Ir ao conteúdo

La ekzekutisto de la greka popolo

de luisfader, 26 de fevereiro de 2013

Mensagens: 15

Idioma: Esperanto

luisfader (Mostrar o perfil) 26 de fevereiro de 2013 20:49:39

Mi scias, ke mi havas multe de erraroj. Mi petas korekti kaj komenti.

Nun la greka popolo suferas, ĉar la klubo de la riĉuloj ŝtelas ĝin. Tiu klubo estas samtempe sindikato ke prirabas aliajn landojn. Nun Grekio estas en ungegoj de Angela Merkel, la ekzekutisto de la sudaj landoj. Portugalio, grekio kaj Hispanio faras ĉion ke Germanio petas. Tiel Germanio rikiĝas konstante.

Mi vidas ke la historio ripetas. Mi vidis en mia lando, en Argentino, kiel la homoj suferis kiam ne estis manĝo. Mi memoras ke la popoloj de Latin-ameriko ne povis elteni tion ĉi situacion kaj pro tio forpelis la malbonajn registarojn.

Povas esti, la unua solucio por la greka naroda kaj la sudaj popoloj de Eŭropo estas kontroli ilian aferojn. Por ĉi estas necese fari tiel, kiel 10 jaroj antaŭ fari la popoloj de Latin-ameriko.
Povas esti, povas esti.

http://vidpunktoj.blogspot.ru/2013/02/la-ekzekutis...

novatago (Mostrar o perfil) 27 de fevereiro de 2013 13:22:05

luisfader:Mi scias, ke mi havas multe da eraroj. Mi petas korekti kaj komenti.

Nun la greka popolo suferas, ĉar la klubo de la riĉuloj ŝtelas al ĝi. Tiu klubo estas samtempe sindikato, kiu prirabas aliajn landojn. Nun Grekio estas en ungegoj de Angela Merkel, la ekzekutisto de la sudaj landoj. Portugalio, Grekio kaj Hispanio faras ĉion ke Germanio petas. Tiel Germanio riĉiĝas konstante.

Mi vidas ke la historio ripetas. Mi vidis en mia lando, en Argentino, kiel la (ĉi-kaze oni ne bezonas artikolon) homoj suferis kiam ne estis manĝo. Mi memoras ke la popoloj de Latin-ameriko ne povis elteni tiun ĉi situacion kaj pro tio forpelis la malbonajn registarojn.

Povas esti, la unua solvo (tamen mi dirus "unuan movon" ) por la greka naroda (naroda?) kaj la sudaj popoloj de Eŭropo estas kontroli siajn aferojn. Por ĉi tio estas necese fari tiel, kiel 10 jaroj antaŭ faris la popoloj de Latin-ameriko.
Povas esti, povas esti.

http://vidpunktoj.blogspot.ru/2013/02/la-ekzekutis...
Ĝis, Novatago.

Tjeri (Mostrar o perfil) 27 de fevereiro de 2013 14:13:45

novatago:
luisfader:Mi scias, ke mi havas multe da eraroj. Mi petas korekti kaj komenti.

Nun la greka popolo suferas, ĉar la klubo de la riĉuloj ŝtelas de ĝi. Tiu klubo estas samtempe sindikato, kiu prirabas aliajn landojn. Nun Grekio estas en ungegoj de Angela Merkel, la ekzekutisto de la sudaj landoj. Portugalio, Grekio kaj Hispanio faras ĉion, kion Germanio petas. Tiel Germanio riĉiĝas konstante.

Mi vidas ke la historio ripetiĝas. Mi vidis en mia lando, en Argentino, kiel la (ĉi-kaze oni ne bezonas artikolon) homoj suferis kiam ne estis manĝo. Mi memoras, ke la popoloj de Latin-ameriko ne povis elteni tiun ĉi situacion kaj pro tio forpelis la malbonajn registarojn.

Povas esti, la unua solvo (tamen mi dirus "unuan movon" ) por la greka naroda (naroda? popolo, ĉu ne?) kaj la sudaj popoloj de Eŭropo estas kontroli siajn aferojn. Por ĉi tio estas necese fari tiel, kiel 10 jaroj antaŭe faris la popoloj de Latin-ameriko.
Povas esti, povas esti.

http://vidpunktoj.blogspot.ru/2013/02/la-ekzekutis...
Ĝis, Novatago.

Oijos (Mostrar o perfil) 27 de fevereiro de 2013 14:32:55

Grekoj ne povas kulpigi aliajn. Sed ĝi estas tipa psika reago.

Sen Eŭrozona helpo al Greka ŝtato, manĝaĵo estus nehavebla en aĉetejoj.

fstphane (Mostrar o perfil) 27 de fevereiro de 2013 16:06:50

Oijos:Grekoj ne povas kulpigi aliajn. Sed ĝi estas tipa psika reago.

