K vsebini

"Li faris en ĝin novan truon". Kial oni uzu la N-finaĵon kun "ĝin"?

od yyaann, 25. februar 2013

Sporočila: 34

Jezik: Esperanto

yyaann (Prikaži profil) 25. februar 2013 11:31:16

Saluton,

Mi provis la jenan teston ĉe edukado.net : http://edukado.net/instrumaterialoj?iid=23566&...

Ene de ĝi estas la frazo « Kiam li finpretigis la jakon, li faris en ĝin la saman truon ».
(Laŭ la Helpo-koboldo, "ĝi" en ĉi tiu frazo bezonas la akuzativon).

Mi tute ne komprenas, kial tiukaze oni uzu la akuzativon kun "ĝi"... Ĉu ĉar la jako estas la destino de la ago "fari truon"?

Multajn dankojn. ridulo.gif

darkweasel (Prikaži profil) 25. februar 2013 12:06:42

Ankaŭ miaopinie pli bone estas uzi -n-finaĵon tie - la frazo ja similas al la hundo saltas sur la tablon (la hundo antaŭe ne estis sur la tablo, sed poste ja), mi metas ŝlosilon en mian jakon (la ŝlosilo antaŭe ne estis en la jako, sed poste ja) - kaj en tiu ĉi okazo temas pri la truo, kiu antaŭe ne estas en la jako, sed poste ja.

Tjeri (Prikaži profil) 25. februar 2013 12:16:55

Tineo faras truon en ĝi, sed li faris truon en ĝin.

novatago (Prikaži profil) 25. februar 2013 13:08:17

Eble pravas tiuj, kiuj diras ke la akuzativo estas bezonata tie. Tamen mi ne vidas movon de la truo. La truo unue ne ekzistas kaj ne povas havi movon, nek estis ie por povi havi movon, poste jes. Ankaŭ mi dirus "sur ĝi", laŭ la kunteksto. Eble mi miskomprenis ion.

Ĝis, Novatago.

Tjeri (Prikaži profil) 25. februar 2013 14:42:19

Eble mi miskomprenis ion.
Fakte...
La akuzativo montras movon de la subjekto, ne de la objekto. Kiam iu diras:mi iras en la ĝardenon, la ĝardeno ne moviĝas.
Same pri trufaro. Kiam timeo (vi scias, tiu insekteto) faras truon en vesto, ĝi jam estas en la vesto. Sed mi faras truon en veston, ĉar mi ne estas en la vesto sed ekstere de ĝi, kaj faras truon per ilo, kiun mi movas.

yyaann (Prikaži profil) 25. februar 2013 21:03:13

Tjeri:
Eble mi miskomprenis ion.
Fakte...
La akuzativo montras movon de la subjekto, ne de la objekto. Kiam iu diras:mi iras en la ĝardenon, la ĝardeno ne moviĝas.
Same pri trufaro. Kiam timeo (vi scias, tiu insekteto) faras truon en vesto, ĝi jam estas en la vesto. Sed mi faras truon en veston, ĉar mi ne estas en la vesto sed ekstere de ĝi, kaj faras truon per ilo, kiun mi movas.
Interese. Mi nun bone komprenas la logikon kaj dankas vin pro tio. ridulo.gif

Ĉu vi dirus, ke temas pri kazo, pri kiu ekzitas (etagrade) necerteco, malobjekteco, aŭ ke, male, la afero estas sufiĉe aŭ eĉ tute klara, senduba?

novatago (Prikaži profil) 25. februar 2013 22:10:38

Tjeri:Kiam timeo (vi scias, tiu insekteto) faras truon en vesto, ĝi jam estas en la vesto. Sed mi faras truon en veston, ĉar mi ne estas en la vesto sed ekstere de ĝi, kaj faras truon per ilo, kiun mi movas.
Redakto: Mi jam havis mensa eklumiĝo, kaj komprenas ĝin. Tamen mi dirus ke movo ĉi-kaze malmulte aŭ nenio rilatas al la afero. Simple oni devas uzi la akuzativo pro klarigi bone ke la jako ne estas vestita de mi, kaj do mi ne faras la truon, kiam mi estas en la jako.

Ĝis, Novatago.

sudanglo (Prikaži profil) 25. februar 2013 23:33:06

Ŝajne estas eraro en la ekzerco. Oni faras truon en io. Fari ne estas verbo de movo.

Neniu persono kaj neniu societo devas havi la rajton arbitre fari en nia Fundamento iun eĉ plej malgrandan ŝanĝon

el Antaŭparolo de la Fundamento de Esperanto

ŝi faris en la saketo malgrandan truon

el Fabeloj de Andersen 1

novatago (Prikaži profil) 25. februar 2013 23:58:47

sudanglo:Ŝajne estas eraro en la ekzerco. Oni faras truon en io. Fari ne estas verbo de movo.

Neniu persono kaj neniu societo devas havi la rajton arbitre fari en nia Fundamento iun eĉ plej malgrandan ŝanĝon

el Antaŭparolo de la Fundamento de Esperanto

ŝi faris en la saketo malgrandan truon

el Fabeloj de Andersen 1
Mi konsentas pli ĉi tion. Eĉ se mi (nun) povas vidi kialon por uzi la akuzativon tiu-kaze, verdire fari tion ŝajnas al mi harfendado.

La argumentoj de Sudanglo, laŭ mi, ne estas kontraŭargumenteblaj.

Ĝis, Novatago.

mihxil (Prikaži profil) 26. februar 2013 06:50:20

darkweasel:kaj en tiu ĉi okazo temas pri la truo, kiu antaŭe ne estas en la jako, sed poste ja.
Kaj kie estis la truo antaŭ ol ke ĝi estis en la jako?

Mi pensas ke oni povas vidi kvazaŭ la truo moviĝis, kaj tiel defendeblas la akuzativo ĉe ĝi, sed ĝi ŝajnas al mi opcia, ĉar la afero ne estas tre klara. Oni same bone povas diri ke la truo ekekzistis tie kie ĝi nun estas, kaj tute ne moviĝis.

sudanglo:Fari ne estas verbo de movo.
Mi ne akceptas ke ni havas klasojn de verboj. Laŭ mi oni povas uzi n-finaĵon por movo se tiu logike senchavas. Tio estas dubebla ĉi-kaze, sed ne estas necese parkerigi ĉe ĉiu verbo ĉu ĝi estas 'verbo de movo' aŭ ne.

Nazaj na začetek