kion vi serĉis:
* Tiam li faris novan bortruon en la teron
* tiu, kiu malkovris agavojn kaj fosis truon en ties koron por ĉerpi el ili mielon
Vi povas trovi analogiajn esprimojn, kiuj eble faciligas kompreni la akuzativon. Ekzemple, penetri povas havi tre similan sencon kiel fari truon. Kaj kion pri la direkta akuzativo post ŝanĝi (aŭ alia similsenca vorto)? Kiu moviĝas kien?
* Li ŝanĝas dezerton en lagon kaj sekan teron en fontojn de akvo;
Mi ne vidas erarojn, nur diversajn kutimojn pravigeblajn.
sudanglo (Rodyti profilį) 2013 m. vasaris 28 d. 11:21:37
Sed oni ne forgesu ke la testo klasigis la foreston de la akuzativo en tia kazo kiel eraron.
Ĉar multe pli ofte, se ne ĉiam, oni ne uzus akuzativon en tiaj kazoj, oni devas protesti.
Rilate la citaĵojn el la Tekstaro kiujn vi lerte trovis, mi komentas ke 'fosi' ja povas have direkton kaj fari bortruon jam enkondukas la nocion de borado kiu ankaŭ havas direkton.
Do fosi norden/okcidenten, bori suden/orienten havas sencon.
Sed fari truon en jako ne havas direkto-sencon. La senco ne estas parte penetri sed rezultigi truon/ krei truon.
Interesa estas la konkrasto inter 'li faris truon en la arbon kaj 'li faris truon en la arbo'.
Laŭ mi en la unua kazo oni eble ne traboris la arbon. Oni emfazas la enpenetron de la trunko.
Sed jako ne estas arbo. Brulaĵo de cigaro ne estas truo en jako, krom se tio rezultigis truon.
Ondo (Rodyti profilį) 2013 m. vasaris 28 d. 13:53:17
Alia grava demando: Kial aktivas tiom malmultaj ne-eŭroplingvanoj en la Esperantaj diskutoj? (Estas kelkaj esceptoj – bone!)
sudanglo (Rodyti profilį) 2013 m. vasaris 28 d. 22:00:52
"Ĉar multe pli ofte, se ne ĉiam, oni ne uzus akuzativO en tiaj kazoj, oni devas protesti."Ĉu vi ne aprecis la ŝercon.
Ĉu vi ne vidis mian T-ĉemizon kun ĝia devizo 'Proferso de la akusativon'
sudanglo (Rodyti profilį) 2013 m. vasaris 28 d. 22:23:55
Kial aktivas tiom malmultaj ne-eŭroplingvanoj en la Esperantaj diskutoj?Mi ne havas la respondon, Ondo. Sed eble tio estas kultura afero. Eble en certaj kulturoj (for-orientaj?) oni hezitas paradi sian opinion, eksponi sian ne-scion