Kwa maudhui

"Li faris en ĝin novan truon". Kial oni uzu la N-finaĵon kun "ĝin"?

ya yyaann, 25 Februari 2013

Ujumbe: 34

Lugha: Esperanto

darkweasel (Wasifu wa mtumiaji) 27 Februari 2013 7:31:26 alasiri

sudanglo:
Redakto: jes mi scias ke tiu 'ŝlia' devus teĥnike esti 'sia' sed eĉ Onklo Zam foje ne uzis 'si' pro stilaj kialoj
senkulpa.gif demando.gif kaj tial uzi nekutiman etendon de Esperanto?

Por respondi al la demando, kiel aliaj lingvoj tion faras - jes, mia denaska lingvo, la germana, ja uzas la ekvivalenton de -n tie.

JDnDorks (Wasifu wa mtumiaji) 27 Februari 2013 8:04:52 alasiri

Ho! Mi komprenas! Li faris la truon en la jakon!

Li_________fari truon_________Jako
________------------>___________

(Mi estas nova.)

Rugxdoma (Wasifu wa mtumiaji) 27 Februari 2013 8:39:41 alasiri

Tjeri:Same pri trufaro. Kiam timeo (vi scias, tiu insekteto) faras truon en vesto, ĝi jam estas en la vesto. Sed mi faras truon en veston, ĉar mi ne estas en la vesto sed ekstere de ĝi, kaj faras truon per ilo, kiun mi movas.
Kiam oni uzas ilon, la centro de la truo moviĝis enen, almenaŭ se la ilo ne disŝiras sed pikas.

sudanglo (Wasifu wa mtumiaji) 27 Februari 2013 10:07:05 alasiri

Je la barbo de Zamenhof!

Se oni streĉas la signifon de 'fari' preter la kutimajn limojn, tiel ke en certa kunteksto ĝi signifas penetri, bori, marŝi, iri au ion direktohavan, tiam vi povas sekvigi la akuzativon.

Se ne tiel, la sola kazo kiam la ŝablono Li faris X-on en io meritas la aldonon de akuzativo estas kiam X-o mem implicas ian direkton.

Do, li faris vojaĝon en Turkion, kontrastas kun li faris vojaĝon en Turkio. Ĉar vojaĝo povas havi direkton, sed 'fari' per si mem kutime ne havas. Kaj fari truon certe ne havas, se paroli pri jakoj.

Kaj se vi ankoraŭ dubas, esploru la Tekstaron. Vi ne trovos ekzemplon de fari X-on en Y-on kiu pravigus la tajloro faris truon en la jakon.

JDnDorks (Wasifu wa mtumiaji) 28 Februari 2013 12:30:45 asubuhi

Mi vidas.

Se vi anstataŭigas la vorton "fari" kun "trovi" aŭ "deziri" aŭ io, ĝi ĉiu rompas.

Ondo (Wasifu wa mtumiaji) 28 Februari 2013 7:23:33 asubuhi

sudanglo:Kaj se vi ankoraŭ dubas, esploru la Tekstaron. Vi ne trovos ekzemplon de fari X-on en Y-on kiu pravigus la tajloro faris truon en la jakon.
Kial vi klopodas pruvi, ke fari truon en ion estas eraro? Ĝi certe ne estas eraro, nur malpli kutima ol fari truon en io. Eĉ la Tekstaro ne estas senpeka (el via vidpunkto). Ĉi tiuj elĉerpaĵoj tre similas al tio, kion vi serĉis:

* Tiam li faris novan bortruon en la teron
* tiu, kiu malkovris agavojn kaj fosis truon en ties koron por ĉerpi el ili mielon


Vi povas trovi analogiajn esprimojn, kiuj eble faciligas kompreni la akuzativon. Ekzemple, penetri povas havi tre similan sencon kiel fari truon. Kaj kion pri la direkta akuzativo post ŝanĝi (aŭ alia similsenca vorto)? Kiu moviĝas kien?

* Li ŝanĝas dezerton en lagon kaj sekan teron en fontojn de akvo;

Mi ne vidas erarojn, nur diversajn kutimojn pravigeblajn.

sudanglo (Wasifu wa mtumiaji) 28 Februari 2013 11:21:37 asubuhi

Ondo, mi scias per viaj kontribuoj en la forumoj ke vi estas tre saĝkapa Esperantisto.

Sed oni ne forgesu ke la testo klasigis la foreston de la akuzativo en tia kazo kiel eraron.

Ĉar multe pli ofte, se ne ĉiam, oni ne uzus akuzativon en tiaj kazoj, oni devas protesti.

Rilate la citaĵojn el la Tekstaro kiujn vi lerte trovis, mi komentas ke 'fosi' ja povas have direkton kaj fari bortruon jam enkondukas la nocion de borado kiu ankaŭ havas direkton.

Do fosi norden/okcidenten, bori suden/orienten havas sencon.

Sed fari truon en jako ne havas direkto-sencon. La senco ne estas parte penetri sed rezultigi truon/ krei truon.

Interesa estas la konkrasto inter 'li faris truon en la arbon kaj 'li faris truon en la arbo'.

Laŭ mi en la unua kazo oni eble ne traboris la arbon. Oni emfazas la enpenetron de la trunko.

Sed jako ne estas arbo. Brulaĵo de cigaro ne estas truo en jako, krom se tio rezultigis truon.

vidas vandenis (Wasifu wa mtumiaji) 28 Februari 2013 1:30:23 alasiri

Sudanglo skribas: "Ĉar multe pli ofte, se ne ĉiam, oni ne uzus akuzativO en tiaj kazoj, oni devas protesti." Mi iom ne komprenas, kial ne "akuzativON"?

Ondo (Wasifu wa mtumiaji) 28 Februari 2013 1:53:17 alasiri

La grava demando ĉi tie estas: Okaze de dubo, kial (oni kvazaŭ devas) diri ke unu el la bone motivitaj alternativoj estas erara?

Alia grava demando: Kial aktivas tiom malmultaj ne-eŭroplingvanoj en la Esperantaj diskutoj? (Estas kelkaj esceptoj – bone!)

vidas vandenis (Wasifu wa mtumiaji) 28 Februari 2013 6:18:54 alasiri

Ondo:La grava demando ĉi tie estas: Okaze de dubo, kial (oni kvazaŭ devas) diri ke unu el la bone motivitaj alternativoj estas erara?

Alia grava demando: Kial aktivas tiom malmultaj ne-eŭroplingvanoj en la Esperantaj diskutoj? (Estas kelkaj esceptoj – bone!)
Kion?

Kurudi juu