Wpisy: 15
Język: Esperanto
luisfader (Pokaż profil) 26 lutego 2013, 20:49:39
Nun la greka popolo suferas, ĉar la klubo de la riĉuloj ŝtelas ĝin. Tiu klubo estas samtempe sindikato ke prirabas aliajn landojn. Nun Grekio estas en ungegoj de Angela Merkel, la ekzekutisto de la sudaj landoj. Portugalio, grekio kaj Hispanio faras ĉion ke Germanio petas. Tiel Germanio rikiĝas konstante.
Mi vidas ke la historio ripetas. Mi vidis en mia lando, en Argentino, kiel la homoj suferis kiam ne estis manĝo. Mi memoras ke la popoloj de Latin-ameriko ne povis elteni tion ĉi situacion kaj pro tio forpelis la malbonajn registarojn.
Povas esti, la unua solucio por la greka naroda kaj la sudaj popoloj de Eŭropo estas kontroli ilian aferojn. Por ĉi estas necese fari tiel, kiel 10 jaroj antaŭ fari la popoloj de Latin-ameriko.
Povas esti, povas esti.
http://vidpunktoj.blogspot.ru/2013/02/la-ekzekutis...
novatago (Pokaż profil) 27 lutego 2013, 13:22:05
luisfader:Mi scias, ke mi havas multe da eraroj. Mi petas korekti kaj komenti.Ĝis, Novatago.
Nun la greka popolo suferas, ĉar la klubo de la riĉuloj ŝtelas al ĝi. Tiu klubo estas samtempe sindikato, kiu prirabas aliajn landojn. Nun Grekio estas en ungegoj de Angela Merkel, la ekzekutisto de la sudaj landoj. Portugalio, Grekio kaj Hispanio faras ĉion ke Germanio petas. Tiel Germanio riĉiĝas konstante.
Mi vidas ke la historio ripetas. Mi vidis en mia lando, en Argentino, kiella(ĉi-kaze oni ne bezonas artikolon) homoj suferis kiam ne estis manĝo. Mi memoras ke la popoloj de Latin-ameriko ne povis elteni tiun ĉi situacion kaj pro tio forpelis la malbonajn registarojn.
Povas esti, la unua solvo (tamen mi dirus "unuan movon" ) por la greka naroda (naroda?) kaj la sudaj popoloj de Eŭropo estas kontroli siajn aferojn. Por ĉi tio estas necese fari tiel, kiel 10 jaroj antaŭ faris la popoloj de Latin-ameriko.
Povas esti, povas esti.
http://vidpunktoj.blogspot.ru/2013/02/la-ekzekutis...
Tjeri (Pokaż profil) 27 lutego 2013, 14:13:45
novatago:luisfader:Mi scias, ke mi havas multe da eraroj. Mi petas korekti kaj komenti.Ĝis, Novatago.
Nun la greka popolo suferas, ĉar la klubo de la riĉuloj ŝtelas de ĝi. Tiu klubo estas samtempe sindikato, kiu prirabas aliajn landojn. Nun Grekio estas en ungegoj de Angela Merkel, la ekzekutisto de la sudaj landoj. Portugalio, Grekio kaj Hispanio faras ĉion, kion Germanio petas. Tiel Germanio riĉiĝas konstante.
Mi vidas ke la historio ripetiĝas. Mi vidis en mia lando, en Argentino, kiella(ĉi-kaze oni ne bezonas artikolon) homoj suferis kiam ne estis manĝo. Mi memoras, ke la popoloj de Latin-ameriko ne povis elteni tiun ĉi situacion kaj pro tio forpelis la malbonajn registarojn.
Povas esti, la unua solvo (tamen mi dirus "unuan movon" ) por la greka naroda (naroda? popolo, ĉu ne?) kaj la sudaj popoloj de Eŭropo estas kontroli siajn aferojn. Por ĉi tio estas necese fari tiel, kiel 10 jaroj antaŭe faris la popoloj de Latin-ameriko.
Povas esti, povas esti.
http://vidpunktoj.blogspot.ru/2013/02/la-ekzekutis...
Oijos (Pokaż profil) 27 lutego 2013, 14:32:55
Sen Eŭrozona helpo al Greka ŝtato, manĝaĵo estus nehavebla en aĉetejoj.
fstphane (Pokaż profil) 27 lutego 2013, 16:06:50
Oijos:Grekoj ne povas kulpigi aliajn. Sed ĝi estas tipa psika reago.Grekoj ne respondecas, nur parte greka registaro estas respondeca, same pri Hispanujo, Portugalujo, Italujo,...ktp
Sen Eŭrozona helpo al Greka ŝtato, manĝaĵo estus nehavebla en aĉetejoj.
Ĉar, laŭ mi kaj aliaj, la veraj respondantoj estas ja la bankoj, pri tiu ekonomia situacio.
( kion vi volas diri, Oijos, per aĉetejo?)