Sen Eŭrozona helpo al Greka ŝtato, manĝaĵo estus nehavebla en aĉetejoj.
Grekoj ne respondecas, nur parte greka registaro estas respondeca, same pri Hispanujo, Portugalujo, Italujo,...ktp
Ĉar, laŭ mi kaj aliaj, la veraj respondantoj estas ja la bankoj, pri tiu ekonomia situacio.

( kion vi volas diri, Oijos, per aĉetejo?)

Sunjo (Mostrar o perfil) 27 de fevereiro de 2013 18:11:52

fstphane:
Grekoj ne respondecas, nur parte greka registaro estas respondeca, same pri Hispanujo, Portugalujo, Italujo,...ktp
Ĉu ne temas pri demokratiaj ŝtatoj? Post la plej freŝa baloto en Italujo mi forte ekdubas ĉu la popolo ne ja mem kulpas. Respondeco signifas mem pensi kaj ne kredi ĉiujn belajn promesojn de la politikistoj (precipe se temas pri jam kondamnito pro impostotrompo, falsa ĵuro kaj koruptado)

fstphane (Mostrar o perfil) 27 de fevereiro de 2013 18:47:14

Sunjo:
fstphane:
Grekoj ne respondecas, nur parte greka registaro estas respondeca, same pri Hispanujo, Portugalujo, Italujo,...ktp
Ĉu ne temas pri demokratiaj ŝtatoj? Post la plej freŝa baloto en Italujo mi forte ekdubas ĉu la popolo ne ja mem kulpas. Respondeco signifas mem pensi kaj ne kredi ĉiujn belajn promesojn de la politikistoj (precipe se temas pri jam kondamnito pro impostotrompo, falsa ĵuro kaj koruptado)
Pri Italujo mi ne scias vere. Sed la demokratio, ve, haltas antaŭ la urnoj. Post la voĉdono ciu registaro faras, faros tion, kion ĝi volas.

darkweasel (Mostrar o perfil) 27 de fevereiro de 2013 19:20:27

luisfader:
Nun la greka popolo suferas, ĉar la klubo de la riĉuloj ŝtelas ĝin. Tiu klubo estas samtempe sindikato ke prirabas aliajn landojn. Nun Grekio estas en ungegoj de Angela Merkel, la ekzekutisto de la sudaj landoj. Portugalio, grekio kaj Hispanio faras ĉion ke Germanio petas. Tiel Germanio rikiĝas konstante.
Tion mi same opinias misinforma trosimpligo kiel la ĉi tie ne tro maloftan opinion, ke la grekoj estas tro maldiligentaj kaj ripozemaj kaj tute ne laboras, kaj kiam ja, ne pagas impostojn, kaj tial ni ilin nun devas savi.

Pli serioza vidpunkto - kaj mi ne asertas, ke mi ĝin trovis - kreskus el aliaj demandoj: Kiu profitas el la eŭrozono? Kio kaŭzis la financajn problemojn? Kiu estas la plej bona maniero savi la eŭrozonon?

fstphane (Mostrar o perfil) 27 de fevereiro de 2013 19:39:25

darkweasel:

Tre bonaj demandoj, Darkweasel. Kaj mi aldonus:
Kio kaj kiu kaŭzis la financajn problemojn?

Altebrilas (Mostrar o perfil) 27 de fevereiro de 2013 22:49:23

darkweasel:

Pli serioza vidpunkto - kaj mi ne asertas, ke mi ĝin trovis - kreskus el aliaj demandoj: Kiu profitas el la eŭrozono? Kio kaŭzis la financajn problemojn? Kiu estas la plej bona maniero savi la eŭrozonon?
Pri tiu lasta demando, estas restarigi naciajn monojn (aŭ eĉ krei regionajn por vundi nenies ofendiĝemon) APUD la euro.

Unusola mono estas stultaĵo se la diversaj landoj, anstataŭ esti solidaraj, konkurencas unu la alian kaj eĉ ekonomie militas unu kontraŭ la alia. Antaŭ la alveno de euro Grekio sufiĉe bone funkciis. Estis ja inflacio sed la turistoj alvenis kaj elspezis sian monon en la lando. Nun la duono de EU pli kaj pli malriĉiĝas kaj suferas pri trudata ekonomia sistemo konvena ĉefe por Usono kaj landoj similaj al ĝi.

Oni rajtas obĵekti, ke la popoloj mem elektis la politikistoj kiuj subskribis la traktatojn (pri kiuj oni preskaŭ neniam parolas) kaj ke ili devas elteni la konsekvencojn kiujn tiam neniu povis antaŭvidi.

Estas domaĝe, ĉar Eŭropo estis bela ideo...

De volta à parte superior