Sunjo (Pokaż profil) 27 lutego 2013, 18:11:52
fstphane:Ĉu ne temas pri demokratiaj ŝtatoj? Post la plej freŝa baloto en Italujo mi forte ekdubas ĉu la popolo ne ja mem kulpas. Respondeco signifas mem pensi kaj ne kredi ĉiujn belajn promesojn de la politikistoj (precipe se temas pri jam kondamnito pro impostotrompo, falsa ĵuro kaj koruptado)
Grekoj ne respondecas, nur parte greka registaro estas respondeca, same pri Hispanujo, Portugalujo, Italujo,...ktp
fstphane (Pokaż profil) 27 lutego 2013, 18:47:14
Sunjo:Pri Italujo mi ne scias vere. Sed la demokratio, ve, haltas antaŭ la urnoj. Post la voĉdono ciu registaro faras, faros tion, kion ĝi volas.fstphane:Ĉu ne temas pri demokratiaj ŝtatoj? Post la plej freŝa baloto en Italujo mi forte ekdubas ĉu la popolo ne ja mem kulpas. Respondeco signifas mem pensi kaj ne kredi ĉiujn belajn promesojn de la politikistoj (precipe se temas pri jam kondamnito pro impostotrompo, falsa ĵuro kaj koruptado)
Grekoj ne respondecas, nur parte greka registaro estas respondeca, same pri Hispanujo, Portugalujo, Italujo,...ktp
darkweasel (Pokaż profil) 27 lutego 2013, 19:20:27
luisfader:Tion mi same opinias misinforma trosimpligo kiel la ĉi tie ne tro maloftan opinion, ke la grekoj estas tro maldiligentaj kaj ripozemaj kaj tute ne laboras, kaj kiam ja, ne pagas impostojn, kaj tial ni ilin nun devas savi.
Nun la greka popolo suferas, ĉar la klubo de la riĉuloj ŝtelas ĝin. Tiu klubo estas samtempe sindikato ke prirabas aliajn landojn. Nun Grekio estas en ungegoj de Angela Merkel, la ekzekutisto de la sudaj landoj. Portugalio, grekio kaj Hispanio faras ĉion ke Germanio petas. Tiel Germanio rikiĝas konstante.
Pli serioza vidpunkto - kaj mi ne asertas, ke mi ĝin trovis - kreskus el aliaj demandoj: Kiu profitas el la eŭrozono? Kio kaŭzis la financajn problemojn? Kiu estas la plej bona maniero savi la eŭrozonon?
fstphane (Pokaż profil) 27 lutego 2013, 19:39:25
darkweasel:Tre bonaj demandoj, Darkweasel. Kaj mi aldonus:luisfader:Tion mi same opinias misinforma trosimpligo kiel la ĉi tie ne tro maloftan opinion, ke la grekoj estas tro maldiligentaj kaj ripozemaj kaj tute ne laboras, kaj kiam ja, ne pagas impostojn, kaj tial ni ilin nun devas savi.
Nun la greka popolo suferas, ĉar la klubo de la riĉuloj ŝtelas ĝin. Tiu klubo estas samtempe sindikato ke prirabas aliajn landojn. Nun Grekio estas en ungegoj de Angela Merkel, la ekzekutisto de la sudaj landoj. Portugalio, grekio kaj Hispanio faras ĉion ke Germanio petas. Tiel Germanio rikiĝas konstante.
Pli serioza vidpunkto - kaj mi ne asertas, ke mi ĝin trovis - kreskus el aliaj demandoj: Kiu profitas el la eŭrozono? Kio kaŭzis la financajn problemojn? Kiu estas la plej bona maniero savi la eŭrozonon?
Kio kaj kiu kaŭzis la financajn problemojn?
Altebrilas (Pokaż profil) 27 lutego 2013, 22:49:23
darkweasel:Pri tiu lasta demando, estas restarigi naciajn monojn (aŭ eĉ krei regionajn por vundi nenies ofendiĝemon) APUD la euro.
Pli serioza vidpunkto - kaj mi ne asertas, ke mi ĝin trovis - kreskus el aliaj demandoj: Kiu profitas el la eŭrozono? Kio kaŭzis la financajn problemojn? Kiu estas la plej bona maniero savi la eŭrozonon?
Unusola mono estas stultaĵo se la diversaj landoj, anstataŭ esti solidaraj, konkurencas unu la alian kaj eĉ ekonomie militas unu kontraŭ la alia. Antaŭ la alveno de euro Grekio sufiĉe bone funkciis. Estis ja inflacio sed la turistoj alvenis kaj elspezis sian monon en la lando. Nun la duono de EU pli kaj pli malriĉiĝas kaj suferas pri trudata ekonomia sistemo konvena ĉefe por Usono kaj landoj similaj al ĝi.
Oni rajtas obĵekti, ke la popoloj mem elektis la politikistoj kiuj subskribis la traktatojn (pri kiuj oni preskaŭ neniam parolas) kaj ke ili devas elteni la konsekvencojn kiujn tiam neniu povis antaŭvidi.
Estas domaĝe, ĉar Eŭropo estis bela ideo...